Dank al s-ro Navab Mozaffari Baluchi kiu tradukis la konstitucion de islama respubliko de irano al Esperanto, la kompleta teksto atingeblas ĉi tie.

Je la nomo de Allah la Donema la Pardonema

La konstitucio de la islama respubliko Irano

Artikolo 1

La regmaniero de Irano estas islama respubliko al kio la popolo de Irano, surbaze de sia antikva kredo je Koranaj Rajto kaj Justo, sekve de sia sukcesoplena islama revolucio sub la gvidado de la altranga religiestro Ajatollah imamo Ĥomejni, en publika balotado de 30 kaj 31 marto 1979 voĉdonis jese per sia 98.2% plimulto de balotrajt-havuloj.

Artikolo 2

la islama respubliko estas reĝimo surbaze de kredo je:

  1. Ununura Dio (neniu dio estas krom Allah) kaj kontribui regadon kaj religileĝdonadon al Li kaj la neceso obei lian ordenon.
  2. Dia revelacio kaj ĝia esenca rolo en ekspliko de leĝo.
  3. La resurekto kaj ĝia konstruktiva rolo en homa evolua iro al Dio.
  4. Dia justeco en kreado (de kreaĵoj) kaj religileĝdonado.
  5. Imameco kaj kontinua gvidado kaj ĝia baza rolo por daŭrigi la revolucion de Islamo.
  6. Homaj digno kaj altvaloro , kaj lia libereco kune kun lia respondeco ĉe Dio , kio tra:
  7. Ada iĝtahado (klopodo kaj strebado de kompetenta religiestro por akordigi la religiajn leĝojn al la moderna vivo aŭ trovi novajn solvojn) de kompetentaj religiestroj laŭ La Libro (Korano) kaj la Sunao (tradicioj postrestintaj de ŝijaismaj imamoj- Dia saluto al ili).(pli malpli simile al esperanta religidoktorado)
  8. Uzi la progresitajn sciencojn, teknikojn kaj eksperimentojn homajn kaj peni progresigi ilin
  9. Nei ajnan maljuston kaj hegemonion
  10. Konstatas la justecon kaj politikan, ekonomian, socian kaj kulturan sendependecon kaj la nacian solidarecon.

Artikolo 3

La ŝtato de la islama respubliko Irano, por atingi la celojn menciitajn en la artikolo du, devas uzi siajn tutajn eblecojn por jenaj aferoj:

  1. krei konvenan medion por evoluo de moralaj klerecoj surbaze de Dikredo kaj pieco kaj batalo kontraŭ la tutaj signoj de la perverseco kaj fiiĝo.
  2. altigi la publikan sciiĝon ĉiusfere, uzante ĝustmaniere la publikajn eldonaĵojn kaj aliajn iliojn.
  3. senpagaj publikaj edukado kaj sporto por ĉiuj en tutaj niveloj, faciligo kaj publikigo de universitata edukado.
  4. fortigi la spiriton de serĉado, esplorado kaj iniciato je sciencaj, teknikaj, kulturaj kaj islamaj sferoj per fondi esplorajn centrojn kaj kuraĝigi la esploristojn.
  5. kompleta forigo de koloniismo kaj bari la influon de fremduloj.
  6. neniigo de ĉiuspeca despotismo, diktatureco kaj monopoligo.
  7. doni politikajn kaj socialajn liberecojn enkadre de la leĝo.
  8. partoprenado de la publiko en difini siajn politikan, ekonomikan, socian kaj kulturan sorton.
  9. neniigi la maljustajn diskriminaciojn kaj disponigi juste la materiajn kaj spiritajn eblecojn por ĉiuj.
  10. kreii ĝustan administran sistemon kaj forigi nenecesajn organizaĵojn.
  11. fortigi nacidefendan potencon tra publika militinstruado por gardi sendependecon, landintegrecon kaj islaman reĝimon de la lando.
  12. plani ĝustan kaj justan ekonomikon laŭ islamaj reguloj por alporti komforton kaj neniigi la malriĉon kaj forigi ĉiaspecan mankaĵon en la sfero de nutrado, loĝejo, laboro, higieno kaj ĝeneraligo de asekuro.
  13. konstati aŭtarcion en sciencoj, teknikoj, industrioj, agrikulturo, militaj aferoj ktp.
  14. garantii ĉiuflankajn homajn rajtojn, de la viroj aŭ virinoj, kaj fari justan justican sekuron por ĉiuj kaj egaligi ĉiujn antaŭ la juro.
  15. disvastigi kaj plifortigi la islaman fratecon kaj ĝeneralan kunlaboron inter la tuta publiko.
  16. reguligi la eksteran politikon de la lando laŭ la islamaj normoj, devontigi sin frate antaŭ ĉiuj muzulmanoj kaj subteni malavare la mondajn malfortigitulojn.

Artikolo 4

Tutaj leĝoj kaj reguloj civila, jura, financa, ekonomika, administra, kultura, milita, politika ktp devas esti surbaze de la islamaj normoj. Tiu ĉi artikolo absolute kaj komplete regas ĉiujn aliajn artikolojn de la konstitucio kaj aliajn leĝojn kaj regulojn. Distingo de jena afero estas devo de la religiestroj de Gardanta Konsilio.

Artikolo 5

Kiam forestas Lia Moŝto Imamo dekdua (Allah rapidu Lian terenvenon), regado kaj imameco en la islama respubliko estas sur la ŝultroj de religiestro justa kaj pia, scianta la cirkonstancojn de la tempo, havanta scion kaj sperton de direkti kaj gvidi, kiu laŭ la artikolo 107 prenas tiun respondecon.

la eksa artikolo:

Kiam forestas Lia Moŝto Imamo dekdua ( Allah rapidu Lian terenvenon ) regado kaj imameco en la islama respubliko estas sur la ŝultroj de religiestro justa kaj pia, scianta la cirkonstancojn de la tempo, havanta scion kaj sperton de direkti kaj gvidi, kiun la plimulto de la popolo konus je gvidanteco kaj akceptus. Se troviĝus neniu religiestro havanta tiun plimulton, gvidanto aŭ gvidantara konsilio konsistanta el kompetentaj religiestroj havantaj supremenciitajn kondiĉojn laŭ la artikolo 107 prenas tiun respondecon.

