La unua parto

Artikolo 101

Por bari diskriminacion, absorbi kunlaboron je preparado de programoj disvolvigaj kaj bonfartigaj en provincoj kaj kontroli ilin plenumi harmonie; oni formigos la Altan Provincaran Konsilion konsistante je delegitoj de provincaj konsilioj. Kielformiĝon kaj taskojn de tiun konsilion difinos la leĝo.

Artikolo 102

La Alta Konsilio de Provincoj rajtas enkadre de sia taskaro, prepari planojn kaj rekte aŭ tra la ŝtato, doni al la parlamento. La planoj devas esti prilaborataj en la parlamento.

Artikolo 103

Provincestroj, guberniestroj, distriktestroj kaj aliaj landaj instancoj difinataj de la ŝtato, enkadre de la konsiliaj rajtoj devas respekti iliajn decidojn.

Artikolo 104

Por estigi islaman justecon kaj kunlaboron je prepari planojn kaj akordigi la progresojn en unuoj produktaj, industriaj, kaj agrikulturaj, oni fondas konsiliojn konsistantajn el delegitoj de laboristoj, kamparanoj kaj aliaj laborantoj kaj direktoroj en edukaj, administraj, servaj kaj similaj organizaĵoj. Kielfaron de tiujn konsiliojn kaj iliajn taskojn kaj rajtojn difinos la leĝo.

Artikolo 105

La decidoj de la konsilioj ne devas esti kontraŭ islamaj normoj kaj landaj leĝoj.

Artikolo 106

Malorganizi la konsiliojn ne estas posible, krom kiam de devojiĝo el la leĝaj devoj. La aŭtoritatulon distinganton la devojiĝon kaj la kielon de la malorganizigon kaj la kielon de iliajn reorganizojn difinos la leĝo. La konsilio se havus proteston je malorganiziĝo rajtas submeti sian proceson al kompetenta tribunalo kaj la tribunalo devas prikonsideri ĝin ekster la vico.

Artikolo 107- Gvidanta Ekspertularo

Depost la Altranga Religiestro kaj la Grandega Gvidanto de la monda revolucio de Islamo, kaj la lanĉinto de la islama respubliko Irano, Lia moŝto Ajatollah La Granda Imamo Ĥomejni "sankta estu lia tombo" kiun la difiniga plimulto da popolo rekonis kaj akceptis kiel religiestron kaj gvidanton, elekti la gvidanton respondecas La Ekspertularo elektata de la popolo. La Gvidanta Ekspertularo (Ĥobregane Rahbari) pridemandas kaj konsultiĝas pri ĉiuj religiestroj havantaj la kondiĉojn menciitajn en la artikoloj kvina kaj centnaŭa, se ili konstatas iun pli scian je normoj kaj demandoj teologiaj aŭ demandoj politikaj kaj sociaj aŭ havantan publikan akcepon aŭ havantan iun specialan privilegion menciitan en la artikolo 109, ili lin elektos kiel gvidanton kaj prezentas al la popolo, se ne, ili elektos iun elinter aliajn kaj lin prezentas. La gvidanto elektata de la Gvidanta Ekspertularo respondecas pri Vali-e Amr

La eksa artikolo:

kiam unu el fakihoj kompetentaj laŭ artikolo 105 estus rekonata kaj akceptata de difiniga plimulto de la publiko kiel religiestro kaj gvidanto – kiel estis tiel pri la Altranga religiestro kaj gvidanto de la revolucio; Ajatollah La Granda imamo Ĥomejni- tiu gvidanto estas valieamro kaj havas ĉiujn respondecojn sekvantajn tiun postenon, alie, la ekspertularo elektita de la popolo pridemandos kaj prikonsultiĝos pri ĉiuj kiuj estas kompetentaj esti religiestro kaj gvidanto, se ili trovus religiestron havantan specialan privilegion (noblecon) esti gvidanto prezentus lin kiel gvidanton al la popolo, se ne, ili difinos tri aŭ kvin kompetentajn por gvidado religiestrojn kiel anaron de la estraro kaj prezentas ilin al la popolo.

Artikolo 108

La regularo pri kvanto kaj kondiĉoj de la Ekspertularo, kielelektado kaj enorganizaĵa regularo pri iliaj kunsidoj, por la unua fojo devas esti preparata kaj aprobata de plimulto da teologaj de la unua Gardanta Konsilio kaj finaprobo de la Gvidanto de la Revolucio. Post tio ĉiuj ŝanĝoj kaj revizioj de tiu ĉi regularo kaj aprobo de aliaj reguloj pri ekspertulaj oficoj estas je kompetenteco de ili mem.

La eksa artikolo:

La regularo pri kvanto kaj kondiĉoj de la Ekspertularo, kielelektado kaj enorganizaĵa regularo pri iliaj kunsidoj, por la unua fojo devas esti preparata kaj aprobata de plimulto da teologoj de la unua Gardanta Konsilio kaj finaprobo de la Gvidanto de la Revolucio(t.e.Valieamro). Post tio ĉiuj ŝanĝoj kaj revizioj de tiu ĉi regularo kaj aprobo de aliaj reguloj pri ekspertulaj oficoj estas je de la Ekspertulara Meĝliso.

