Antverpenanoj ili ĉiuj pensas ke la sola monda lingvo estas la antverpena dialekto. Mi estas antverpenano, mi estas antverpenano ĝis oste kaj pli.
Flandraj Esperantistoj divenas de kie mi venas, ili aŭdas al la sonoj kaj mi ne kaŝas ke antverpenano mi estas. Ni miksas la vortojn laŭ ordo libera. Ne plu kalkuleble multaj "vizitantoj" okupis Antverpenon kaj en la 16-a jarcento la Hispanoj kun la kruela grafo Alva lasis en la urbo sikatron plej provundan. Tamen ili donis la la enloĝantoj la honoran nomon 'Sinjoroj'. Titolo kiun la antverpenanoj daŭre fiere portas, kiel medalo honora.
Mi scias, doloretas eĉ al la koro, ekster la urbo, malmultaj plu komprenas nian (antverpenan) mondan lingvon kaj la saĝaj lernas Esperanton, aldonante tamen tiun akran A por iom montri la deveno.
Junuloj ne plu kapablas la 'dialekton' (ah kiel malfacilas skribi ke mi parolas nur dialekton). Nur tiuj knaboj kaj knabinoj pli aĝa ol 50 parolas ĝin, la aŭtentika lingvo tiel kara.
Mi havas du mondojn, Antverpeno-n kaj la cetero de la mondo. En tiu mirinda urbo mi multege agadas kontraŭ rasismo kiu kreskas kiel herbaĉo, kontraŭ maltoleremo.
Estu bonveno vizitanto por ĉiam, el Polando, Bulgario kaj aliaj lokoj malproksimaj. Vi ciganoj kaj akrigistoj, el landoj ĉie, el regionoj diversaj.
Estu bonveno diable, kaj fartu bone. Donu novan vivon al infanojn, novan venton en la kor'. La lingvon vi ne devas lerni, se nur bonkoron vi montras.
Momente mi laboregas por sukcesigi grandan feston por fama antverpena kantisto kiun ni honoras per statuo antaŭ socio kultura centro kie mi laboras, kiel volontulo.
Mi dividas la vivon nunan inter miaj du grandaj amoj, mia Antverpeno kaj mia SAT.
Esperanto vi povas legi dise sur mia paĝaro sur ttt-ejoj kiuj aperigas vortojn de mi. Estas tempo nun ke mi elŝrankigas. La pensoj estas ĉe vi Esperanto kaj SAT, la koro mi perdis dum naskiĝo al mia Antverpeno. Tial mi sentas devigon aperigi ĉi tie tekston, teksto pri amo evidente, ĉar amo ne fremdas al antverpenanoj.
La tekston mi ne mem verkis, sed amiko kantisto. Mi prunteprenas liajn vortojn kaj donacas ĝin al vi kaj precipe al ŝi.
Afscheidsbrief
Meh mijne vinger in de sniê
schrijf ekik nen afscheidsbrief
ùp de plöts wor wij ginge aend in aend
ùp die plöts staad in gedachte nen iêle groête stiên
meh' gebeiteld in schoên letters aewe naam
ùp die plöts waar da wij stùnge
smeltte gewoên de sniêw
ge wet wel twiê verliefde mense strale waermte
Refrein:
Want gij gijzeld mijn gedachte
lot mij ginne menuut gerust
ae lieve stem die striêld mij zacht
en toch doe-g-et goe' ziêr
want gij gijzeld mijn gedachte
gùjd mijn leven overoêp
mor vör gere zing
vliegde toch ni in 't gevang
Meh mijne vinger in de sniê
schrijf ek de zuveulsten afscheidsbrief
mor ik weet van m'neige da'k ae nog trug zal zing
ùmda m'n art rapper begind te kloppe
as ek nog mor efkes on ae denk
ùmda mijn bloed begind te koken as ek ae trug zing
(refrein x2)
Jes kredu min, ĉi tiu teksto ne havas gramatikajn erarojn;-)
Traduko postsekva, nu ĉu sen gramatikaj eraroj, mi nur povas esperi.
Ne estas facile traduki el denaska lingvo precipe kiam rilatas pri dialekto, tamen mi provis kaj kvankam mankas la elasteco kiun mi kutimas uzante mian antverpenan dialekton, mi ne malkontentas.
Adiaŭletero
kun miaj fingroj en neĝo
mi verkas leteron adiaŭan
je loko kie ni iris mane en mane
je tiu loko staras en pensoj granda ŝtono
skulptita bel-litere vian nomon
je loko kie ni staris
fluidiĝis la neĝo
vi scias ĉu, du amantoj elradias varmecon
rekantaro.
Ĉar vi ostaĝigas miajn pensojn
ne lasis trakvilon eĉ moment'
via kara voĉo ĝi milde karesas min
sento bona, sento dolora
ĉar ostaĝigas vi miajn pensojn
transversiĝas mian vivon, sed por ami
oni ne malliberigas nin ĉu?
Kun miaj fingroj en neĝo
mi skribas adiaŭleteron re kaj re
sed mi scias ke certe mi revidos vin
ĉar koro plirapidiĝas
se nur momente mi pensas pri vi
ĉar sango ekbolas se nur mi revidas vin
Sign-in to write a comment.