Keyword: kato
-
Hans-Georg Kaiser: Aŭtorado katdormeja (rimpoemo por foto)
Hans-Georg Kaiser Aŭtorado katdormeja "Por la dorm' loĝeja lok'!" estas ne por mi la vok'. Mi sur aŭtorado dormas; tio korpon bele formas. Restu for pri katkaban', eble eĉ kun kata pan'! Estu mia dorm' agrabla gumomola, ne sursabla. Se min vekos la maten', mi foriĝos tuj sen pen'. Se la aŭto ekveturos, mi per unu salt' surspuros. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
D-ro István Szerdahelyi: La karoto (fablo el la lernolibro "ESPERANTO I")
La Karoto La avo semis karoton. Pluvo kaj suno rapide kreskigis ĝin. La karoto kreskadis, dikiĝis kaj grandiĝis. La avo tiris la karoton. Tiris li, tiradis, sed la karoton li ne povis eltiri. Li vokis la avinon. La avino tiris la avon, la avo la karoton. Tiris ili, tiradis, sed la karoton ne sukcesis eltiri. La avino vokis la filon. La filo venis rapide helpi la geavojn. La filo tiris la avinon, la avino la avon, la avo la karoton, sed la karoton ili ne povis eltiri. La filo vokis la…
-
Hans-Georg Kaiser: La urbomuzikistoj de Bremeno (rimpoemo laŭ fabelo de fratoj Grimm) + (genia rusa bildstria variaĵo)
Hans-Georg Kaiser Urbomuzikistoj de Bremeno laŭ fabelo de fratoj Grimm Azeno kantas kun pasi', la hund' sur ĝi: „Boj, boj!“ Sur l' hund' la kat' miaŭas: „Mi!“ Sur l' kat' kokkri' pro ĝoj'! Refreno: „A-i, a-i, miaŭ, boj, boj.“ Kok' krias: „kokerik!" Pli bona ol la mort' sur l' voj' troviĝos kun la klik'. PS: Kabe tradukis la fabelon: "La bremenaj muziki…
-
Hans-Georg Kaiser: Mimi (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Mimi Mimi legas tre volonte, kaj se eblas tuj ĉefonte. Scivolemon mi komprenas, ĉar en mi la samo enas. Mimi ĉiam tre scivolas, ĉar ŝi ĉion scii volas. Ŝi observas nin kun ŝato kiel ŝia kara kato. Mimi estas tre kateca, kiel Memel homfrateca. Mimi estas amikino, babilema eĉ sen fino. http://cezaroriginaloj.blogspot.de/
-
Erich Jooß: La kato (poemotraduko)
http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/erich-joo-la-kato-prozpoemtraduko.html Erich Jooß La kato La ŝaŭmo en la bierglasoj firmsekiĝis. Sur la folioj de la hedero kuŝas polvo. De la danchalo blovas muziko ĉi tien. Lante transŝoviĝas la nubobildoj. Kato promenas trans la tablojn en la internon de mia pensoj. tradukis Cezar el: Ĉar la koro estas ja birdoplumo. Poemoj Erich Jooß Die Katze Der Schaum in den Biergläsern…
-
Cezar : Vampirino Lola / Hans-Georg Kaiser: Vampirin Lola
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-vampirino-lola-rimpoemno.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2013/07/hans-georg-kaiser-vampirin-lola.html Cezar Vampirino Lola Vampira mi estas, laŭnome eĉ Lola. Mi sidas kun kato tro ofte tro sola. Mi trinkas la sangon, la dikan de l' kato. Kaj poste min lekas la best' eĉ kun ŝato. Sed laste dum tempo ŝin kaptis malsano. Kolera mi iĝis: Malsan' as ĉikano!…