Artikolo 109-kondiĉoj kaj trajtoj de la Gvidanto

  1. Necesa [relegi-]scienca kompetenteco por doni fetvaon (fetvao estas religia verdikto pri ĉiuj demandoj de la religianaro de ŝijaismo) en diversaj manieroj de la religijuro.
  2. Justeco kaj pieco necesaj por gvidado de la islama popolo.
  3. Ĝusta politika kaj socia koncepto, mastrumado, kuraĝo, direktanteco kaj povo sufiĉa por gvidado.

Se ekzistas multaj havantoj de tiuj kondiĉoj, tiu kiu havas pli fortan religijuran kaj politikan koncepton estus preferinde.

Eksa arikolo

Kondiĉoj kaj trajtoj de la Gvidanto aŭ membroj de la gvidantara konsilio:

  1. Religiscienca kaj pia kompetento necesa por fetvao kaj religiestreco.
  2. Politika kaj socia koncepto kaj kuraĝo kaj povo kaj direktanteco sufiĉa por gvidado.

Artikolo 110- Devoj kaj rajtoj de la Gvidanto

  1. Difini la ĝeneralajn politikojn de la reĝimo islama respubliko Irano, konsultinte La Konsilantaran Asembleon
  2. Supervizii bonplenumiĝon de ĝeneralaj politikoj.
  3. Ordoni referendumon
  4. Ĝenerala komandado de armitaj fortoj
  5. Deklari militon kaj pacon kaj kampanji la fortojn
  6. En kaj sen-oficigi kaj akcepti eksiĝpeton de :
  7. A Fagihoj(religiestroj) de la Gardanta Konsilio
  8. B La plej alta instanco de la jurisdikcio
  9. G Estro de Radio kaj TV de islama respubliko Irano
  10. D Estro de la Ĉefstabo[de armeoj]
  11. H Estro de Sepah (revolucia armeo)
  12. V Altrangaj komandantoj de armeaj kaj policaj fortoj
  • Solvi la malkonsentaĵojn kaj ordigi la rilatojn inter la tri regpovoj.
  • Solvi la reĝimajn problemojn kiuj ne estas solveblaj ordinarmaniere, tra La Konsilantara Asembleo
  • Subskribi la verdikton de la prezidento post kiam lin elektis la popolo. La kompetentecon de prezidentkandidatoj laŭ kondiĉoj menciitaj en tiu ĉi leĝo, devas aprobi –antaŭ elektiĝo- La Gardanta Konsilio, kaj je la unua ciklo [de balotado] la Gvidanto.
  • Senoficigi la prezidenton, konsiderinte landajn statbonigojn post la verdikto de La Alta Kortumo kiu difinos lian misfaron rilate al liaj leĝaj devoj, aŭ voĉo de la parlamento ke li estas maldeca, laŭ la artikolo 89.
  • Pardoni aŭ malpliigi la punaĵojn de kondamnitoj lime de islamaj normoj post la propono de la estro de la Jurisdikcio

La Gvidanto povas transdoni kelkajn siajn devojn kaj rajtojn al alia persono.

Artikolo 111- Deoficigi la Gvidanton

Se la Gvidanto iĝus malpova fari siajn laŭleĝajn devojn, aŭ perdus unu el la kondiĉojn menciitajn en artikoloj 5-a kaj 109-a, aŭ evidentiĝus pliposte ke li dekomence ne estis havinta kelkajn kondiĉojn, lin oni deoficigus de lia posteno. Distingi tion respondecas la ekspertuloj menciitaj en la artikolo 108-a. Se la gvidanto mortus aŭ eksiĝpetus aŭ deoficiĝus, la ekspertularo devus tuj klopodi trovon kaj alprezenton la novan Gvidanton. Ĝis prezento de la nova Gvidanto, konsultantaro konsistanta el la prezidento,la estro de la jurisdikcia povo , kaj unu el la fagiharo de la Gardanta Konsilio, elektota de La Konsilantara Asembleo, prenos sur sin provizore la tutajn devojn de la Gvidanto. Se dume iu el la konsultantaro ĉiukaŭze ne kapablus fari sian devon, la konsultantaro elektos aliulon anstataŭ lin sed oni konservus la plimulton de la fagihoj. La Konsultantaro plenumus la devojn menciitajn en la paragrafoj 1-3-5-10 kaj partoj D – H – V – el la 6-a paragrafo de la artikolo 110 post la aprobo de 3/4 de la anoj de la Konsilantara Asembleo. Se la Gvidanto pro malsano aŭ alia evento provizore malpovintiĝus fari siajn gvidadajn devojn, tiutempe la konsultantaro menciita en tiu ĉi artikolo farus liajn devojn.

