Mi timas ĉion kaj ĉiun
eĉ timas propran ombron dum suna tago
kiu rifuzas speguli mian korpon sen mensogoj
Mi timas vortojn, frazaranĝojn kiuj estas manipuleblaj laŭ nova vero
Mi timas min, mi timas vin
mi timas ĉion kaj ĉiun
Mi timas mensogojn kiujn mi ne havas
sed kiuj estas nur blankaj vortoj
kiuj fontas el mia timo sama.
Mi timas korpon kaj vizaĝon en spegulo
kiu rakontas nur pri bildo malvera
Mi timas ĉion kaj ĉiun, eĉ propran koron
Permesu do
ke mi klopodu ne timi la kavon de mallumo
kie troviĝas (lasu min esperi)
nur mallumo kaj silento
Vi psikoanalizas la nunan socion !
Sign-in to write a comment.