Fakte mi ne havas tempon por verki ĉar mi promesis fari kelkajn aferojn por mia asocio, sennacieca tutmonda.
Sed tamen mi rapide volas rakonti pri amuza tempo kun Jo, mia amiko kiu, kiel vi jam scias, mortis pro spleno.
Jo ne ĉiam havis nubeton en brusto, fakte tutan vivon li estis "bon vivant" (ulo kiu ĝuas la vivon).
Ni vivis tiam en sama apartementdomo. Li sur unua etaĝo, mi sur dua kaj Martine komuna amikino al kiu iomete mankas klapo en la kapo sur la tria etaĝo.
Kutime kiam mi vendrede ricevis salajron mi donis al Martine 20% de la mono por ke mi ne diboĉu ĉion dum semajnfino. Estis plej bona aranĝo ĉar per tio mi havis garantion ke dum la semajno havi ĉiun tagon bonan manĝon kiun Martine preparis.
Nu unu de tiuj semajnfinoj Jo kaj mi iris diboĉi. Nu fakte ni ĉiam havis nur intenco gustumi vinon en vinoteko kie ni ŝajne estis plej bonaj klientoj. Bedaŭrinde por nia hepato ni neniam sukcesis limigi nin al simpla gustumado kaj revenis ĉiam hejme postan tagon kiam la birdoj jam delonge faris unuan kantadon
La fanatikulo kiuj nepre volis labori dum semajnfino jam longe plenigis horon de laboro aŭ pli kiam Jo kaj mi ŝancelegis hejme.
Iun sabaton ni vere diboĉis senlime. Aŭkultu Jack diris Jo, mi havas planon. Mi rigardis al Jo kun pisaspektkoloraj okuloj pro ebrieco kaj povis nur diri; kion do.
Ni prenas aŭton li diris kaj ni iros al Provenco kaj bredas tie ŝafojn.
Al mi tuj plaĉis la ideon kaj demandis al Jo kiam ni do iros al Francio.
Fakte stulta demando ĉar la antaŭvidita respondo estis; nun!
Ĉu ni iru hejme por fari valizon, Jo.
Ne, li respondis, ni havu novan vivon, pli kvaliton kaj ni senhezite foriris tuj.
Ni iris al aŭto, mi pro hazarde prenis ŝoforan lokon, startis aŭton kaj kelkaj minutoj poste ni pasis tunelon kiu subiras la riveron Scheldo kiu disigas Antverpeno-n de la cetero de la mondo.
Cerbaro kiu marinis en alkoholo diris ĉiam samajn vortojn al mi; ne tro rapidu por ke iu veka policisto ne haltu vin.
Lerte kiel ebriuloj faras mi veturis aŭtovoje direkton Gento, Franca landlimo, Lille kaj tiam A1 al Parizo.
Jo jam dormis antaŭ mi forlasis la straton de la vinoteko. Do necesas esti singarde ke ankaŭ mi ne fermis dum mallonga minuto la okulojn por ke ili havu ripozeton. Tamen ĉio iris glate, mi veturis aŭton kvazaŭ mi estis sobra kiel sablo de Saharo.
En Parizo Jo vekiĝis.
Kie ni estas, li demandis?
Parizo Jo.
Bone ni haltu ĉi tie kaj vizitos Parizon.
La aŭton ni senproblemoj povis parki, iom strange en urbo Parizo. Sed Flandra proverbo dirias: feliĉo estas por frenezuloj kaj trinkemuloj.
Ni trinketu glaseton da originala Franca vino, mia amiko diris.
Mi tuj konsentis ĉar buŝo estis seka kiel dezerto dum varma somero.
Ni prenis du, nu fakte tri vinojn antaŭ ol ni startis nova diboĉado.
Kio vere okazis mi ne scias, sed kiam mi rekonsciis mi kuŝis en liton komfortan.
Estis daure luma tago, tamen, lumo ne havis koloron de la tempo ke mi supozis esti, sed tro blua. Blua lumo do signifis ke devas esti mateno, kiu laŭ mia kalkulo ne eblis. Devas esti vespero, eĉ nokto.
Rigardante al horloĝo mi konstatis ke estis la 9-a matene. Kaj dato ne kongruis kun dato kiun mi pensis ke estis.
Jo kuŝis en lito apude. Plene vestita ... Kiel ankaŭ mi estis.
Laŭ kutimo mi iris al necesejo kaj vidante la banon, mi lavis min dume mi ordigis la fragmentojn de pensoj pri kiu mi memoris.
Estis iu kun ŝafoj kaj Provenco.
Iom mi nervoziĝis kaj vekis Jo.
Diable amik' helpu min, kie ni estas kaj kion ni faras ĉi tie?
Laŭ mieno de Jo malkaŝis ke li cerbumis.
Francio li diris, Parizo voje al Provenco.
Ek mi konstatis ke fakte mi devis esti en laborejo, sed kion mi faris en Francio.
Nur nigra truo ekzistis kaj iom da kapdoloro, ne multe ĉar neniam mi suferas ĝin. Nur indiko ke mi kruele atakis hepaton.
Kune ni iris al restoracio por matenmanĝi. Iom post iom mi memoris aferojn el ebria stato.
Pardonu Jo, mi diris, sed mi devas iri hejme. Mi maltrafis laboron hodiaŭ, sed morgaŭ mi devas esti surloke por ne perdi enspezon.
Jo tuj estis tiel afabla telefoni al estro mia por diri ke mi suferis teruran diareon kaj ke eble morgaŭ mi revenus se mi fartus pli bone.
Ni trinku unu glaseton da vino kaj ni daŭrigos vojon, proponis Jo.
Mi saĝe rifuzis. Jes pri la glaseto da vino kaj iom pli firme pri Provenco.
Horo poste ni estis en aŭto re al Antverpeno, Jo kaj mi. Denove mi veturis kaj survoje ni iom post iom rakontis pri fragmentoj kiujn ni memoris. Ideo ne malbonas, eble ni povas ion tion organizi Jo, mi proponas. Ŝanĝi tutan vivon. Esti libera kun veraj ŝafoj ĉirkaŭ nin. Sed nun mi devas iri al laboro Jo, mi bezonas la monon. Vi scias ke nur antaŭ jaro estas malriĉa, havis nenion, kaj nun almenaŭ laboro kiu vivtenas min
Lille, Franca landlimo, Gento kaj fine la katedralo de Antverpeno. Simbolo ke ni alvenis hejme.
Tago poste mi iris al laborejo. La estro dankis ke mi petis al amiko informi min pri malsano, li eĉ frapetis min sur ŝultro. Iom dubinda moveto kiun estroj faras kiam ili havas intencon maldungi vin.
Ĉio enordas.
Monato poste Jo kaj Martine ambaŭ ebria foriris al Provence por bredi ŝafojn.
3 monatoj ili restis for. Mi el tio komprenas ke por Jo estis pli agrable bredi ŝafojn kun Martine ol kun mi.
Sign-in to write a comment.