Artikolo 6

En la islama respubliko la landaj aferoj devas esti administrataj apogante la publikan opinion,tra balotado: elekti la prezidenton,parlamentanojn de la islama konsilia parlamento, konsilimembrojn ktp aŭ tra referendumo en aliaj kazoj kiuj estas difinitaj en aliaj artikoloj de tiu ĉi leĝo.

Artikolo 7

Laŭ la Nobla Korano: " kaj ilia afero estas per konsilo inter ili" kaj " petu ilian konsilon pri la regado" la konsilioj, konsilantara islama parlamento, la konsilioj de la provinco, urbo, kvartalo, distrikto, vilaĝo ktp estas gravaj partoj por decidi kaj administri la landajn aferojn.

Artikolo 8

En la islama respubliko Irano, invito al bono, farigi bonaĵojn kaj malfarigi malbonaĵojn estas ĝenerala kaj reciproka devo de la popolo, unu ĉe la alia, la ŝtato ĉe la popolo kaj la popolo ĉe la ŝtato* Ĝiajn kondiĉojn , limojn kaj kielfaron difinos la leĝo. " La kredantoj kaj la kredantinoj estas amikoj unu de la alia. Ili ordonas la bonon kaj malpermesas la malbonon..." (La Nobla Korano 9/71)

Artikolo 9

En la islama respubliko Irano, libereco, sendependeco, unuiĝo kaj landintegreco ne estas disigeblaj unu de la alia kaj tiujn gardi estas devo de la ŝtato kaj de ĉiuj individuoj de la popolo. Neniu individuo aŭ grupo rajtas, je la nomo de uzi liberecon, ofendeti la politikan, kulturan, ekonomikan, militan kaj landintegrecan sendependecon. Ankaŭ neniu instanco rajtas, je la nomo gardi sendependecon aŭ landintegrecon, la leĝajn liberecojn neniigi, eĉ per farado de leĝoj aŭ reguloj.

Artikolo 10

Ĉar la familio estas la baza unuo de la islamista socio, ĉiuj leĝoj, reguloj kaj koncernaj programoj devas faciligi la formigon de la familio, gardi ĝian sanktecon kaj firmigi la familiajn rilatojn surbaze de la moralo kaj juro islamaj.

Artikolo 11

Laŭ la Nobla Verso " Ja ĉi tiu via religi-nacio estas la unuiĝinta religi-nacio kaj Mi estas via Dio, do adoru Min" ĉiuj muzulmanoj estas de sama religi-nacio kaj la ŝtato de la islama respubliko Irano devas bazigi sian ĝeneralan politikon sur la alianco kaj unuigo de la islamaj nacioj, kaj devas strebi realigon de la politika, ekonomika kaj kultura unuiĝo de la islama mondo.

Artikolo 12

La oficiala religio de Irano estas islamo – ŝijaismo – kaj tiu ĉi principo poreterne restos neŝanĝebla. Aliaj islamaj religibranĉoj kiel Hanafi, Ŝafei, Maleki, Hanbali kaj Zejdi havas kompletan respekton. Anoj de tiuj religioj estas liberaj plenumi siajn ceremoniojn religiajn laŭ siaj religijuro.Oni konsideru oficialaj iliajn religi-edukadon, personajn aferojn (geedziĝo, divorco, heredo, testamento) kaj koncernajn peticiojn en la tribunaloj. En kiu regiono plimultas anaro de unu el tiuj religioj, tie la lokaj reguloj, enkadre de la lokaj konsiliaj aŭtoritatoj, estos laŭ tiu religio, sed la rajtoj de anoj de aliaj religioj estu respektataj.

Artikolo 13 - Agnosko de malplimultoj

Iranaj zaratuŝtranoj,judoj kaj kristanoj estas nuraj agnoskitaj religimalplimultoj kiuj enlime de la leĝo estas liberaj plenumi siajn religiajn ceremoniojn kaj povas konduti laŭ siaj ritoj en siaj personaj aferoj kaj religiaj edukadoj.

Artikolo 14

Laŭ la ordono de la Nobla Verso (La Nobla Korano 60/9) " Allah ne malpermesas al vi konduti afable kaj juste kontraŭ tiuj kiuj ne batalis kontraŭ vi pro la kredo, nek forpelis vin de viaj hejmoj. Vere Allah amas la egalanimajn (justulojn)" la ŝtato de la islama respubliko Irano kaj la muzulmanoj devas konduti simpatie kaj islamjuste kun nemuzulmanoj kaj respekti iliajn homajn rajtojn. Tiu ĉi artikolo validas pri tiuj kiuj ne klopodas nek komplotas kontraŭ islamo kaj islama respubliko Irano.

Artikolo 15

La oficiala kaj komuna lingvo kaj skribo de irana popolo estas la Persa. Oficialaj dokumentoj, korespondoj, tekstoj kaj lernolibroj devas esti en tiu lingvo kaj skribo, sed uzi la lokajn lingvojn en publikaj eldonaĵoj kaj amaskomunikiloj, ankaŭ instrui iliajn literaturojn en lernejoj, apud la Persa, estas libere.

Artikolo 16

Ĉar la lingvo de Korano kaj islamaj sciencoj estas la Araba, ĉar la Persa literaturo estas tute kunmiksite kun ĝi, tiu lingvo devas esti instruata post la elementa lernoperiodo ĝis la fino de mezlernejo en ĉiuj kursoj kaj fakoj.

Artikolo 17

La oficiala kalendaro de la lando sinbazas sur la Heĝiro de la islama profeto (saluto de Allah al Li kaj liaj familianoj). Postheĝira suna kaj postheĝira luna kalendaroj, ambaŭ, estas validaj, sed por la oficinoj ŝtataj oni uzu la sunheĝiran. La semajnfina feritago estas la vendredo.

Artikolo 18 - La flago

La oficiala flago de Irano estas en koloroj verda, blanka kaj ruĝa kun speciala signo de la islama respubliko kaj la slango " Allaho Akbar = Allah estas la plej granda".

Artikolo 19- Nacia egaleco

Iranaj popoloj, de kiu ajn tribo aŭ etno, havas egalajn rajtojn. Haŭtkoloro, raso, lingvo ktp ne kaŭzu privilegion.

Artikolo 20- Egaleco de viro kaj virino laŭ Islamo

Ĉiuj individuoj de la nacio, ĉu viro ĉu virino, estas egale subtenate de la leĝo kaj havas ĉiujn homajn, politikajn, ekonomikajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn, respektante la islamajn normojn.

