Jules mortis, diris mia edzino. Gerd telefonalvokis antaŭ eble duona horo. Jules mortis mi ripetis, diable kial Jules kaj kial jam nun, mi eĉ ne trovis tempon viziti lin en maljunulejo. Kiom da jaroj li havis, demandis mia edzino. Mi grumbletis ion cirkaŭ 94 jaroj irante al mia konforta seĝo kie mi vespere kutimas ekdormi antaŭ la televido.


Kara Jules, mi pensis, kial vi ne tenis vian promeson ke vi klopodas iĝi 100 jaroj por ke mi povu organizi kun la olduloj de La Verda Stelo gigantan feston por vi. Ĉu vi memoras Jules, ke mi promesis al vi lui kaleŝon kun kvar blankaj ĉevaloj per kiu ni povus iri de la Esperanto domo al la urbestrejon. Vi iomete protestis kaj diris ke neniu honorigo necesas. Sed kiu aŭskultas plu al via peto ne honorigi vin. Vi mem kulpas pri tio Jules, vi kun via modesteco, laborpreteco kaj ĉiama aktiveco por via granda idealo Esperanto.


Ĉu vi memoras kara amik’ kiam mi, komencanta esperantisto/prezidanto diris al vi, ke mi volis organizi “feston de la prezidanto”. Mi devis ne tro iri en lumĵetilon, vi konsilis al mi. Kvankam vi kontentis pri mia laboro kiel freŝbakita prezidanto de La verda Stelo, vi timis ke mi volis meti mi mem sur scenejon plene en la lumo por orgojli pri miaj meritoj kiujn mi kolektis dum la 6 monatoj kiel prezidanto. Mi terure hontis sed ne povis diri ke ni, kelkaj aktivuloj de nia kara klubo volis meti vin en lumĵetilon. Diable Jules se vi scius kiom da horoj Gerd telefonis, skribis leterojn al esperantistoj kiuj konas vin por diri ke ni organizis feston por honorigi vin. Kiel ofte vi pensas ke Gerd devis diri » nepre ne diru ion al Jules, li scias nenion ». Imagu Jules kiu konis ĉiun rojon kaj vojon rilate esperanto, esperantistoj kaj kluboj en lia kara Flandrio ne sciis, ne rajtis scii kio okazos tiun vendredon en La Verda Stelo.


Ĉu vi memoras Jules kiel ili unu post la alia eniris ? Unue la konatuloj de via kara klubo, ĉu ne estis la dano, jes tiu forta sana viro kiu regule vizitis nian klubon, eskapas al mi lia nomo nun. Li mortis juna, ĉu vi memoras, diable tiu forgesemo vere ĝenas la lastan tempon ĉu ankaŭ ĉe vi? Istvan kaj la edzino ankaŭ eniris kaj vi pli kaj pli miris, miregis kaj ne komprenis kiajn planojn mi havis. 

“Vi certas ke vi havas ĉion sub kontrolo” vi demandis dek fojojn. “Rigardu kiom da gravuloj eniras. Kion vi fakte planis por ĉi vespere ?” “Nenio grava Jules, mi nur iomete babilas pri prezidanteco kaj la laboro kiun ĝi alportas.” “ Ĉu vi rimarkis ke Ivo surhavas sian plej belan vestaĵon kaj Clara, nu ja , Clara ĉiam feste vestiĝas. Ĉu Ivo faras ion?” “Evidente Jules, Ivo iam estis prezidanto kaj jen rigardu al Jan Bovendeerd, li ankaŭ surhavas kostumon, ne kravato ne, mi pensas ke li eĉ ne posedas ĝin. Li ankaŭ devis iomete paroli. Diable Jules, ĉu vi dum mallonga periodo ankaŭ ne estis prezidanto de la klubo? Vi ankaŭ diru kelkajn frazojn, sed ne lasu vin nervoĝiĝi, mi paroligas unue la gravulojn kaj poste vi devas diru nur kelkajn frazojn. Nu ni komencu, metu vin iom sur la unua vico, vi pli facile povas aŭskulti la oratorojn”.


