Mia nomo estas Pipo. Eble sensignifa en mondo de Esperanto. Sed sciu, ke en la nederaj landoj la nomo Pipo iam estis famkonata. Pipo estis klaŭno, kiu faris siajn kapricojn antaŭ la televida ekrano. Mi ne estas klaŭno, sed birdo. Pli precize, merlo. Se mia beko havus ruĝan koloron, mi facile povus esti simbolo de la anarkiisma sceneo, sed nu ja, kun flava beko mi aspektas pli kiel…  merlo.

Pardonu, ke mi devas korekti mi mem, sed sciu ke mi estas ege juna kaj pro tio ne jam havas flavan bekon, sed ĝi nun aspektas kiel mia tuta korpo: iom grizbruna. La koloron mi ricevis de la bona dio de la birdoj, por ke neniu kato aŭ alia rabobesto trovu min, ekzercante flugadon en arbustoj.

Mia rakonto komenciĝas iom antaŭ mia naskiĝo. La nesto troviĝis en hedero, kiu ornamis malnovan muron, kiu, kune kun 3 aliaj muroj formas korton, kiun mia patrino konsideris plej taŭga por konstrui neston. 

Jam iom mi suferis etan formon de klaŭstrofobio, kiam mi komprenis ke, puŝante per ambaŭ kruroj, mi povis liberigi min de la ŝelo en kiu mi komencis mian vivon. 

Iom bedaŭrinde mi konstatis ke la nesto jam pleniĝis kun du aliaj birdoj. Iom strangaj uloj, sen plumoj, sed havantaj neimageblan brutalecon. Mi eble eĉ ne 10 minutojn forlasis  mian ovon, kiam alflugis paĉjo por doni iom da manĝo. Mi pepis por montri mian ekziston kaj vivpretecon, sed, antaŭ ol mi povis malfermi mian bekon, la du aliaj malbeluloj jam forŝtelis la bongustaĵojn antaŭ miaj okuloj el la flava ornamaĵo de mia patro.

Paĉo, paĉo, rigardu - mi rapide kriis, mi liberiĝis, mi estas ĉi tie via filo! Paĉo alrigardis min, vigligis la voston supre malsupren, kaj flugis al alta kamentubo. Tenore li alvokis panjon. -Tri, ni havas tri infanojn", li ĝoje jubilis al panjo, kiu bekplene metis sin sur la randon de la nesto. - "Estas filo ŝi diris, rigardu kiel bela li estas!" 

Paĉo fiere metis sin en la ĝusta pozicio, sur la plej alta pinto de la kamentubo kaj komencis plenĝoje kanti la plej gajan kanton, kiun li konas. Samtempe kara panjo plenigis mian bekon per la plej bona manĝo kiu ekzistis.


Jam la unuan tagon mi volis forlasi la plenplenan neston, ĉar, kredu aŭ ne sed miaj du fratinoj ne nur manĝis terurege multe, ili evidente samkvante arde fekis. Regule mi rapidege devis min flankenĵeti, por ke ili ne feku sur mian kapon. 

Precipe min panjo amis, mi konstatis, Paĉo prizorgis la virinojn kaj panjo ekskluzive laboris por ke mi havu ĉion, pri kiu mia koreto povus pensi. 

Miaj du idiotaj fratinoj kreskigis fine plumojn kaj ilia aspekto iĝis, feliĉe por ili, iom pli deca. Dum la tempo la nesto, kiu ja estis bone konstruita, iĝis pli plenplene ol antaŭe mia ŝelo. Jam reatakis formo de klaŭstrofobio al mi, kiam paĉo metis sin sur la randon de la nesto.

- "Rigardu supren al la najbara fenestro li diris. Ĉu vi vidas tie la grandan blankan beston sen plumoj kaj kun kvar kruroj?" Ni ŝtelrigarde okulumis al la besto, kiu jam dum tagoj rigardis al nia nesto sen ajna respekto pri nia privateco. Atentu! - diris paĉo -, ĉi tiun beston oni nomas kato kaj katoj manĝas birdojn. La plej stulta kaj dika fratino diris: "Kaj ni estas birdoj ĉu ne paĉo?" Paĉo ne respondis, ĉar paĉoj scias ke ne havas sencon reagi al stultaĵoj. Mia intenco estis doni fiksan puŝon por ke mia fratino komprenu, ke ŝi prefere ne estu tiel stulta. Kio okazis tion mi ne scias, sed ekkreiĝis multe pli da spaco en la nesto. "Idioto, kriis paĉo, vi puŝis vian fratinon el la nesto!" Kaj li ekflugis malsupren. Mia malpli dika, sed tamen sufiĉe ronda fratino, kaj mi rigardis super la rando de la nesto kaj vidis ke nia dika fratino sidas sur la grundo. "Ho, pepis mia fratino, rigardu kian profundan falon ŝi faris, ŝi povus morti!" Intertempe mi jam aŭdis de panjo ke okazis nenio grava.