Artikolo 21- virinaj rajtoj

La ŝtato devas garantii la virinan rajton en ĉiuj sferoj akordiginte ilin kun la islamaj normoj kaj fari jenojn:

  1. krei favorajn fonojn por kreskigi la virinan personecon kaj revivigi ŝian materian kaj spiritan rajtojn.
  2. subteni la patrinojn, speciale kiam de gravediĝo kaj vivtenado de la infano, kaj subteni la sensubtenhavantajn geknabojn.
  3. krei kompetentan tribunalon por gardi la familian dignon kaj plureston.
  4. krei la propran asekuron por vidvinoj kaj maljunulinoj nesubtenataj.
  5. doni al kompetentaj patrinoj kuratorecon de iliaj infanoj se mankas legalizita kuratoro.

Artikolo 22

Digno, vivo, havaĵo, rajto, hejmo kaj laboro de individuoj estas imunaj, krom tio kion permesas la leĝo.

Artikolo 23- Nei la inkvizicion

Inkvizicio estas malpermesite kaj neniun oni povas pridemandi nur pro havi kredon.

Artikolo 24

eldonaĵoj kaj gazetaro estas liberaj esprimi siajn ideojn krom tiuj kiuj perturbus la principojn de Islamo aŭ publikan rajton. La detalojn difinos la leĝo.

Artikolo 25

Estas malpermesite ajna spionado, cenzuro de leteroj kaj neatingigi ilin, surbendigi kaj dissendi la telefonajn konversaciojn, disdoni aŭ neatingigi la telegramojn kaj teleksojn, subaŭskulti kaj inspektadi , krom tiuj kiujn permesas la leĝo.

Artikolo 26

Estas liberaj la partioj, socioj, asocioj politikaj kaj profesiaj, asocioj islamaj aŭ tiuj de la rekonitaj religimalplimultoj, kondiĉe ke ili ne malobservu la principojn de sendependeco, libereco, nacia unueco, islamaj normoj kaj bazoj de islama respubliko. Neniun oni povas devigi por (mal)partopreni en unu el ili.

Artikolo 27

Fari grupojn kaj demonstraciojn , sen porti armilojn, kondiĉe ke ne malobservu la islamajn normojn, estas libere.

Artikolo 28

Ĉiu individuo liberas elekti profesion ŝatatan kondiĉe ke ĝi ne estu kontraŭ; islamo, publika interesaro kaj la rajtoj de aliuloj. La ŝtato devas fari por ĉiuj egalan kondiĉaron por laborebleco observante la bezonon de la socio al diversaj laboroj.

Artikolo 29

Socia sekuriĝo estas ĝenerala rajto. Ĉiu rajtas utiligi emeritiĝon kaj esti subtenata kiam ri estas senlabora, maljuna, laborpotenconmalhava, subtenantonmalhava, survojorestanta, , kiam estas en akcidentoj aŭ fitrafaĵoj, kiam necesas al sanitaraj aŭ kuracaj servoj en formo de asekuro ktp. La ŝtato devas garantii por ĉiuj individuoj de la lando la supremenciitajn servojn kaj financajn subtenojn , laŭ la leĝoj, el la ĝenerala enspezaro kaj la enspezoj akiritaj de la popolaj partoprenoj ,

Artikolo 30

La ŝtato devas prepari senpagan edukadon por la tuta popolo ĝis la fino de la mezlernejo. Ankaŭ ĝi devas disvastigi la universitatan edukadon senpage ĝis la landa memsufiĉeco.

Artikolo 31

Havi konvenan loĝejon estas rajto de ĉiu irana individuo kaj familio. La ŝtato devas - observante la preferon de plibezonantoj, ĉefe la vilaĝanoj kaj la laboristoj, - prepari la realigon de jena artikolo.

Artikolo 32

Neniun oni povas aresti sin leĝa aranĝo. Kiam de aresto la akuzkialon oni devas tuj komprenigi skribe al la akuzito kaj maksimume dum 24 horoj la predokumentaro devas esti sendita al la kompetentaj justicinstancoj, kaj la prearanĝoj de la prijuĝo devas komenciĝi kiel eble plej rapide. La neobeanto jenan artikolon , laŭleĝe, estus punata.

Artikolo 33

Neniun oni povas forpeli de ria loĝloko aŭ malpermesi al ri loĝi en ria ŝatata loko aŭ devigi iun loĝi ie, krom kiam ordonas la leĝo.

Artikolo 34

Ĉiu certe rajtas pledi kaj ĉiu povas tiucele sinturni al kompetentaj juĝejoj. Ĉiu rajtas facile frekventi al tiuspecaj juĝejoj kaj oni ne povas malpermesi al iu sinturni al juĝejo kie ri laŭleĝe rajtas sinturni.

Artikolo 35

En ĉiuj juĝejoj, ambaŭ flankoj de la peticio, rajtas elekti advokaton. Se ili ne povas preni advokaton, oni devas prepari la eblecon de advokatpreno por ili.

Artikolo 36

Eldoni kaj efektivigi punverdikton devas esti nur tra kompetenta juĝejo kaj laŭleĝe.

Artikolo 37- La principo de absolvo

Ĉiu estas senkulpa. Neniu estas kulpa laŭleĝe, ĝis ria kulpo estus pravigita en kompetenta juĝejo.

Artikolo 38- Nei la turmenton

Ĉia turmento, por ricevi konfeson aŭ informon, estas malpermesite. Devigi iun je atesto, konfeso aŭ ĵuro, ne estas permesite kaj tiaj atesto, konfeso kaj ĵuro ne estas valora kaj valida. La neobeanto jenan artikolon laŭleĝe estus punata.

Artikolo 39

Damaĝi estimon kaj dignon de tiu kiun laŭleĝe oni arestis, malliberigis aŭ ekzilis, ĉia ajn , estas malpermesite kaj [por farinto] punende.

Artikolo 40

Neniu povas, uzante sian rajton, kaŭzi damaĝon al aliulo aŭ publika rajto.

Artikolo 41

Civitaneco de Irano estas certa rajto de ĉiu iranano kaj la ŝtato ne povas neniigi la civitaneco de iranano. Escepto estas kiam iu mem postulas tion aŭ akceptas civitanecon de alia lando.

Artikolo 42

Eksterlanduloj povas ,laŭleĝe, fariĝi iranaj civitanoj kaj neniigi iliajn civitanecojn nur eblas kiam alia lando akceptus ilian civitanecon aŭ ili mem postulas.

