Mi pensas ke Jim havis pli malpli 35 jarojn kiam li, por la kvara fojo devis iri al kuracisto post kunsido de sindikato.

"Saluton, kuracisto, mi havas koratakon". La kuracisto ridetis kaj respondis; "Bone, mi ekzamenas vin. Ĉu estis kunsido de sindikato hodiaŭ?

Vi nepre devas alkutimiĝi al alia sinteno, kiel vi partoprenas kunsidojn, vi iun tagon vere havos koraktakon.

Bone, ne timu, koro sanas kaj neniu problemo montriĝas."


Jim volis manpremi kuraciston kaj foriri.

"Atentu" – diris kuracisto – "kial vi ne prenas pli da distanco de sindikato, ĉu vere vi pensas ke vi ŝanĝos ion? Ĉu vi neniam pensis pri ŝatokupo kiu iom povus kapti vin, tiel ke vi prenas sindikatan laboron pli leĝere?"

Jim havis ŝatokupon, kiu dum jaroj kontentigis lin kaj jes, kuracisto pravas, tiam li povis de tempo eskapi de la intrigoj kaj manipuladoj en sindikato. Jam dum preskaŭ 20 jaroj li estas amatora fotisto. Sed lastajn du jarojn, kiam li prenas ŝatatan Nikon, filino ĉiam estas preta por esti fotita. O jes, ne malplaĉis al li foti infaneton plej karan, sed diable, de tempo li ankaŭ volas malstreciĝi kaj preni bildojn de ideoj kiuj pasas, aŭ rakontoj kiujn li vidas sur strato kaj kiujn li volas meti en bildo.

Edzino de Jim ĉiam riproĉis lin ke li ne amas infaneton, ĉar se estas tro por foje preni foton de belulino, nu, tiam li estas ja stranga patro. Jim plej profunde oscedas tiam kaj silentas. Li jam lernis silenti ĉe edzino unu, ĉe du li lernis pli silenti kaj nun li nepre devas mallerni tiun tro laŭtan oscedadon.

Apenaŭ plu Jim prenis fotilon kaj nur okupiĝis pri sindikata laboro. Tro multe, tro serioze. Ofte, li pensis al vortoj de Emma Goldman: Kiam mi ne rajtas danci, mi ne volas partopreni vian revolucion!

Jam tro da jaroj Jim revoluciis sen fari unu dancpaŝon.


Revenante hejme, edzino demandis, "Ĉu vi suferis ion al koro, aŭ ĉu kiel ĉiam, estis nur stulta imago?"

"Stulta imago, danku la diojn pri tio," li respondis. "Mi devas trovi ŝatokupon, iun kiu distras min," li informis edzinon.

"Sed, vi havas multekostan fotilon, vian Leica." Denove, Jim ege, ege oscedis. Li eĉ ne faris plu la penon ekspliki ke lia fotilo estas Nikon kaj ke Leica… nu fek kaj forgesu.

"Mi volas lerni fremdan lingvon,” diris Jim. Hurle, edzino ridegis, "Vi idioto, apenaŭ kapablas propran lingvon, vi eĉ ne kapablas skribi sen eraroj."

Jim nekredeble silentis, li tiel multe silentis ke li denove sentis kvazaŭ li havus koratakon.


Iam, memoris Jim, li ricevis informon pri stranga lingvo tiel facila ke eĉ idioto kapablas lerni ĝin. El ŝranketo de daŭre kaj nepre plenumendaj deziroj, li vidis, post longa serĉado, informfolion pri mirinda, stranga lingvo Esperanto.

03 234 34 00, "Halo, jes, mi volas lerni Esperanton." Je sama momento li havis senton ke li diris; mi volas iĝi reĝo! Sed respondanto ege serioze traktis lin kaj informis ke en la dua semajno de septembro komenciĝos kurso, 3 jaran, pri Esperanto.

"3 jarojn," Jim pensis, "do vere devas esti facila lingvo," ĉar por studi la hispanan, kiun li unue planis, oni bezonas 9 jarojn kaj amiko Jos, kiu nun jam 7 jarojn studas la Hispanan, daŭre stumblas nur plej stultajn frazojn kaj la lingvo sonas el lia buŝo pli kripligita denaska dialekto ol hispana.


4 semajnojn poste estis Jim kune kun alia laboristo en kurso pri Esperanto. Denove 3 semajnojn poste ili estis dekope. Ĝis fine ili iris, ĉiujn dek.