Ĉu vi memoras Jules kiam mi komencis paroli pri konstruado de domo? Vi regule kuraĝigis min per etaj movoj de via mano por montri ke mi sufiĉe laŭte parolis, ke mi ne faris tro da eraroj kaj pli de tiuj aferoj pri kiu vi atentigis min regule post la vendredaj prelegoj. Estus bone, vi diris, ke mi klare kaj laŭte parolas, eĉ se tiam oni pli bone povas aŭdi la gramatikajn malglataĵojn. Pli bone fari erarojn ol grumble aŭ stumblante paroli kaj certe ne engluti la vortojn por ke homoj povu pensi ke vi neniam forgesas akuzativo…n, kiel certaj memdeklaritaj gravuloj faras. “Jes Jules” mi ĉiam respondis kaj la semajno poste mi eĉ pli laŭte kaj klare klopodis prezenti la preleganton.


  “Fine la domo estis finkonstruita” mi daŭrigis la parolon, “sed jen kio mankas ? La domo belas kaj ĉiuj kiuj pasas o-os kaj a-as pro sia beleĉo, sed o vee, ĉiuj diabloj, Vizlipuzloj, Mefistoj, malbonaj dioj kaj aliaj fantomaj malbonuloj povas pere de la truoj en la domo eniri la konstruaĵon. Mankas al la nova domo la plej grava, tio kio evitas ke malbonaj spiritoj enŝteliĝas, mankas fenestroj kaj plej grave vitro. La gravulo kiu zorgas ke neniu pluvo, neĝo kaj akra malvarmo eniras la domon ne jam pasis. La orientaj tapiŝoj suferos malsekecon, la murornamaĵoj difektiĝos dum tempo ke oni rigardas ilin, tiel longe ke la vitristo ne faris sian gravan laboron.”


Dum tiu frazo mi rigardis al vi Jules kaj mia ĝis tiama fiero anstataŭigis per timo. Vi tute paligis. Mi tuj memoris al mi la vorton en esperanto ĉar kelkaj monatoj antaŭ la vespero mi devis legi la tedan libreton ‘Gerda malaperis’ kaj en ĝi la vorto paliĝi oftege aperis.

Via kutima rideto malaperis de via vizaĝo kaj vi aspektis kvazaŭ vi malsaniĝis. Je tiu momento Jules, mi komprenis ke mi faris gravan eraron. Vi ne estas persono kiun oni igas honora prezidanto. Via modesteco, humileco malpermesas ke iu ajn laŭdus vin kaj jen, mi estis la persono kiu lancis la ideon honorigi vin. Jes, Ivo havis siajn dubojn, li multege pli bone konis vin ol mi, sed li ne povis rezisti al la entuziasmo al mi kutima. Ankaŭ Gerd protestis iomete ĉar ankaŭ ŝi multege pli bone konas vin.

Eble en la momento ke vi tiel paligis kaj nervoziĝis, mi devis havi al kuraĝon fini la tutan teatron. 


Ĉe la fino de mia parolo vi ekstaris kaj manpremis la aplaŭdantojn kiel vi ĉiam estis modesta kaj nekomprenante kial homoj aplaŭdas vin. Mi sciis nur poste Jules, ke vi ‘nur faris kion vi pensis ke necesas fari, nenion pli’.

Aliaj homoj parolis kaj daŭre ekaŭdiĝis tondraj aplaŭdoj de la 156 homoj kiuj partoprenis la eventon.


Multaj horoj post via foriro al via Hobokena apartemento la trinkemuloj daŭre parolis pri unu el la plej sukcesaj vesperoj el la historio de La Verda Stelo. Ĉiuj konsentis ke la sukceso de la klubo estas pro la maloftaj pasantoj kiel vi, kiu estas eble la plej grava el ĉiuj.

La tagon poste mi kun iom da timo telefonis al vi por aŭdi ĉu neniu malagrabla okazus al vi. Vi ne dormis la tutan nokton kaj sentis vin ne tre sana. Mi eĉ pli bedaŭris ke mi ĝenis vin per la honorigado, kara amiko. 

Publike mi ĉiam fanfaronis pri la “Tago de la prezidantoj », sed en la koro ekzistis tiu grandega dubo ĉu mi vere honorigis vin aŭ ĝenis nur vian modestecon.