Artikolo 112- La Konsilantara Asembleo de la reĝimo.

La Konsilantara Asembleo (Maĝmae Taŝĥise Maslahate Nezam) formiĝas je la ordono de la Gvidanto por; distingi la statbonoj de la reĝimo , konsili je kazoj ke aprobaĵojn de la parlamento, La Gardanta Konsilio distingus kontraŭ religiaj normoj aŭ kontraŭ la konstitucio kaj la parlamento ne kontentigus la opinion de la Gardanta Konsilio konsidere la statbonoj de la reĝimo, kaj konsulti pri aferoj kiujn la Gvidanto transdonus al ili, kaj aliaj devoj menciitaj en tiu ĉi leĝo. La konstantajn kaj ŝanĝantajn membrojn de la Asembleo difinos La Gvidanta Moŝto. La regularo de la Asembleo estos preparata kaj aprobata pere de la membroj mem kaj ankaŭ estos aprobata de La Gvidanto.

Artikolo 113

Post lia Gvidanta Moŝto, la prezidento estas la plej altranga oficiala instanco de la lando kiu respondecas pri plenumi la konstitucion kaj estras la ekzekutivon escepte de kazoj kiuj reilatas rekte al La Gvidanto.

Artikolo 114 – La prezidento

La prezidenton elektos la popolo per la rekta voĉdono por 4 jaroj, kaj lin elekti sinsekve nur eblas por unu plua fojo.

Artikolo 115

La prezidento devas esti elektota elinter la religiuloj kaj politikuloj havantaj jenajn kondiĉojn: Irandevena, iranano, havanta direktorarton kaj politikarton, havanta bonfamon je siaj pasinteco kaj depontenado kaj pieco, kredulo je principoj de la islama respubliko Irano kaj la landa oficiala religio.

Artikolo 116

La kandidatoj por prezidentiĝi devas deklari sian pretecon skribe antaŭ ol la komenciĝo de la balotado. Kielfaradon de la elektado difinos la leĝo.

Artikolo 117

La prezidento elektiĝos per la absoluta plimulto de la voĉoj de balotintoj, sed se je la primera ciklo neniu kandidato akirus tiun plimulton, je la vendredo de la sekvanta semajno por la dua fojo okazos la balotado. Je la dua ciklo nur partoprenos du kandidatoj kiuj akiris la plej multajn voĉojn en la unua ciklo. Sed se iu el tiuj du rezignus sian partoprenon, oni prezentus alian kandidaton kiu havas la pli multan voĉon por rebalotado.

Artikolo 118

Supervizii la prezidentbalotadon respondecas La Konsilio Gardanta laŭ la artikolo 99, sed antaŭ la formiĝo de la unua Gardanta Konsilio, tion respondecas Asocio Revizia kion difinos la leĝo.

Artikolo 119

La elekto de nova prezidento devas finiĝi almenaŭ unu monaton antaŭ la finiĝo de la antaŭa prezidentecperiodo. Dum elekto de nova prezidento kaj fino de antaŭa prezidenttempo la antaŭa prezidento faros la prezidentajn devojn.

Artikolo 120

Se dum dek tagoj antaŭ ol balotado kandidato, kies kompetenteco estis konfirmite laŭ tiu ĉi leĝo, mortus, la voĉdonado prokrastiĝus du semajnojn. Se ankaŭ dum la primera kaj dua cikloj unu el du havantaj plimultan voĉon mortus, la balotado renoviĝus post du semajnoj. de la prezidento

Artikolo 121-Ĵuro

La prezidento en parlamento dum kunsido kie ĉeestas la estro de la justicforto kaj la membroj de La Gardanta Konsilio ĵuros jene kaj subskribos la ĵurilon: "Je la nomo de Allah la Donema la Pardonema". Mi, kiel prezidento,antaŭ La Nobla Korano kaj antaŭ la irana popolo ĵuras je Dio ĉionpova, plejsupera, ke estu gardanto de la oficiala religio kaj la reĝimo de islama respubliko kaj la konstitucio de la lando, kaj uzu ĉion sian talenton kaj kompetentecon por plenumi respondecojn kiujn mi prenis sur sin, kaj dediĉu sin je servo al la popolo kaj plialtigo de la lando, disvastigo de la religio kaj moralo, subteno de la Rajto kaj disvastigo de la justeco, kaj evitu ĉian ajn despotismon, kaj subtenu la liberecon kaj dignon de la individuoj kaj rajtoj kiujn konis la konstitucio por la popolo. Estu malavara gardi la landlimojn kaj politikan, ekonomikan kaj kulturan sendependecon de la lando, kaj helpopetante Dion, sekvante la profeton kaj sanktajn imamojn – Saluton al ili- samkiel pia kaj sindonema deponprenanto konservu la forton kiun deponis al mi la popolo kaj ĝin transdonu al la popola elektotulo post si mem."

