Hans-Georg Kaiser
Mimi


Mimi legas tre volonte,
kaj se eblas tuj ĉefonte.
Scivolemon mi komprenas,
ĉar en mi la samo enas.

Mimi ĉiam tre scivolas,
ĉar ŝi ĉion scii volas.
Ŝi observas nin kun ŝato
kiel ŝia kara kato.

Mimi estas tre kateca,
kiel Memel homfrateca.
Mimi estas amikino,
babilema eĉ sen fino.

http://cezaroriginaloj.blogspot.de/