Plenan jaron mi devis atendi por ke mi ricevu, dum kunsido de TANEF, kies membro vi estis, respondon. Vi laŭtlegis leteron en kiu vi esprimis vian dankon pro la honoro kiun vi ricevis, sed plurfoje substrekis ke vi ne meritis ĝin, sed fine vi diris ke post semajno de sento de malsano, vi fieras esti honora prezidanto de la plej grava plej prestiĝa klubo kies membro vi estas, via La Verda Stelo.

Ek de tiu tago Jules kreskis ĉe mi plano organizi grandegan feston por via 100 jariĝo.


Neatendite vi foriris. Mia edzino diris al mi “Jules mortis” kaj mi nur povis respondi, “diable” kaj samtempe mi pensis: “se li pensas eskapi al la honoriga festo pro la centjariĝo, li ne konas min!” 

Mi jam informiĝis Jules, ŝajnas ke, kiam oni alvenas en la ĉielo, esperantistoj devas eniri verdan pordeton. Onidiro rakontas ke Zamenhof mem petis al vi ek de nun akcepti novulojn, kiel vi dum dekoj da jaroj faris en La Verda Stelo. Certe vi akceptis la peton de la majstro ĉu ne Jules.


Ŝajnas ke neniu esperantisto forgesas akuzativon en la cielo, ĉu vere Jules ? Ekzistas evidente granda dubo, ke herezulo kiel mi iam eniros ĉielon. Ĉu Lanti estas tie supre, se jes sciigu min aŭ ĉu ekzistas eble iu loko kie la anĝeloj kaj satanoj povas kunsidi, ekzemple ĉiun vendredvesperon en iu klubo ĉe la rando de la cielo? 

Mi ne kredas je dioj Jules, vi scias ĉu ? Sed nun plaĉus al mi la ekziston de cielo kie vi sidas sur nubeto verda. Se eblas kune kun tiuj gravuloj, Zamenhof kaj Hodler kaj viaj antaŭuloj en La Verda Stelo, Jaumotte kaj Frans Schoofs. Ĉu ĉiuj Esperantistoj egalas en la cielo Jules aŭ ĉu estas kiel sur la tero ke kelkaj pensas esti pli gravaj ol la aliaj ?


Neniam forgesu tiujn aktivulojn kiuj metas la leteron en la koverto, tiuj kiuj surgluas poŝtmarkon sur la koverto, tiuj kiuj faldas la revuojn por ke la leganto ricevu belan ‘Monato’,-n diris iam Jan Bovendeerd al mi. Tiuj modestaj kunbatalantoj, li diris estas la pilieroj sur kiuj konstruiĝas la ideo kaj la lingvo Esperanto .

Vi Jules estas laŭ mi la plej grava piliero kiun La Verda Stelo iam havis, kiun Esperanto havis. Permesu ke mi almenaŭ klopodas sekvi vian ekzemplon kaj iĝas iam bona esperantisto kiel vi, for de la scenejoj, for de la lumĵetiloj, sed nur laborante por ke ĉiuj havu sian ‘Monato’-n, ke la revuoj estu falditaj, ke la poŝtmarkoj troviĝu sur la ĝusta loko, ke la novuloj tuj havu personon kiu bonvenigas ilin en la klubejo, ke iu trankviligu la komencantojn kaj diras ke unu du kaj kelkaj pliaj eraroj estas la plej grava paŝo al lernado de la lingvo, ke klubo bezonas prezidanton kun koro por la afero aŭ kiel vi konsilis al mi Jules, ke oni devas trovi la propran vojon en Esperantujo.

Zamenhof, Hodler kaj Lanti fine bonvenigis la plej gravan el ĉiuj esperantistoj. Havu agrablan tempon Jules iam ni ĉiuj kuniĝas sur via verda nubo.

Tempo ŝajne ne ekzistas en la ĉielo, do kiam mi post espereble same longa vivo Kiel  vi alvenos ĉe vi sur la verda nubo, ni faros la grandan feston Jules, la feston de via 100 jariĝo.


Plej kara al vi Jakvo