Artikolo 122

La prezidento, enkadre de rajtoj kaj devoj kion respondecas laŭ la konstitucio aŭ normalaj leĝoj, respondecas antaŭ la popolo kaj La Gvidanto kaj la parlamento.

Artikolo 123

La prezidento estas devigite subskribi la parlamentajn aprobaĵojn aŭ referendumajn rezultaĵojn, trapasintaj leĝajn ciklojn, kaj disponigi ilin al la respondeculoj por plenumi ilin.

Artikolo 124

La prezidento por plenumi siajn leĝajn taskojn povas havi asistantojn (vicprezidentojn). Lia ĉefasistanto (Primer-vicprezidento), en konsento de li administros la ministraron kaj respondecas akordigi aliajn vicprezidentojn.

Artikolo 125- Kontraktoj kaj interkonsentiloj internaciaj

Subskribi la intertraktilojn, interpromesilojn, interkonsentilojn kaj kontraktojn de la irana ŝtato kun aliaj ŝtatoj kaj ankaŭ subskribi aliancilojn rilate al internaciaj unuiĝoj- post la aprobo de la parlamento- estas tasko de la prezidento aŭ lia oficiala reprezentanto.

Artikolo 126

La prezidento respondecas pri la aferoj de la "Programo kaj Buĝeto", "Landa administra kaj dungaj aferoj" rekte, kaj li povas lasi aliajn direkti ilin.

Artikolo 127

La prezidento povas, en specialaj kazoj, laŭnecese, kun aprobo de la ministraro, elekti delegito(j)n specialajn kun difinitajn rajtojn. Tiukaze la decido(j) de la delegito(j) estus samkiel decido(j) de la prezidento aŭ la ministraro.

Artikolo 128

La ambasadoroj difiniĝos je la propono de la ministro por la eksterlandaj aferoj kaj la aprobo de la prezidento. La prezidento subskribas la akreditilon de la ambasadoroj kaj akceptas la akreditilojn de alilandaj ambasadoroj.

Artikolo 129

Donas la ŝtatajn enblemojn la prezidento.

Artikolo 130- Eksiĝpeto de la prezidento

La prezidento donas sian eksiĝpetilon al la Gvidanto kaj ĝis kiam lia eksiĝpeto ne estas akceptite li daŭros sian laboron.

Artikolo 131

Se la prezidento mortus, deoficigitus, sineksigus, forestus aŭ malsaniĝus pli ol du monatoj, finiĝus lia prezidentperiodo dum ankoraŭ la nova prezidento ne elektiĝus aŭ aliaj aferoj kiel tio, la unua vicprezidento, konfirme de la Gvidanto, prenus liajn rajtojn kaj respondecojn, kaj konsultantaro konsistante el la parlamentestro, estro de la jurisdikcia povo kaj la primer-vic-prezidento devas klopodi tiel ke dum maksimume 50 tagoj la nova prezidento estu elektota. En la kazo de la morto de la primera vic-prezidento aŭ aliaj aferoj kiuj barus lian laboron, kaj ankaŭ en la kazo ke la prezidento absolute ne havus jam primer-vic-prezidenton, Lia Gvidanta Moŝto elektus alian personon anstataŭ lin.

Artikolo 132

Dum tempo kiam la prezidentaj rajtoj kaj respondecoj estas sur la primervicprezidento aŭ aliulo kiu laŭ la artikolo 131 enoficiĝus, oni ne povus interpelacii ministrojn aŭ doni malkonfidan voĉon al ili, ankaŭ oni ne povas revizii la konstitucion aŭ fari referendumon.

Artikolo 133

La ministrojn elektas la prezidento kaj ilin prezentas al la parlamento por ricevi la konfidvoĉon. Se la parlamento ŝanĝiĝus ne bezonas nova konfidvoĉo por la ministroj. La nombron de la ministroj kaj iliajn rajtojn difinos la leĝo.

Artikolo 134

Estras la ministraron la prezidento kiu superviziias la loboron de la ministroj kaj decidinte bezonatajn politikojn kunordigas la decidojn de la ministraro kaj ŝtatanaro, kaj kunlaborante kun la ministroj difinas la programojn kaj politikojn de la ŝtato kaj plenumas la leĝojn. Kiam de malsamopinioj aŭ intereniĝoj de la leĝaj taskoj de ŝtataj organizaĵoj, se ne bezonus komentarion aŭ ŝanĝon de la leĝo, la decido de la ministraro farite je la propono de la prezidento, estus plenumende. La prezidento antaŭ la parlamento respondecas pri la faroj de la ministraro.

Artikolo 135

La ministroj restos en siaj postenoj ĝis kiam oni ilin deoficigus aŭ pro interpelacio aŭ sekve de konfid-voĉ-peto la parlamento ne donus al ili konfidvoĉon. La eksiĝpetilo de la ministraro aŭ ĉiu el ili devas esti transdonata al la prezidento, sed la ministraro daŭros sian laboron ĝis la elekto de la nova kabineto. La prezidento povas elekti estron – maksimume tri monatan- por senministraj ministrejoj.