Kvankam rezulto de ekzameno estis treege kontentiga, Jim ne havis intereson pri lingvo Esperanto. Jes, pri ĝia uzado. Li malkovris ke en tuta mondo estis aliaj laboristoj kiuj uzis la lingvon, sindikatistoj kiel li. Li interŝanĝis leterojn kun ili, aliĝis al asocio de laboristoj esperantistaj, kaj instruiĝis ke en tuta mondo sindikato nur batalis por la rajtoj de propraj membroj. Li ne konfrontiĝis kun lia revo pri monda solidareco, ĉar ŝajne, ĉiam iu volis havi pli ol alia, aŭ plej terure, la homoj ĵaluzaj, kiuj pigras tutan vivon, profitas de sociala sekureco kaj blasfemas kontraŭ tiuj, kiuj zorgas ke eniras monon en kaso de sociala sekureco. Tiuj, kiuj tutan vivon pene laboras kaj fine povas permesi al si pli kvalitan ĉambron dum kongreso de laborista asocio.

Jim donis multege da lia forto al idealo, pere de Esperanto al komparado de ideoj kaj tezoj. Klopodi krei internacian solidarecon. De tempo aperis tekston, ideon de li en revuo aŭ oni donis et-etan aplaŭdon dum kongreso. Jim multe laboris, de tempo ekde frumatene ĝis horo ke mallumo jam longe regis la urbon kie li vivas. Kiu agadas kaj laboras, povas fari erarojn. Vortoj povas kaŭzi miskomprenojn. Fajreto de alumeto povas krei fajregon plendetruan.

Iun tagon Jim denove devis kuri al kuracisto. Denove samaj simptomoj kiel dum tempo de sindikato. Nur, kuracisto estas nun kuracistino.

"Vi prenu ŝatokupon;" ŝi diris, "vi prenas tiun Esperanton multe tro serioze."

"Jes," Jim pensis, "mi tamen de tempo dancas, mi malstreciĝas dum Kongreso. Ĉu eble mi ne plu faras revolucion, ĉu eble tio estas kaŭzo de kritiko de homoj?"


Longe Jim cerbumis, profunde, analize, kritike al si mem. Neniam li estis tiel revolucia ol nun. Li valoras mil foje pli ol dum tempo ke li estis juna kaj ĉirkaŭbatis al tuta mondo, kriis kaj staris sur barikadoj kun nura rezulto ke homoj kompate ridis kun li, ke amikoj forlasis lin, ne plu parolis kun li. Ke li regule perdis laborlokon kaj kiam li retrorigardis ke ne valoris perdi laboron por etaĵo kiun li atingis. Kie ili estis, la kamaradoj kiuj parolis pri kolektivo, grupo, skipo, kune, kiam li iris al estro por negoci kaj ĉiam, sed damne ĉiam, revenis kun pozitiva rezulto por la grupo, la kooperativo, la skipo? Kiel li kelkaj semajnoj poste estas maldungita kaj devis forlasi fabrikon sub ridegoj de LA kamaradoj kiuj enkasigis la monon pri kiu li negocis dum horoj, kaj nun turnas la dorson al li .


"Prenu satokupon, ĉu?" li diris al Christine, la kuracistino.

"Jes," ŝi respondis, "kial ne; nu, diru, foti aŭ lerni lingvon, iun seriozan por anstataŭi tiun Esperanton."


Jim posedis fotilon. Ne plu la Nikon, kiun li vendis ĉar li nur okupiĝis pri Esperanto, sed unu de tiuj modernajn aparatojn. Li iris hejme kaj prenis etan fotilon kaj iris ekstere. "Jen arbo," li pensis, "mi fotas arbon kaj parteton de la arbo, kaj folio kiuj falas de la arbo."

Kaj Jim amuziĝis. 20 jarojn post kiam li flankenmetis Nikon ĉar li okupiĝis nur pri Esperanto, li aĉetis novan Nikon, ciferecan.

Hieraŭ mi vidis lin kaj li ŝajnas feliĉa. Li serĉas la lumon, li diris, kaj etrakontojn kiujn li povas kapti sur strato.


"Kaj kio pri Esperanto?" Mi demandis lin.

"O," estis repondo de Jim, "mi okupiĝas pri ĝi ege multe, ege volonte, sed ne plu nur pri unu afero. Homo bezonas satokupon. Se Esperanto alportas tro da streĉo, mi iras ekstere kaj fotas."

"Ha!" Mi aldonis. "Kaj kiam fotado tro streĉiĝas, vi okupiĝas pri Esperanto."

Ŝajne ke fotado neniam alportas streĉon; Jim skribas, verkas pri bildoj kiuj pasas dum la tago; li verkas en Esperanto kaj klopodas kapti rakontojn per Nikon.

Li aspektis feliĉa. Ĉu li ankaŭ estas? Vizaĝo ne ĉiam montras laŭ vero.