"Kiel vi fartas?" mi demandis al Jef. Jef jam mil jarojn kaj plurajn tagojn estas amiko de mi, bona amiko, amiko bonkora. Li samaĝas kiel mi kaj ni suferis kaj ĝojis la vivon kiel ĝi sin anoncis, sen plendoj, sen ĉagrenoj. Antaŭ nelonge mi demandis denove, "Kiel vi, Jef?" kaj surprize li respondis, "Malbone." Mi ne rimarkis ke li donis malsaman respondon ol kutime, ĉar anstataŭ aŭskulti Jef, mi rigardis al du muŝoj, kaj en kapo mi ekzercis iom mian limigitan konon de Esperanto. Frapi du muŝojn per unu frapo kaj: Por mi la muŝo, al li la fuŝo. "Kion vi diris, Jef?" "Ne", li respondis, "mi ne fartas bone, mi suferas melankolion." "Melankolio he", mi frazis kaj vidis kiel la du muŝoj interbatalis. Certe ili havas gravan kialon por batali. Eble peceto de panero nanogranda tiel ke homa okulo apenaŭ vidas ke ĝi troviĝas sur tablo. Sur tablo de Jef kiu suferas melankolion. "De kie vi havas tion melankolion?" mi demandis al mia amiko. "El profundo de la koro!" Profundo de la koro, ĉu? Unu de la muŝoj koliziis kontraŭ fenestro. Tamen ne ĝenis, laŭ mia kompreno, ĉar preskaŭ tuj ĝi denove flugis kvazaŭ nenio okazis. "El profundo de la koro, do." "Jes, ĉu vi ne komprenas eble, el profunde de la koro." "Sed kian senton vi havas Jef?" "Mi estas malsukcesinto, mi estas nulo, vivo ne valoras por ulo kiel mi. Jen pruvo ke dioj ne ekzistas ĉar alie ĝi forprenus min el mizero de la vivo." "Jef", mi diris multe tro laŭte, "ne diru aferon tiel. Ek, metu vin rekte sur seĝo anstataŭ pendi kiel malseka plankviŝilo sur la seĝo." Jef iom rektiĝis. "Melankolio", mi re-ripetis, "kaj kion mi devas kompreni pri melankolio?" "Nu, estas sento malagrabla." "Kiom da malagrabla? Ĉu vi pensas pri stultaĵoj?" "Kiaj stultaĵoj?" "Nu, eble iomete memmortigi aŭ io simila." "Eble… jes… jes eble!" "Sed aŭskultu, Jef, memmortigi estas por ĉiam." "Jes mi scias, tio sufiĉe longas." "Ĉu ni iru al vilaĝo kaj ebriiĝu?" "ne, mi ne soifas." "Oni ne devas soifi por drinki, Jef." "Do eĉ tio estas stulta kaj senutila", li repagis al mia frazo. "Kio mankas, Jef, diable diru kio mankas." "Amo!" "Amo, ĉu? Kaj tial vi sentas melankolion?" "Jes." "Nu dankon, Jef, por la klarigo. Mi amas vin Jef, vi scias, ĉu?" "Ĉu vi volas amindumi kun mi?" "Aŭskultu, Jef, estas limoj al nia amo. Mi estas via plej kara amiko, kaj mi faras ĉion por vi, eĉ pli ol ĉion." "Mi scias, sed tio ne forprenas mian melankolion." "Mi aŭte venis Jef, ĉu ni faros aŭtan promenadon, al Gento eble kaj ni povos kafumi en tiu ejo kie estas tiuj enmigrantoj, precipe marokanoj." "Kafo, ne, tio donas doloron al la stomako." "Iru kun mi hejme Jef, mi havas plenplenan botelon de Jack Daniels." "Fek Jack Daniels, Jakobo." Nun mi sciis ke mankis io serioza al Jef, malofte li nomas min per bapta nomo, Jakobo. "Nu mi iros, Jef, kaj lasos vin trankvila. Morgaŭ mi revenos kaj tiam klopodu klarigi pri kio estas melankolio, al mi la sento fremdas." "Vi ne scias", demandis Jef, "kiel vi feliĉas." Mi ne sciis tiam ke morgaŭ Jef ne plu estis vivanta. Li suferis melankolion kaj ŝajne li ne povis elteni. Du muŝoj interbatalis en ĝardeno de Jef, kiam mi trovis lin. Mi ne rimarkis ĉar larmoj vualigis la vidon. Jef mortis, mia plej kara amiko, pro melankolio kaj tre akra tranĉilo per kiu li tranĉis la ĉefvejnon en maldekstra brako.
Hazardo (kio hazarde ja ekzistas)
-
En tramo mi staris antaŭ fenestreto malferma. La griza hararo moviĝis laŭ propra prefero kaj pro kul…
-
05 Aug 2008
Miaj du lingvoj internaciaj
-
Antverpenanoj ili ĉiuj pensas ke la sola monda lingvo estas la antverpena dialekto. Mi estas antver…
-
17 Jun 2008
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 698 visits
Jef
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.