Artikolo 43

Por ekonomika sendependeco, neniigi la malriĉecon, kaj plenumi la bezonaĵojn de la evoluanta homo gardante lian liberecon, la ekonomiko de la islama respubliko Irano sinbazas sur jenaj bazoj: Satigo de bazaj bezonoj:loĝejo,manĝaĵo,vestaĵo,higieno, kuraco, edukado kaj eblecoj formi familion por ĉiuj.

Krei kondiĉojn kaj eblecojn de laboro por ĉiuj ĝis kompleta okupiĝo kaj disponigo de laboreblecoj al ĉiuj kiuj povas labori sed ne havas tiajn eblecojn, en formo de kooperativo, senintereza pronto aŭ ĉiu alia leĝa rimedo kiu ne kaŭzas koncerniĝon de la riĉaĵoj en manoj de individuoj aŭ grupoj specialaj, nek igi la ŝtaton kiel absoluta grandega, patrono. Tiu klopodo devas plenumiĝi observante la regantajn necesaĵojn de ĝenerala planado de la landa ekonomiko en ĉiu etapo de la evoluo.

La planado de la landa ekonomiko devas esti tiel ke la formo, enhavo kaj laborhoraro, krom preofesia strebado, permesu kaj disponigu al ĉiu la spiritan, politikan kaj socian memevoluigon kaj aktivan partoprenon en la gvidado de sia lando kaj plifortigu ties lertecon kaj iniciatpovon. Estimi la liberecon de profesielekto, devigi neniun al difinita laboro kaj evitigi ekspluaton de alies laboro.

Nei damaĝon al alia, monopoligon, akaparon, uzuron, kaj aliajn malĝustajn kaj mallicajn negocojn. Nei prodigon kaj malŝparemon en ĉiuj sferoj de ekonomiko samkiel konsumo, investigo, produkto, distribuo kaj servadoj. Uzi sciencojn kaj teknikojn kaj eduki lertulojn laŭbezone por evoluigi kaj progresigi la landan ekonomikon. Malpermesi la fremdulan superregon al la landa ekonomiko. Emfazi la pliigon de la agrikulturaj, brutaraj kaj industriaj produktoj kiuj malbezonigu la ĝeneralajn bezonojn kaj atingu la landon al la memsufiĉeco kaj liberigu de la dependeco.



Artikolo 44

La ekonomika sistemo de la islama respubliko Irano bazas sur tri bazoj; ŝtata, kooperativa kaj privata, per regula kaj ĝusta planado. La ŝtata parto entenas tutajn grandindustriojn, ĉefindustriojn, eksteran komercadon, grandajn minejojn, bankojn, asekurojn, energion, digojn kaj akvoretegojn, radion kaj televidilon, poŝton, telegrafon, telefonon, aernavigadon, ŝipadon, vojojn, fervojojn ktp kiujn disponas la ŝtato en formo de publika posedo. La privata parto entenas tiun parton de la agrikulturo, brutobredado, industrio, komerco kaj publikservoj kiuj estas suplementoj de ŝtataj kaj kooperativaj ekonomikaj aktivoj. La posedrajto en tiuj tri partoj, se estus kongruaj kun aliaj artikoloj de tiu ĉi ĉapitro kaj ne eliĝus de la islamaj leĝoj, kaj se kaŭzus evoluon kaj progreson ekonomikajn de la lando kaj ne farus ian damaĝon al la socio, estus leĝe subtenata de la islama respubliko. Plidetaligon de la reguloj , limoj kaj kondiĉoj de la tri partoj difinos la leĝo.

Artikolo 45

Predoj, publikaj profitaĵoj kaj riĉaĵoj kiel mortaj aŭ lasitaj tergrundoj, minejoj, maroj, lagoj, riveroj kaj aliaj publikaj akvoj de la lando, montoj, valoj, ĝangaloj, junkejoj, naturaj boskoj, ne limitaj paŝtejoj, heredaĵoj sen heredantoj, senmastraj posedaĵoj, kaj publikaj posedaĵoj liberigitaj de uzurpantoj, estas je dispono de la islama registaro kiu observante la publikan bonon faru kio estas necesa. Plidetaligon kaj kieluzon de ĉiu difinos la leĝo.

Artikolo 46

Ĉiu posedas la rezulton de sia laŭleĝa laboro kaj negoco. Neniu povas, je la nomo de posedrajto al sia profesio, neigi la eblecon de la laboro kaj negoco al aliulo.

Artikolo 47

Laŭleĝa privata posedrajto estas estimata. Ĝian regularon difinos la leĝo.

Artikolo 48

Ne estu diskriminacio inter diversaj provincoj kaj regionoj de la lando je utiligo de naturaj riĉofontoj, uzo de naciaj enspezoj kaj distribuo de ekonomikaĵoj. Tiele ke ĉiu regiono, laŭ sia bezono kaj potenco por kresko, havu kapitalon kaj necesajn eblecaĵojn.



Artikolo 49

La ŝtato devigitas konfiski la riĉaĵojn devenintajn de; uzuro, perforto, subaĉeto, defraŭdo, ŝtelo, monludo, misuzo de konsekraĵoj, misuzo de ŝtataj kontraktoj kaj negocoj, vendo de mortaj tergrundoj kaj ĉefaj [religie dubindaj] riĉaĵoj, lanĉi malbonfarejoj, kaj aliaj neleĝaĵoj, kaj redoni tiajn riĉaĵojn al la vera rajtulo. Se ne estus posible koni rin, doni al la ŝtata trezorejo. Tiu ĉi verdikto pruviĝu per serĉado, esploro kaj religia pruvo pere de la ŝtato.

Artikolo 50

En islama respubliko, gardado de la vivmedio, en kio la hodiaŭa kaj postaj generacioj devas havi progresantan socian vivon, estas konsiderata kiel la publika devo.Tial aktivadoj ekonomikaj kaj aliaj kiuj estas poluciantaj la vivmedion aŭ damaĝantaj al ĝi ne renovigeble, estas malpermesataj.

Artikolo 51

Nenia imposto estos metita krom laŭleĝe. Nuligataj, pardonataj, kaj melpliigataj impostoj difiniĝos nur laŭ la leĝo.

Artikolo 52

La ĝenerala jara landa buĝeto, laŭ reguloj de la leĝo, per la ŝtato estos preparigita kaj, por kontrolo kaj konfirmo estos donita al la islama parlamento. Ĉiaspeca ŝanĝo en la ciferoj de la buĝeto ankaŭ estos sub la reguloj de la leĝo.

