Al nia lingvo
Vi, bela lingvo Esperanto,en mi la penso jam ne mutas:
parolas sentoj en la kanto,
per kiu vin mi nun salutas.
Ho, kie estas via lando?
demandas homoj. La respondo:
la lingvoland' de Esperanto
jam estas nia tuta mondo.
Al tuta mond' vi apartenas,
al alto levas vi la Homon
kaj kiu vin en koro tenas,
de vi ricevas Belon, Bonon.
En homan mondon venas Amo
per Nova Sento, kormuziko;
vi faras pacon el malamo
kaj fraton el la malamiko.
Vi donis al mi, Esperanto,
kulturon novan kaj laboron...
Sed kion donu mi, lernanto?
Akceptu mian tutan koron!
Tamen la rimvortparoj: koro - laboro / Esperanto - lernanto unuamomente iom ĝenis min, sed entute estas tre bona poemo, certe.
Jen la paĝaro pri la poemaro "Autuna Foliaro" de Baghy, kiun mi ĵus retrovis post longa serĉado :
egalite.hu/baghy/autuna.htm
Bonan legadon!
Sign-in to write a comment.