Artikolo 136

La prezidento povas deoficigi la ministrojn sed tiukaze devas akiri la konfidvoĉo(j)n por la nova(j) ministro(j). Se post la konfiddono de la meĝliso al la kabineto, ŝanĝiĝus duono de la ministraro, li devas denove peti konfidon de la parlamento al la ministraro.

Artikolo 137

Ĉiu ministro respondecas sian taskaron antaŭ la prezidento kaj antaŭ la meĝliso, kaj pri aferoj aprobitaj de la ministraro, li ankaŭ respondecas la agojn de la aliaj.

Artikolo 138

Krom la kazoj ke la ministraro aŭ ministro estus deĵoranto verki ekzekutivan regularon por la leĝoj, la ministraro rajtas, por plenumi la administrajn taskojn kaj certigi la plenumon de la leĝaro kaj reguligi la administrajn organizaĵojn, fari aprobilon kaj regularon. Ankaŭ ĉiu ministro rajtas fari regularon aŭ disdoni cirkuleron enkadre de sia taskaro kaj ministrara aprobaro, sed la enhavo de tiuj regularoj ne devas esti malkongruaj kun la teksto kaj la spirito de la leĝoj. La kabineto povas transdoni la aprobon de kelkaj el siaj koncernaj taskoj al komisionoj konsistantaj el kelkaj ministroj. La aprobaĵoj de tiaj komisionoj, enkadre de la leĝoj, post la konfirmo de la prezidento estas farendaj. La aprobaĵoj kaj regularoj de la kabineto, ankaŭ la aprobaĵoj de la komisionoj menciitaj en tiu ĉi artikolo, dum estas alsendataj por plenumiĝi, estas informataj al la parlamentestro por ke li resendu al la ministraro –menciante la kialon- por reviziiĝi, se ili estus kontraŭ la leĝoj.

Artikolo 139

Interkonsenti je procesoj pri la publikaj aŭ ŝtataj havaĵoj, aŭ submeti ilin al la juĝo – en ĉiu aparta kazo- necesas la aprobon de la ministraro kaj {ankaŭ} oni devas informi al la parlamento. Se la alparolato de la proceso estas eksterlanda, kaj se la kazo enlanda estus tre grava, ankaŭ la parlamento devas aprobi ĝin. La gravajn kazojn difinos la leĝo.

Artikolo 140

Esplori pri la akuzo de la prezidento, liaj asistantoj kaj la ministraro, je la ordinaraj deliktoj, kun la informo de la meĝliso, estus farate en la ĝeneralaj juĝejoj de la justico.

Artikolo 141

La prezidento, vicprezidentoj, ministroj kaj la oficistoj de la ŝtato ne povas havi pli ol unu ŝtatan postenon. Havi ĉiu alia posteno en organizaĵoj kies tuta aŭ parta kapitalo apartenas al la ŝtato aŭ ĝeneralaj organizaĵoj estas malpermesite. Esti deputito de la islama konsulta meĝliso, esti advokato de la juestico,esti jura konsultanto, esti estro kaj aganta direktoro aŭ estrarano de privataj firmaoj estas malpermesite {por La prezidento, vicprezidentoj, ministroj kaj la oficistoj de la ŝtato}. Estas escepto; la kooperativoj de la oficinoj kaj organizaĵoj , ankaŭ la edukaj postenoj en universitatoj kaj esploradj institutoj.

Artikolo 142

La havaĵoj de La Gvidanto, la prezidento, la vicprezidentoj, la ministroj, iliaj edzinoj kaj gefiloj, antaŭ ol kaj post ilia oficperiodo estas priserĉata per la jurisdikcio por {kontroli} ke ili ne fariĝus malrajte pliiĝintaj.

Artikolo 143

La armeo de la islama respubliko Irano respondecas gardadon de la landa sendependeco , landtuteco kaj la reĝimo de islama respubliko.

Artikolo 144

La armeo de la islama respubliko Irano devas esti islama armeo, kiu estas ideologia kaj popola armeo, kaj devas enservigi deculojn kiuj estu kredantoj je la celoj de la islama revolucio kaj sindonantoj por ilin realigi.

Artikolo 145

Neniu eksterlandano estus akceptata kiel anon de la armeo kaj polico de la lando.

Artikolo 146

Estas malpermesite stabiligo de ĉia eksterlanda milita stacio en la lando kvankam ĝi estus por pacaj celoj.

Artikolo 147

La ŝtato devas, kiam de paco, apliki la armean personaron kaj teknikajn instrumentojn en laboroj helpaj, edukaj, produktaj kaj konstruaj kampanjoj, observante komplete la islamajn justnormojn, tiom ke la milita preteco de la armeo ne estus ofendita.