Artikolo 53

Ĉiuj enspezoj de la ŝtato estos koncentrigitaj en la kontoj de la ĝenerala trezorejo kaj ĉiuj pagoj, lime de la aprobitaj kreditoj, estos pagitaj laŭ la leĝo.

Artikolo 54

La Supera aŭditora Kortumo estas rekte sub la islama parlamento. Ĝiaj strukturo kaj administrado en Tehrano kaj la provinc-centroj difiniĝos laŭ la leĝo.

Artikolo 55

La Supera aŭditora Kortumo revizias aŭ kontrolas , kiel diras la leĝo, kontojn de la ministerioj, ŝtataj institutoj, firmaoj kaj aliaj organizaĵoj kiuj iel uzas la ĝeneralan landan buĝeton, por certigi ke neniu elspezo pliiĝu la aprobitan limon kaj ĉiu mono estu elspezata en sia loko. La revizia divano laŭ la leĝo kolektas la koncernajn kontojn kaj dokumentojn ĉiujare por raporti pri ekvilibro de la budĝeto al la islama parlamento (meĝliso) aldoninte sian opinion. Tiu ĉi raporto devas esti publikigita.

Artikolo 56

Absoluta rego al la mondo kaj al la homo estas nur por Dio, kaj Li regigis la homon al sia socia sorto. Neniu povas nei tiun ĉi dian rajton de la homo aŭ servigi ĝin je definita individuo aŭ grupo. La popolo uzas sian tiun rajton tra vojoj venontaj en artikoloj subaj.

Artikolo 57

La regantaj tri povoj en la islama respubliko Irano estas: la leĝodona povo, la meĝliso, la ekzekutiva povo (ŝtato) , la jurisdikcia povo, kiuj sub la absoluta rego de Valie Fagiho kaj la imamo de la religipopolo laŭ la venontaj artikoloj de tiu ĉi leĝo estos plenumota. Tiuj ĉi povoj estas sendependaj unu de la alia.

Eksa artikolo:

La regantaj tri povoj en la islama respubliko estas: la leĝodona povo, la ekzekutiva povo, la jurisdikcia povo, kiuj sub la absoluta rego de Valie Fagih kaj la imamo de la religipopolo laŭ la venontaj artikoloj de tiu ĉi leĝo estos plenumota. Tiuj ĉi povoj estas sendependaj unu de la alia kaj rilatigos ilin unu al la alia la prezidento.

Artikolo 58

Apliki la leĝodonan povon estas tra la meĝliso konsistanta el la elektitaj deputituloj de la popolo, kaj ĝiaj decidoj post stepoj venontaj en postaj artikoloj estos sendataj al la ekzekutiva kaj jurisdikcia povoj por esti plenumataj. ===Artikolo 59===Je tre gravaj ekonomikaj, politikaj, sociaj kaj kulturaj aferoj eblas apliki la leĝodona povon per balotado kaj rekta demando de la publiko. Demandi la publikon devas aprobi du triono de la deputitaro.

Artikolo 60

Apliki la ekzekutivpovon rajtas la prezidento kaj la ministraro, krom aferoj kiujn tiu ĉi leĝo rekte metis sur la {Grandan} Gvidanton (de la Revolucio).

La eksa artikolo:

Apliki la ekzekutivpovon rajtas la prezidento kaj la primerministro kaj la ministraro, krom aferoj kiujn tiu ĉi leĝo rekte metis sur la {Grandan} Gvidanton (de la Revolucio ).

Artikolo 61

Apliki la jurisdikcian povon ( plenumi la juĝajn aferojn) faras juĝejoj (tribunaloj) de la justico kiuj devas funkcii laŭ islamaj normoj kaj prijuĝi la procesoj, gardi rajtojn publikajn, vastigi kaj plenumi justecon kaj diajn limitaĵojn.

Artikolo 62-Islama Konsulta Parlamento (Meĝliso)

Islama parlamento konsistiĝas el la delegitoj (deputitaro) de la popolo elektataj rekte per malkaŝaj voĉdonoj. La kondiĉojn por elekt(iĝ)i kaj la kielon de la balotado difinos la leĝo.

Artikolo 63

Deputitperiodo de la islama konsulta meĝliso (parlamento) estas kvar jaroj. Oni devas fari balotadon por ĉiu periodo antaŭ ol la antaŭa periodo tiel ke neniam la lando restu sen meĝliso.

Artikolo 64

La kvanto de la deputitaro de islama konsulta Meĝliso estas 270, kaj ekde la ĝenerala balotado de 1368 PHS (= 1989 PK) ĉiun dekan jaron oni povas aldoni maksimume 20 deputitojn konsiderinte homajn, politikajn, geografiajn, kaj similajn parametrojn. Zaratuŝtranoj kaj judoj po ĉiu unu deputiton, asirianaj kaj ĥaldeaj kristanoj entute unu deputiton, armenaj kristanoj de la norto kaj de la sudo po ĉiu unu deputiton elektas. Elektajn teritoriojn kaj la nombron de iliaj deputitoj difinos la leĝo.

La eksa artikolo:

La kvanto de la deputitaro de islama konsulta Meĝliso estas 270, kaj ĉiun dekan jaron se kreskus la popolo oni povas aldoni en ĉiu teritorio elekta unu delegiton por po 150.000 personoj* Zaratuŝtranoj kaj judoj po ĉiu unu deputiton, asirianaj kaj ĥaldeaj kristanoj entute unu deputiton, armenaj kristanoj de la nordo kaj de la sudo po ĉiu unu deputiton elektas. Se kreskus la minoritataj popoloj, ĉiun dekan jaron por po 150.000 personoj oni elektos unu deputiton kroman. La regulojn de la elektado difinos la leĝo.

Artikolo 65

Post la voĉdonado, la kunsidoj de la islama parlamento en ĉeesto de du triono da deputitaro oficialiĝos kaj la aprobo de planoj kaj projektoj akorde de la enparlamente aprobita regularo plenumiĝos , krom kiam en la konstitucio estus difinita alia speciala difino. Aprobi enparlamentan regularon necesas jeson de du triono da ĉeestantoj.

Artikolo 66

Kiel elekti la parlamentestron kaj la estraron de la parlamento, nombron de la komisionoj, iliajn respondecperiodojn, aferojn rilate al la debatoj kaj gardadon de la parlamento difinos la enparlamenta regularo.

