MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...
-
FILMO en ESPERANTO (1964) : la Pulbazaro de St-Ouen/ Le Marché aux Puces de St-Ouen
- 08 Dec 2012Jen tre interesa dokumento, kiun mi ĵus malkovris. Temas pri la komenco de "ANGOROJ" (1964) , la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto. Oni povas ne nur vidi kiel aspektis la tiama pulbazaro de Saint-Ouen (Parizo) sed ankaŭ aŭdi la faman Esperantiston GASTON WARINGHIEN (=VARINGJENO) : eo.wikipedia.org/wiki/Gaston_Waringhien
-
Tre bela poemo de JULIO BAGHY : "Al nia Lingvo"
- 23 Nov 2012Plaĉas al mi tiu poemo rilate al nia bela lingvo ESPERANTO! ... ĉu ankaŭ al vi???
-
Hodiaŭ (la 9an de majo) estas Tago de Eŭropo...
- 09 May 2012Malgraŭ multaj gravaj problemoj en la nuna Eŭropa Unio, mi ĝojas senti min eŭropano. Dank'al la ĝemeligo starigita inter mia naskiĝurbeto Hondschoote (Francio - Nordo) kaj Osterburken en Germanio (Baden-Virtembergo), mi estas ege feliĉa pro nia amikeco de pli ol tridek jaroj. Hodiaŭ mi ĉefe havas emociitajn pensojn por mia plej bona amiko Manfred, kiu forpasis lastan jaron... Li havis tre belan fortan baritonvoĉon kaj tre ŝatis kanti. Kun granda plezuro, ni kune plenvoĉe kantis parton de la Odo al Ĝojo (en la germana, kompreneble, eĉ se mi ne bone komprenis la tekston!)
-
Tago de inoj... Journée des femmes...
- 09 Mar 2012Al ĉiuj miaj amikinoj de Ipernity, mi deziras feliĉan festotagon... sed precipe EGALECON !!! A toutes mes amies d'Ipernity, je souhaite une belle journée de fête... mais surtout l'EGALITE !!! NB : BONVOLU LEGI LA BELETAN POEMON, KIUN NIA AMIKO MIKAELO BRONŜTEJN SPECIALE SKRIBIS POR ĈIUJ VI !!! www.ipernity.com/blog/36860/379614
-
NI HELPU AL "VINILKOSMO" KAJ FLO' !
- 22 Sep 2011Post la ĵusa grava detrua fajro ĉe "VINILKOSMO" (vidu la artikolon de "Libera Folio" : http://www.liberafolio.org/ aŭ https://www.test.ipernity.com/blog/mike59/346658 ) , ni ĉiuj povas helpi kaj kuraĝigi nian amikon FLO' ! Ni povas precipe aĉeti (malmultekostan) elŝuteblan muzikon pere de tiu ĉi paĝo de ĝia mp3-servo : http://www.vinilkosmo-mp3.com/index.php?language=eo&osCsid=48d865731f47b49375e38c019f2538bb
-
NOVA RADIO EN ESPERANTO !!! "MUZAIKO" !!!
- 14 Sep 2011Laŭ informo de Libera Folio, ekestis nova retradio en Esperanto - Muzaiko - kiu intencas elsendi 24 horojn tage . Legu mem: http://www.liberafolio.org/2011/muzaiko-planas-sendi-retradion-en-esperanto-senpauze Kaj vi povas ankaŭ tuj mem aŭdi la novajn elsendojn de Mozaiko: http://muzaiko.info/ Koran dankon al mia amikino Sandra pro la informaĵo!!!
Jump to top
RSS feed- Latest photos where Inactief appears - Articles
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter