Mi ricevis sciigon de amikino, ke ŝi uzas tekstojn de mi dum instruado de Esperanto. „Ĉu mi rajtas,” ŝi demandis.
Kia demando, ĉu oni rajtas flati min? Evidente ŝi rajtas, ĉiuj rajtas. Ĉiuj rajtas uzi miajn tekstojn laŭ vole. Kopii, disdoni, ĵeti en paperkorbon, detrui, savi, uzi por instrui. Nur unu aferon mi malpermesas kaj tial mi uzas la kopirajtan simbolon. Manipuli miajn tekstojn, fari ŝanĝojn en ĝi.
Ege malbonan sperton mi havas kun homo kiu manipulas kion mi skribis, adaptiĝis tiel ke simpla afabla teksto kiel mia tekstoj en IP estas, iĝis diabla trancilo.
Strange estas ke tiuj, kiuj piedbatas homojn, humiligas aliajn, semas dubojn en koroj de homoj estas popularaj kaj kredataj. Strange estas ke oni sekvas iliajn ideojn anstataŭ tiujn de homoj bonkoraj, kiuj ne kapablas defendi sin.
Estas ĉiam strange kiel homoj povas manipuli tekstojn. Doni alian signifon al vortoj.
Antaŭ multaj jaroj, kiam mi kontribuis ĉiun numeron de „Laŭte!”, revueto kiu aperas ĉiun 3 monatoj, mi post akra kritiko kiun mi devis gluti, skribis al Kribo, la posedanto de „Laŭte!”.
„kara amiko, la kritikon, pli ol malpravan, la kondamnojn pro iu, kiu ne komprenas, aŭ obstine misinterpretas miajn vortojn, tiris ilin el kunteksto, manipulas al malbona, kvankam rilatas pri vortoj honestaj, decidigas min silenti en „Laŭte!”. Mi ne plu povas toleri ke iu kondamnas min, fifamigas min. Mi estas nur simpla laboristo kiu verkas tekstojn el koro, tekstojn honestajn.
Mi scias, konscias ke miaj tekstoj estas nur leĝeraĵoj. Nur etrakontoj sen grava enhavo, amuzaĵoj de simpla laboristo. Tamen vi vundas min, kiam vi manipulas, kion mi per simplaj vortoj diras. Kiam vi analizas tiel ke restas nur vortoj mallumaj, sentoj nigraj kaj malbonaj. Vi vundas min ĝis plej profunde en koro.
Miaj tekstoj havas celon doni al leganto kelkajn minutojn de ĝojo, momenteton de malstreĉo. Neniu pli. Do ne misuzu, ne ŝanĝu signifon, ne manipulu tiel ke mi iĝas malbona krimulo, homo kun nigra koro.
Aŭ ĉu vere sola solvo estas silenti, ne plu paroli kun neniu, pri nenio. Ĉu silenti estas nura paŝo al trankvilo en mia koro? Mi ege bedaŭrus se tio estus sola solvo?
kison jakvo
Kritiko povas esti konstrua, atakoj estas nur por kontentigi propran plenan malvaloron memecon. Tamen tiu "homo" vundas intence kun celo vundi, ne nur min sed mian familion. Propra manko al talento kaj kapablo ĵaluzigas kaj kiu restas estas ataki, malkonstrui, fifamigi min.
Denove koran dankon por viaj plej afablaj vortoj. Mi esperas ke ĉiu, al kiu vi legigas miajn rakontojn havas agrablan momenton.
Sign-in to write a comment.