Ekaŭdiĝis bruo, pri kio paĉo diris, ke ĝi estas pordo kiu malfermiĝinta. Sonorila voĉo laŭte diris: "Rigardu Yasmin, ni havas junan merlon sur la korto!" "- Ĉu nur unu?",  ni aŭdis demandi."-  Mi ne scias, sed laŭ pepado devas esti pli. "Mi rigardis super la rando de la nesto kaj vidis dikan viron kun tute grizaj haroj kaj barbo, kiu kiel idioto rigardis al mia fratino. Sur nian korton venis du virinoj, kiuj same stulte rigardis al mia fratino kvazaŭ ili vidus miraklon. -"Ĉu ne estas miraklo? -, diris la plej juna virino". - "Jes, ambaŭ plenkreskuloj respondis, estas miraklo. Jen ni eniru nian domon kaj lasu la bebon trankvila". Rapide panjo kaj paĉo flugis al fratino por vidi ĉu ĉio estas enordo. Mia ennesta fratino, scivola kiel ekzistas nur unu, tiel multe klinis sin super la rando de la nesto ke, - ektimu -! ankaŭ ŝi falis el la nesto. Mia unua intenco estis fermi la okulojn, sed tiam mi certe maltrafus kiamaniere ŝi rompus la kapon sur la ŝtonoj de la korto, do mi sekvis la falon. Nu, iom seniluziigita, ĉar antaŭ ol ŝi atingis la plankon, ŝi komensis kiel stultulo movi la flugilojn kaj anstataŭ mortofalo ŝi relative elegante flugetadis ĝis sur la pavimoj de la korto...


Malheliĝis kaj samtempe iĝis iom malvarma, do mi alvokis la fratinojn por ke ili revenu al la nesto, ĉar mi konstatis ke la nesto donis iom pli da komforto, sed ankaŭ estis multe malpli varma. Feliĉe antaŭ plena mallumo, panjo, kiu unue manĝigis min, ĝis mi havis ventron kiel tiu de la griza barbulo, metis sin la tutan nokton ĉe mi.

Fruematene mi vekiĝis pro enorma bruo. - "Mildiable!, kriis la Grizbarbul', la feka kato de la najbaro kaptis junan merlon!". Mi lastmomente povis vidi kiel li kun plena forto ĵetis ŝuon al la kato. "For de mia korto, malpura fetorbesto!", li kriis, samtempe ĵetante duan ŝuon, nun male al la unua kun plena efikeco. Li trafis la katon rekte sur la kapon, tamen ne sufiĉe por ke ŝi ekmortu, ĉar kun mirinda eleganteco ŝi saltis sur la muron kaj elmetis sin sur la malaltan tegmenton de la najbara domo. La lasta, kion mi vidis de mia dika fratino estis la vosto, kiam la kato kun granda kontento maĉis ŝian korpo.

Mia intenco estis ankaŭ forlasi la neston, same elegante kiel mia fratino, kiu tiel lerte kapablis flugateti ĝis la korto. Nun mi decidis resti eterne en la nesto, mi ne volis esti tagmanĝo de kato kaj kvankam mi ne estas rasisto, certe ne de tiu blanka monstro. Paĉjo vizitis min. - "Estas tempo ke vi ekflugu!" li diris . "La nesto ne estas sekura. La naturo denove alvokas kaj mi nepre devas gravedigi merlinon. Mi ne plu havas tempon por protekti vin kontraŭ rabobirdoj". Mi ne povis kredi kion mi aŭdis. Imagu, eĉ ĉe propra popolo troviĝas specoj, kiuj volas forkonsumi min. Ĉu fakte la vivo havas signifon? Kaj tute seniluziigite mi ĵetis min super la randon de la nesto kun la intenco mortofali. Mankis al mi kuraĝo kaj preskaŭ atinginte la pavimojn, mi ekflugetis. Io en la sistemo ne estis enordo ĉar kun pli ol agrabla frapo mi falis teren.

Malfermiĝis pordo, kaj Grizbarbul' venis eksteren. - "Nu, do kion ci faris? Ĉu ci falis el via nesto?" Kaj li sonoris kun la basovoco: "Yasmin denove alia. Plej verŝajne la lasta, ĉar neniu bruo aŭdiĝas plu el la nesto".

Granda mano prenis min. Mia koro komencis bati kun rapideco de kudramaŝino. Ho, dio de la birdoj helpu min! Denove mi spertis formon de klaŭstrofobio. Sed nun ne plu etan formon. Mi ŝvitis freneze kaj ne povis reteni fekon. -" Ĉu ci timas? La grizbarbul' demandis, "ci fekas en mia mano!" kaj samtempe li komencis karesi min. Timo iom malpliiĝis kaj mi kuraĝis malfermi la okulojn. Mil diable! Kian grandan kapon Grizbarbul' havas! Mi estis maksimume 20 centimetrojn for de lia vizaĝo kaj lia spiro orkane krispigis miajn plumojn. _ "Ci ne timu, li diris kaj samtempe lia vizaĝo mienis kvazaŭ li volis peti al mi edziniĝi. "Ci ne timu, li denove diris, ekde nun ci estu mia dombesto, ci estu reĝo de la korto". De la muro li forŝiris parton de la hedero, kreis kvazaŭan neston en la mola sablo ĉe florbedo kaj tre atente metis min sur la novan liton. - "Trankviligu Pipo", li diris, irante en la domon.