Artikolo 148

Ajna propra uzo de la armeaj instrumentoj, eblecaĵoj, personoj- kiel servisto, ŝoforo ktp- estas malpermesite.

Artikolo 149

Altigo kaj depreno de la rango de armeanoj estas laŭ la leĝo.

Artikolo 150

Sepaho kiu formiĝis en la unuaj tagoj de la venko de tiu ĉi revolucio, restos konstanta daŭrigi sian rolon gardi la revolucion kaj ĝiajn akiraĵojn. La limojn de la taskoj kaj respondecoj de tiu ĉi armeo rilate al la taskoj kaj respondecoj de aliaj armitaj povoj, emfazante iliajn fratajn kunlaborojn kaj kunakordojn, difinos la leĝo.

Artikolo 151

Por la verdikto de la nobla verso ( La Nobla Korano: 8/61): " Armu vin kontraŭ ili kaj kolektu kion ajn vi kapablas rilate al batalantoj kaj rajdistaro, tiel ke tiuj teruru la malamikon de Allah kaj vian malamikon kaj krom ili ankaŭ aliajn kiujn vi ne konas. Allah konas ilin...)" la ŝtato devas prepari la programon kaj la eblecon de la milita edukado por ĉiuj unuoj de la lando, laŭ la islamaj normoj, tiel ke ĉiuj ĉiam kapablus defendi armite la landon kaj la reĝimon de la islama respubliko Irano, sed havi armilon bezonas la permeson de la oficialaj instancoj.

Artikolo 152

La ekstera politiko de la islama respubliko Irano sinbazas sur: Nei esti ajnaforme superreganto aŭ superregato, gardi la landan sendependecon ĉiuflankan kaj la landtutecon, defendi la rajtojn de ĉiuj muzulmanoj, ne devontigi sin antaŭ la superregemaj superpovoj, kaj pacaj interrilatoj kun la nemilitemaj ŝtatoj.

Artikolo 153

Ajna kontrakto kiu kaŭzus la superecon de fremduloj al la naturaj kaj ekonomikaj fontoj, kulturo, armeo kaj aliaj gravaĵoj de la lando, estas malpermesite.

Artikolo 154

La islama respubliko Irano rigardas kiel sian idealon la homan feliĉon en la tuta homa socio, kaj rekonas la sendependecon, liberecon, rajtan kaj justan regmanieron, kiel rajto por ĉiuj popoloj de la mondo. Tial, dum kompleta sinteno interveni la enlandajn aferojn de aliaj popoloj, subtenas la rajtopetajn batalojn de la malfortigituloj kontraŭ la fiereguloj en ĉiu loko de la mondo.

Artikolo 155

La ŝtato de la islama respubliko Irano povas doni politikan rifuĝon al tiu kiu ĝin volus escepte al tiu kiu laŭ iranaj leĝoj estus perfidulo aŭ krimulo.

Artikolo 156 – La taskoj de la jurisdikcio

La jurisdikcio estas sendependa povo kiu subtenas individuan kaj socian rajtojn, kaj respondecas realigi la justecon. Ĝiaj taskoj estas:

  1. priserĉi kaj doni verdikton pri pledoj, maljustaĵoj, procesoj, interpacigi la procesantojn, solvi la kverelojn, decidi kaj klopodi dece je kontraŭlwĝaĵoj kion difinos la leĝo.
  2. restarigi la publikajn rajtojn, disvastigi la justecon kaj leĝajn liberecojn.
  3. supervizii la bonplenumiĝon de la leĝoj.
  4. eltrovi la deliktojn, pririgardi la punon de la deliktuloj , plenumi la punojn kaj islamajn skribitajn punregularojn.
  5. deca strebo por preventi la okazon de la delikto kaj reĝustigo de la deliktuloj.

Artikolo 157

Por plenumi la respondecojn de la jurisdikcia povo je ĉiuj aferoj justicaj, administraj kaj ekzekutivaj, La Gvidanto (de la lando kaj de la revolucio=kiu superas ĉiujn tri povojn) elektos justan fagihon (teologon) kiel estron de la jurisdikcia povo, kiu scias justicajn aferojn kaj estas direktoro kaj kompetenta, por kvin jaroj. Li estas la plej altranga instanco de la jurisdikcia povo.

Artikolo 158

La taskoj de la jurisdikciestro estas jenaj: Fondi bezonatajn organizaĵojn en justico konvene je la respondecoj de la artikolo 158. Prepari justicajn planojn taŭgaj je la islama respubliko. Dungi justajn,decajn juĝistojn kaj en(el)oficigi ilin, ŝanĝi iliajn oficlokojn, difini iliajn postenojn, altigi iliajn rangojn kaj samaj administraj aferoj, laŭ la leĝo.

Artikolo 159

La oficiala instanco por pledoj kaj pledprocesoj estas la justico. Fondigo de la juĝejoj kaj difino de iliaj kompetentecoj estus laŭ la leĝo.

