Kiom rankore estis pasintnokta kriado de la civitanoj kontraŭ la registaro sur la tegmentoj.
Pasintnokte je la 21a oni anoncis ke laŭ la opinio de " La Gardanta Konsilio" -kiu estas aprobanto de ĉiuj balotoj en Irano- la prezidenta balotado jam okazis en la normoj de islama respubliko kaj la rezultoj estas aprobitaj.
Ĉu "La Gardanta Konsilio" aprobinte la hontindan balotadon sukcesis meti finan punkton al la okazintaĵoj? Mi forte dubas pri tio ĉar la faktoj montras ion alian.
Gis kiam oni nokte sur siaj tegmentoj krios kontraŭ la registaro? kaj kion faros la registaro kun civitanoj kiuj krie esprims sian malkontenton?
La prizonoj kaj arestejon plenplenas ... ĝis kiam oni kapablos aresti malkontentajn civitanoj kaj pro kiu kulpo?
La registaro eĉ ne respektas sian propran ludon kaj la monopolismo ene de ĝi pli kaj pli firmiĝas tiel ke pli da malnovaj amikoj iĝas novaj malamikoj ...
Irano gravedas, fajro estas sub cindro de la jam okazintaĵoj ...