Artikolo 67 - La ĵuro de la deputitaro

La deputitaro devas en la unua kunsido de la parlamento kielsube ĵuri kaj subskribi la tekston de la ĵurletero:

" Je la nomo de Allah la Donema la Pardonema" Mi, antaŭ la Nobla Korano,ĵuras je la Ĉionpova Supera Dio, kaj surbaze de sia homa digno, sindevigas esti gardanto de la islama normaro,la akiraĵoj de la islama revilucio de la irana popolo kaj bazoj de la islama respubliko.Deponaĵon kiun deponis al ni la popolo, gardi kiel justa deponprenanto, kaj en plenumo de siaj deputaj devoj respekti la pion kaj juston kaj ade fideli je sendependeco , altigo de la lando,respekti la popolajn rajtojn kaj servi al la popolo. Defendi la konstitucion kaj en siaj paroloj, skriboj, kaj esprimoj observi la sendependecon de la patrolando , liberecon de la popolo kaj prilabori iliajn bonfartaĵojn"

La deputitoj de la religiaj minoritatoj ĵuros je siaj sanktaj libroj. Deputitoj ne ĉeestantaj en la unua kunsido devas ĵuri en sia plej frua ĉeesto.

Artikolo 68

Kiam de milito kaj kiam la lando estus okupita, per propono de la prezidento kaj aprobo de tri kvarono de la deputitaro kaj aprobo de "La Gardanta Konsilio" oni haltigus la elektadon en okupitaj teritorioj aŭ en la tuta lando por difinita tempo. Kiam ne formiĝas nova parlamento, la antaŭa parlamento daŭrigas sian laboron.

Artikolo 69

Eldoni la parlamentajn debatojn tra radio kaj la oficiala ĵurnalo=== La debatoj de la islama konsulta meĝliso (parlamento) devas esti malkaŝa kaj oni devas eldoni ĝian kompletan raporton tra radio kaj oficiala ĵurnalo por informi al la publiko. En urĝaj cirkonstancoj, se necesas por la landa sekureco, je peto de la prezidento aŭ unu el la ministraro aŭ dek deputitoj, la kunsido funkcios kaŝe. La aprobaĵoj de la kaŝaj kunsidoj validus nur se en ĉeesto de la Gardanta Konsilio ĝin aprobus tri kvarono de la deputitaro. La raporto kaj la aprobaĵoj de tiaj kunsidoj devas esti eldonotaj por publiko post la neniiĝo de la urĝaj cirkonstancoj.

La eksa artikolo:

La debatoj de la islama konsulta meĝliso (parlamento) devas esti malkaŝa kaj oni devas eldoni ĝian kompletan raporton tra radio kaj oficiala ĵurnalo por informi al la publiko. En urĝaj cirkonstancoj, se necesas por la landa sekureco, je peto de la primerministro aŭ unu el la ministraro aŭ dek deputitoj, la kunsido funkcios kaŝe. La aprobaĵoj de la kaŝaj kunsidoj validus nur se en ĉeesto de la Gardanta Konsilio ĝin aprobus tri kvarono de la deputaro. La raporto kaj la aprobaĵoj de tiaj kunsidoj devas esti eldonotaj por publiko post la neniiĝo de la urĝaj cirkonstancoj.

Artikolo 70

La prezidento kaj liaj asistantoj kaj la ministroj , kune aŭ sole, rajtas partopreni la malkaŝajn kunsidojn de la parlamento. Ili povas kunvenigi siajn konsultantojn. Se estus necese laŭ la deputitaro, la ministroj devas ĉeesti kaj se ili petus oni aŭskultus iliajn parolojn.

La eksa artikolo:

La prezidento, la primerministro kaj la ministroj , kune aŭ sole, rajtas partopreni la malkaŝajn kunsidojn de la parlamento. Ili povas kunvenigi siajn konsultantojn. Se estus necese laŭ la deputitaro, la prezidento kaj la primerministro kaj la ministroj devas ĉeesti kaj se ili petus oni aŭskultus iliajn parolojn. Invivti la prezidenton al la parlamento devas esti aprobita de la plimulto.

Artikolo 71

La islama konsulta meĝliso ( parlamento ) povas leĝdoni je ĉiuj problemoj enkadre de la konstitucio.

Artikolo 72

La islama konsulta parlamento ne rajtas aprobi leĝon kiu kontraŭus principojn kaj normojn de la oficiala religio de la lando. Distingi tion respondecas La Gardanta Konsilio kiel estas priskribita en la artikolo 96.

Artikolo 73

La islama parlamento kompetentas komenti la ordinarajn leĝojn. La enhavo de tiu ĉi artikolo ne neas la komentojn kiujn faras la prokuroro pri la leĝoj por distingi la veron.

Artikolo 74

Leĝprojektoj estos donitaj al la parlamento post la aprobo de la ministraro. Leĝplanojn proponas al la parlamento almenaŭ 15 deputitoj.

Artikolo 75

Leĝplanoj, proponoj kaj modifoj kiujn faras la deputitoj pri la leĝprojektoj, se kaŭzus malpliigon de ĝenerala enspezo aŭ pliigus la ĝeneralan elspezon, nur tiam estas proponeblaj en la aprlamento kiam en ĝi estus difinita rimedo por rekompensi la enspezo-malpliiĝo aŭ pripensi la rekompenson por la nova elspezo.

Artikolo 76

La islama parlamento rajtas priserĉi tutajn aferojn de la lando.

Artikolo 77

Devigiloj, promesiloj, kontraktoj kaj konsentiloj internaciaj devas esti aprobataj en la islama parlamento.

Artikolo 78

Estas malpermesite ĉia ajn ŝanĝo en la limlinioj,escepte de la malgrandaj modifetoj observante la plibonfarton de la lando, kondiĉe ke ne estu unuflanka kaj ne makuligu la sendependecon aŭ landtutecon. Tio bezonas aprobon de kvar kvinonon de la parlamentanojn.

Artikolo 79

Estigi militleĝon estas malpermesite. Kiam de milito kaj urĝaj cirkonstancoj kiel ĝi, la ŝtato rajtas, se aprobus la parlamento, provizore estigi la necesajn limigojn sed ties tempo ĉiu kaze ne povas esti pli ol 30 tagoj, kaj se la urĝo ade daŭrus, la ŝtato devas ricevi denove novan permeson de la parlamento.