Ĉu mi dormis? Mi ne scias. Iu ajn unue Panjo kaj Paĉo vizitis min en la nova nesto. Panjo alportis iom da bongustaĵoj kaj plendis ke por la tempo de la jaro malmulte pluvis kaj ke estas soifiga vetero. 

Mi ektimigis, aŭdante malfermon de la pordo. Grizbarbul' venis sur la korton. - "Pipo, Pipo, kie ci estas", li vokis kun voĉo kiel mielo. Mi ne bone sciis kion fari. Mi plu estis sur la nesto el hedero, ĉu eble li estas blinda? Mi decidis pepi. - "Ah tie ci estas", li diris. Do blinda li ne estis, kaj li kliniĝis tiel profunde, ke la dika kapo donis al mi senton de sufokiĝo. - "Rigardu kion mi aĉetis, --- namnamnam --- mmmmm, bongusta greno, speciala mikso por sovagaj birdoj!" Mi ekridegis kiel freneze. Imagu la frenezulo aĉetis grenon por sovagaj birdoj. Mi, sovaga birdo, mi eĉ ne kapablas flugi. Grizbarbul' plej verŝajne estas klarvidanto ĉar li daŭrigis: -" Diru al gepatroj ke ili bone antaŭmaĉu la grenojn, por ke rapide vi kapablu flugi". Mi profunde pensis pri freŝa akvo, kaj: -" Jes, diris Grizbarbul', fek! mi preskaŭ forgesas freŝan akvon". Kaj li reiris en la domon tuj revenante kun telereto da freŝa akvo.

Dum dek tagoj mi restis sur la korto de Grizbarbul'. Gepatroj apenaŭ vizitis min plu, kaj mi tute sola povis gustumi la bonan grenon, kiu ĉiun tagon troviĝis apud telereto de freŝa akvo.

Iun tagon paĉo vizitis min kaj iom kolere diris: - "Ĉu vi ne hontas? Kiel longe vi restas por profiti. Ĉu vi pensas ke vi estas dombesto kiu nur devas profiti de la homoj?" Mi ne hontis kaj decidis resti la tutan vivon sur la plaĉa korto. Mi povis flugi ĝis sur la tegmento, kie la kato burgondigis mian fratinon. Mi povis kuri tra la plantoj kaj la floroj kaj gustumis la pluran tagviziton de Grizbarbul'.

Jen denove li venis eksteren. - "Pipo, pipo kie ci estas?" Intertempe mi konstatis ke li ne vokas pro blindeco, sed plej verŝajne pro troa pigreco serci min. Do kiel kutime mi pepis kaj mi scias, ke tiam li faras la mienan vizaĝon. Mi ĝis nun ne provis, sed mi pensas ke mi povas turnigi lin ĉirkaŭ mia fingro.

- "Ni devas paroli!" diris Grizbarbul'. "Kio mankas al ci? kial ci restas sur la korto?" Zuf, - kaj diable li kaptis min, kiel li jam tiel plurfoje faris sen anonco aŭ peto. "Ci ne povas resti sur la korto", li diris. Birdoj devas flugi, birdoj devas esti libera. Kial ci ne profitu de la plej granda riĉo kiu troviĝas en la vivo? Ekestu libera, ci plenumu mian plej profundan revon kaj estu libera. Ĉu mankas io al ci malgranda Pipo?" Kaj li malfermis la manon, por ke mi povu flugi sur la tementon de la najbaro.

Juna merlino sidiĝis apud mi. - "He Pipo, ŝi diris, ĉu vi plu vivas sur la korto?" Estis mia fratino. - "Venu kun mi, mi nun vivas en parko kun arboj kaj lageto kaj centoj da aliaj birdoj de diversaj rasoj. Venu, ne izuliĝu en propra mondo!". Mi ne bone sciis kion fari, sed kiam mi vidis nekonatan birdon kiu transflugis mian korton, mi komprenis ke estis tempo forlasi Grizbarbulon. Mi frapetis la flugilojn kaj mallerte sekvis mian fratinon al la parko.

Pri la multkolora diversrasa mondo, kiun mi malkovris en la parko mi eble iam rakontos. 

Hieraŭ mi revizitis Grizbarbulon.

- "Pipo, pipo, kie ci estas?". Grizbarbul staris sur la korto. Ĉu io malagrabla trafis lin? Ŝajnis ke li ne estis feliĉa. Mi vidis, kiel li prenis la telereton kun freŝa akvo kaj la grenon. Kiam li eniris la domon mi aŭdis lin diri: - " Certe li estas feliĉa. Libera birdo devas esti feliĉa.