Artikolo 160

La justicministro respondecas pri ĉiuj aferoj de la rilatoj inter la jurisdikcio kun ekzekutiva kaj leĝodona povoj. Li elektiĝos elinter tiuj kiujn proponos la estro de la jurisdikcio al la prezidento. La jurisdikciestro povas transdoni al justicministro kompletajn rajtojn financajn , administrajn kaj ankaŭ rajton dungi nejuĝistajn kolegojn. Tiel la justicministro havos samajn rajtojn kaj devojn kiujn antaŭvidis la leĝo por la ministroj kiel la plej altrangaj ekzekutivaj instancoj.

Artikolo 161

La Alta Kortumo de la lando estos fondata laŭ reguloj difinotaj per la jurisdikciestro por supervizii la ĝustan plenumiĝon de la leĝoj en la juĝejoj kaj lanĉi justican maniersamon kaj fari respondecojn kiujn la leĝo metos sur ĝin.

Artikolo 162

La estro de la alta kortumo kaj la ĝenerala prokuroro devas esti justaj teologoj kaj sciantaj la justicajn aferojn. La jurisdikciestro elektos ilin por kvin jaroj konsultiĝinte kun la juĝistoj de la alta kortumo.

Artikolo 163

Trajtojn kaj kondiĉojn de la juĝistoj, laŭ teologiaj normoj, difinos la leĝo.

Artikolo 164

Oni ne povas deoficigi la juĝiston de lia posteno, provizore aŭ eterne, sen prijuĝo kaj pruvo de delikto kaŭzanta deoficigon, aŭ ŝanĝi lian laborlokon, postenon, sen lia jeso, escepte kiam de postulo de la socia bonstato aŭ decido de la jurisdikciestro post liaj konsultiĝoj kun la estro de la alta kortumo kaj la ĝenerala prokuroro. Periodaj laborlokŝanĝoj de la juĝistoj estus kongruaj al la ĝeneralaj regularoj kion difinos la leĝo.

Artikolo 165

La juĝadoj estas malkaŝaj kaj la ĉeesto de homoj estas permesataj. Escepto estas kiam la juĝejo konsiderus ĝin kontraŭ publika moralo aŭ ĝenerala ordo, aŭ –en privataj procesoj- flanko de proceso petus la kaŝan prijuĝon.

Artikolo 166

La verdiktoj de la juĝejoj devas esti argumentitaj kaj aludantaj al leĝoj kaj artikoloj laŭ kiuj oni rezonis la verdiktojn.

Artikolo 167

La juĝisto devas strebi rezoni la verdikton de la proceso el la skribitaj leĝaroj, kaj se ne trovus, li devus doni la verdikton laŭ la validaj fontoj islamaj aŭ validaj fetvaoj (islamaj verdiktoj). Li ne povas pretendante ke la leĝo silentas (pri tiu afero) aŭ malperfektas aŭ nesufiĉas aŭ troviĝas paradoksaj leĝoj, eviti la verdiktodonon.

Artikolo 168

Prijuĝo de politikaj kaj ĵurnalaj deliktoj estus malkaŝaj en ĉeesto de ĵurio en juĝejoj de la justico. Kielelekton, kondiĉojn de rajtoj de la ĵurio kaj klarigon de la politika delikto difinos la leĝo laŭ la islamaj normoj.

Artikolo 169

Nenia ago aŭ neago estus delikto laŭ leĝo donata post ili.

Artikolo 170

La juĝejaj juĝistoj devas eviti plenumon de aprobiloj kaj regularoj ŝtataj kiuj kontraŭas la leĝojn kaj normojn islamajn aŭ estas ekster la rajtoj de la ekzekutiva povo. Ĉiu ajn povas peti de "La Divano de Administra Justo" nuligon de tiaj regularoj.

Artikolo 171

Se pro komento aŭ eraro de juĝisto – en la subjekto aŭ verdikto aŭ kongruigo de la verdikto kun difinita subjekto- iu estus damaĝita materie aŭ spirite, la kulpanto estas respondeca– se iu kulpas- ,se ne la damaĝon devas rekompenci la ŝtato. Ĉiukaze oni devas rehonorigi la akuziton.

Artikolo 172

Por prijuĝi la deliktojn koncernajn je specialaj militaj aŭ policaj taskoj de la armeanoj, ĝendarmoj, policoj kaj gardanta sepaho de la islama revolucio, formiĝos la militaj juĝejoj laŭ la leĝo. Sed oni prijuĝas iliajn ordinarajn deliktojn, aŭ deliktojn kiuj farus en postenoj de la justicaj oficuloj, en ĝeneralaj juĝejoj. La prokurorejo kaj militaj juĝejoj estas parto de la landa jurisdikcio kiuj estus sub la regularo de tiu povo.

Artikolo 173

Por prijuĝi la pledojn, procesojn kaj protestojn de la homoj kontraŭ la oficistoj aŭ organizaĵoj kun ŝtataj regularoj, kaj revivigi iliajn rajtojn, oni formigus divanon je la nomo " Divano por Administra Justo" sub la estro de la jurisdikcia povo. La rajtaron kaj kielfaron de la divano difinos la leĝo.