Artikolo 80

Ricevi kaj doni pruntojn aŭ senrepagajn monhelpojn, pere de la ŝtato, en kaj eksterlandajn, devas aprobi la parlamento.

Artikolo 81

Doni privilegiojn al eksterlandanoj por lanĉi kompaniojn kaj organizaĵojn komercajn, industriajn, agrikulturajn, minejajn kaj servajn, estas absolute malpermesite.

Artikolo 82

La ŝtato ne rajtas dungi alilandajn ekspertulojn escepte de kiam estas necese urĝe kaj se ĝin aprobus la parlamento.

Artikolo 83

La konstruaĵoj kaj havaĵoj ŝtataj kiuj estas de la naciaj grandvaloraĵoj ne estas transdoneblaj al aliulo krom kun aprobo de la islama parlamento, se nur ili ne estus de la unikaj grandvaloraĵoj.

Artikolo 84

Ĉiu deputito respondecas antaŭ la tuta popolo kaj ri rajtas esprimi sian opinion je ĉiuj en kaj eksterlandaj aferoj de la lando.

Artikolo 85

La deputiteco estas konstante por la deputito mem kaj ne estas transdonebla al aliulo. La parlamento ne rajtas transdoni leĝdonrajton al alia individuo aŭ aro, sed kiam urĝe ĝi povas ,observante la Artikolo n 72 , transdoni al siaj enaj komisionoj la rajton fari iujn leĝojn. En tiu kazo tiuj leĝoj estos plenumitaj nur pruve dum periodo kiun difinos la parlamento kaj finaprobos ilin la parlamento mem. Ankaŭ la islama konsila meĝliso (parlamento) povas transdoni al koncernaj komisionoj aŭ doni aprobpermeson al la ŝtato aprobigi ĉiam la institucion de la organizaĵojn, firmaojn, institutojn ŝtatajn aŭ ŝtatdependajn konsiderante la artikolon 72. Tiukaze la ŝtataj aprobaĵoj ne devas kontraŭi la principojn kaj verdiktojn de la oficiala religio aŭ la konstitucio. Distingi tion laŭ la artikolo 96 respondecas La Gardanta Konsilio. Krom tio la aprobaĵoj de la ŝtato ne devas kontraŭi ĝeneralajn leĝojn kaj regularon. La ŝtato kiam sendas tiujn leĝojn por plenumiĝi, samtempe devas informi la parlamentestron por kontroli kaj deklari ke tiuj leĝoj ne estas kontraŭ diritaj leĝoj.

La eksa artikolo:

La deputiteco estas konstante por la deputito mem kaj ne estas transdonebla al aliulo. La parlamento ne rajtas transdoni leĝdonrajton al alia individuo aŭ aro, sed kiam urĝe ĝi povas ,observante la artikolon 72 , transdoni al siaj enaj komisionoj la rajton fari iujn leĝojn. En tiu kazo tiuj leĝoj estos plenumitaj nur pruve dum periodo kiun difinos la parlamento kaj finaprobos ilin la parlamento mem.

Artikolo 86

La deputitaro, plenumante sian deputan taskon, estas tute libera esprimi sian opinion kaj voĉon kaj oni ne povas ilin persekuti aŭ aresti pro opinioj esprimitaj en la parlamento aŭ voĉoj donitaj pro deputaj taskoj.

Artikolo 87

La prezidento devas ricevi konfidvoĉon de la parlamento por la ministraro tuj post ĝia formiĝo kaj antaŭ ol ĉiu ajn plua klopodo. Ankaŭ kiam de ilia respondeco li povas peti por la ministroj konfidvoĉon je gravaj problemoj kaj malkonsentaĵoj.

La eksa artikolo:

La ministraro post sia formiĝo kaj prezentiĝo kaj antaŭ ol ĉiu ajn plua klopodo devas ricevi de la parlamento konfidvoĉon. Ankaŭ dum la respondeco je gravaj problemoj kaj malkonsentaĵoj ĝi povas peti konfidvoĉon de la parlamento.

Artikolo 88

En ĉiu afero ke almenaŭ unu kvarono da tuta deputitaro de la parlamento demandus la prezidenton, aŭ ĉiu unuo de la deputitaro demandus ĉiun respondecan ministron pri unu el iliaj taskoj, la prezidento aŭ la ministro devas ĉeesti en la parlamento kaj respondi la demandon. La respondo de la prezidento ne devas prokrastiĝi pli ol unu monato kaj tiu de la ministro ne pli ol dek tagoj, esceptas kiam ili havas akcepteblan senkulpigilon kiun devas konstati la parlamento.

La eksa artikolo:

En ĉiu afero ke deputito demandus respondecan ministron pri unu el liaj taskoj la ministro devas ĉeesti en la parlamento kaj respondi la demandon. La respondo de la ministro ne devas prokrastiĝi pli ol dek tagoj, esceptas kiam li havas akcepteblan senkulpigilon kiun devas konstati la parlamento.

Artikolo 89 - Interpelacii la ministraron kaj la prezidenton

La deputitaro de la islama parlamento, kiam estas necese laŭ ili, povas interpelacii la ministraron aŭ kiun ajn el la ministrojn. La interpelacio estas proponebla al la parlamento nur se ĝin subskribus almenaŭ dek deputitoj. La ministraro aŭ la ministro interpelaciota devas sin prezenti en la parlamento dum dek tagoj kaj prirespondi kaj postuli konfidvoĉon de la parlamento. Se la ministraro aŭ la ministro ne sinprezentus kaj ne respondus, la koncernaj deputitoj donus sufiĉan klarigon pri sia interpelacio kaj se la parlamento konstatus deklarus sian malkonfidvoĉon. Se la parlamento ne donus konfidvoĉon, la ministraro aŭ ministroj aŭ ministro interpelaciita deoficiĝus. Je ĉiu du kazoj la ministroj interpelaciitaj ne rajtas aniĝi en ministraro plej baldaŭ formiĝonta. Se almenaŭ unu triono da deputitaro de la parlamento interpelacius la prezidenton pri lia posteno de plenumi plenumfortajn taskojn kaj administri la plenumaferoj de la lando, la prezidento devas dum unu monato post la ekpropono de la interpelacio sinprezenti en la parlamento kaj priklarigi sufiĉe pri la deklaritaj problemoj. Se post la debatoj de la jesantaj kaj neantaj deputitoj kaj la respondo de la prezidento, la plimulto je du triono da deputitaro voĉdonus je nekompetenteco de la prezidento, la aferon oni informus al Lia Moŝto Gvidanto por agi laŭ artikolo 110.

La eksa artikolo:

La deputitaro de la islama parlamento, kiam estas necese laŭ ili, povas interpelacii la ministraron aŭ kiun ajn el la ministrojn. La interpelacio estas proponebla al la parlamento nur se ĝin subskribus almenaŭ dek deputitoj. La ministraro aŭ la ministro interpelaciota devas sin prezenti en la parlamento dum dek tagoj kaj prirespondi kaj postuli konfidvoĉon de la parlamento. Se la ministraro aŭ la ministro ne sinprezentus kaj ne respondus, la koncernaj deputitoj donus sufiĉan klarigon pri sia interpelacio kaj se la parlamento konstatus deklarus sian malkonfidvoĉon. Se la parlamento ne donus konfidvoĉon, la ministraro aŭ ministroj aŭ ministro interpelaciita eksigitiĝus. Je ĉiu du kazoj la primministro aŭ ministroj interpelaciita(j) ne rajtas aniĝi en ministraro plej baldaŭ formiĝonta.

Artikolo 90

Kiu ajn havas plendon pri kielago de la parlamento aŭ plenuma sistemo aŭ juĝa sistemo tiu povas doni sian plendoproceson al la parlamento. La parlamento devas priatenti la procesojn kaj doni sufiĉajn respondojn. Se la proceso rilatas al la ekzekutivo aŭ jurisdikcio devas priatenti kaj postuli sufiĉan respondon de ili, kaj je certa tempo deklari la rezulton, kaj se rilatus al la publiko devas informi al la publiko.

Artikolo 91-La Gardanta Konsilio

Por gardi la islamajn normojn kaj la konstitucion, ke la aprobaĵoj de la parlamento ne kontraŭus ilin, formiĝas konsilio je la nomo " La Gardanta Konsilio" kiun konsistigas la jenaj:

  • Ses justaj teologoj kiuj lerte scias la demandojn de la tempo kaj problemojn de la tago. Tiujn elektas Lia Moŝto Gvidanto.
  • Ses juristoj, en diversaj juraj fakoj, elinter muzulmanaj juristoj kiujn prezentas la estro de la jurisdikcio al la parlamento kaj la parlamento elektas ilin voĉdonante.

La eksa artikolo:

Por gardi la islamajn normojn kaj la konstitucion, ke la aprobaĵoj de la parlamento ne kontraŭus ilin, formiĝas konsilio je la nomo " La Gardanta Konsilio" kiun konsistigas la jenaj:

  • Ses justaj teologoj kiuj lerte scias la demandojn de la tempo kaj problemojn de la tago. Tiujn elektas La Gvidanto aŭ la Konsilio de la Gvidanteco.
  • Ses juristo, en diversaj juraj fakoj, elinter musulmanaj juristoj kiujn prezentas la estro de la juĝsistemo al la parlamento kaj la parlamento elektas ilin voĉdonante.

Artikolo 92

La membroj de La Gardanta Konsilio elektiĝas por ses jaroj sed en la unua periodo post tri jaroj duono de la anaro de ĉiu grupo ŝanĝiĝos laŭ loto kaj oni elektos novajn anojn anstataŭi ilin.

Artikolo 93

La islama konsulta parlamento ne havas leĝan validon sen ekzisto de La Gardanta Konsilio. Escepto estas aprobi validigilojn de la delegitoj kaj elekti ses juristojn anojn de La Gardanta Konsilio.

Artikolo 94

Oni devas sendi tutajn aprobaĵojn de la parlamento al La Gardanta Konsilio. La Gardanta Konsilio devas maksimume dum dek tagoj priatenti iliajn kongruecojn kun la islamaj normoj kaj la konstitucio, kaj se ilin opinius kontraŭe redonus al la parlamento por reviziiĝo. Se ne, la aprobaĵo estas farebla.

Artikolo 95

Je kazoj kiam La Gardanta Konsilio ne konsideras sufiĉa la dek tagojn por prilabori kaj esprimi sian opinion, ĝi povas pripostuli de la parlamento maksimume pluan dek tagon dirante la kialon

Artikolo 96

La ne kontraŭon de la parlamentajn aprobaĵojn, al la islamaj normoj, konstatas la plimulto da teologoj de La Gardanta Konsilio kaj tiun de la konstitucio konstatas plimulto da tuta anaro de La Gardanta Konsilio.

Artikolo 97

La anaro de La Gardanta Konsilio por plirapidigi la laboron povas kiam de debatoj pri leĝprojektoj aŭ planoj ĉeesti en la parlamento kaj aŭskulti la debatojn. Sed kiam oni prilaboras urĝajn leĝprojektojn aŭ planojn ili devas ĉeesti kaj esprimi siajn opiniojn.

Artikolo 98

Komentas la konstitucion La Gardanta Konsilio. Oni faras tion per aprobo de tri kvarono da anaro.

Artikolo 99 - Observado de La Gardanta Konsilio

La Gardanta Konsilio deĵoras observadi la elektadon de la Ekspertulara Meĝliso, prezidento, islama konsulta meĝliso (parlamento) kaj sinturno al la publika voĉo kaj balotado

La eksa artikolo:

La Gardanta Konsilio deĵoras observadi la elektadon de la prezidento, islama konsulta meĝliso (parlamento) kaj sinturno al la publika voĉo kaj balotado

Artikolo 100

Por rapida antaŭenigo de la programoj sociaj,ekonomikaj,disvolvigaj, higienaj, kulturaj, edukaj kaj aliaj bonfartaj aferoj tra popolaj kunlaboroj, konsiderante la lokajn endaĵojn, administradon de ĉiu vilaĝo, distrikto, urbo, urbego aŭ provinco oni faras kun suprrigardo de Konsilio kies nomo estas la konsilio de la vilaĝo, distrikto, urbo, urbego aŭ provinco. Ties membraron elektos la loka popolo. La kondiĉojn de la elektantoj kaj elektotojn, limon de la taskoj kaj rajtoj, kaj la kielon de la elekto kaj superrigardo de la menciitajn konsiliojn, iliajn organogramon – kiu devas esti kun obeo de la leĝo, nacia tuteco, landa tuteco, sistemo de la islama respubliko kaj obeo de la centra registaro – difinos la leĝo.