Artikolo 174

Surbaze de la supervizirajto de la jurisdikcio al bonplenumiĝo de la aferoj kaj ĝusta plenumiĝo de la leĝoj en la oficejoj, oni fondos organizaĵon sub la titolo " Ĝenerala Inspekta Organizaĵo", kiu subos la jurisdikciestron. La limojn de ĝiaj rajtoj kaj devoj difinos la leĝo.

Artikolo 175

En la Radio kaj Televidilo de la islama respubliko Irano, oni devas garantii la esprimliberecon laŭ la islamaj normoj kaj landaj respektaĵoj. En aŭ deoficigi ĝian estron rajtas La Gvidanto kaj konsultantaro konsistanta el reprezentantoj de la prezidento, jurisdikciestro kaj la parlamento ( po ĉiu du personoj) supervizios la organizaĵon. Ĝian manieron , kieladministradon kaj kielinspektadon difinos la leĝo. La konstitucio de la islama respubliko Irano, kiu estas verkite en 12 ĉapitro kaj 157 artikoloj, per plimulto de 2/3 deputitaro de la parlamento aprobiĝis kaj je la dato 15/novembro/1979 estas finaprobite.

Artikolo 176- devoj de la Alta Nacisekureca konsilio

Por garantii naciajn utilaĵoj kaj gardi la islaman revolucion, landtutecon, nacian regadon, fondiĝos " Alta Nacisekureca Konsilio" kies estro estas la prezidento kaj ĝiaj devoj estas jenaj: Difini landajn defend-sekurecajn politikojn enkadre de la ĝeneralaj politikoj difinitaj de La Gvidanto. Akordigi la politikajn, informajn, sociajn, kulturajn kaj ekonomikajn aktivadojn rilate al ĝeneralaj defend-sekurecaj decidoj. Apliki la materiajn kaj spiritajn eblecojn de la lando por kontraŭi la en kaj eksterlandajn minacojn. La membroj de la konsilio estas :

  • estroj de la tri povoj La
  • La estro de la ĉefstabo de la armitaj povoj
  • La respondeculo pri la organizaĵo de Programo kaj Budĝeto
  • Du reprezentantoj elektotaj de La Gvidanto
  • La ministroj de la eksterlandaj aferoj, de la enlandaj aferoj, de la informado

Laŭbezone la koncerna ministro kaj la plej altranga instanco de la armeo kaj la sepaho La Alta Nacisekureca konsilio laŭ siaj devoj formigas infrajn konsiliojn kiel defendan konsilion kaj sekurecan konsilion. La infrajn konsiliojn estras la prezidento aŭ ano de la alta konsilio kiun difinas la prezidento. La rajtaron kaj devaron de la infraj konsilioj difinos la prezidento kaj iliajn organogramojn aprobas la alta konsilio. La aprobaĵoj de la alta sekureckonsilio post la konfirmo de La Gvidanto estas fareblaj. La artikolo cent sepdek sesa aldoniĝis laŭ modifoj faritaj je la konstitucio en la jaro 1989

Artikolo 177-Modifi la konstitucion

Modifi la konstutucion de la islama respubliko Irano, se necese, oni farus jene: La Gvidanto, konsultiĝinte kun La Konsilantara Asembleo, per verdikto –kies alparolato estus la prezidento- la modifotaĵojn aŭ suplementaĵojn proponus al la Modifiga Konsilio de la konstitucio kies anoj estus: * La membroj de La Gardanta Konsilio

  • La estroj de la tri povoj
  • La permanentaj anoj de la Konsilantara Asembleo
  • Kvin personoj de la membroj de La Ekspertulara Meĝliso
  • Dek personoj elektotoj de La Gvidanto
  • Tri ministroj
  • Tri personoj el la jurisdikcio
  • Dek deputitoj de la islama konsulta meĝliso
  • Tri universitatanoj

La labormanieron , la kielelekton kaj ĝiajn kondiĉojn difinos la leĝo. La aprobaĵoj de la konsilio- post konfirmo kaj subskribo de La Gvidanto- devas esti konfirmata, tra referendumo, de absoluta plimulto de la partoprenintoj en la referendumo. Respekti la plej lastan paragrafon de la artikolo 59 pri referendumo de " modifi en la konstitucio" ne estas necese. La enhavoj de ariktoloj koncernaj al; islameco de la reĝimo, bazeco de ĉiuj leĝoj kaj regularoj sur la islamaj normoj kaj kredaj bazoj kaj celoj de la islama respubliko, respublikeco de la regno, valieamreco, imameco de la religipopolo, administri la landon apogante al la publika opinio kaj la oficiala religio, estas ne ŝanĝeble.



la ĉefa fonto estas: http://wikisource.org/wiki/Konstitucio_de_Irano