Inter-nacia demokratio havas historion
Ke io povus esti „inter“, bezonas havi minimume „du ion“, inter kiuj povus esti inter. Inter si mem ne ekzistas inter. Kiel la lingvo bezonas aliulon, por iun alparoli.
Kiel ankau demokratio povas nur „inter“ pluaj subjektoj okazi. Ne ekzistas demokratio en si mem. La demokratio estas dialektika alparolo, serchi dialogikan konsenton.
La nacia demokratio estas kompreno, nur „inter“ samlingve parolantaj subjektoj.
En la inter-nacia demokratio devas komprenighi, diversaj naci-lingvo parolantoj.
Chi tie estas esenca, kiel funkcias la komprenado en la inter-nacia demokratio. Kun kiu lingvo povas la subjektoj, unu kun alia komprenighi demokratie?
Chu ili povas uzi iun lingvon, kiu por chiu parolanto donas la saman shancon. Demokratie ne sufichas nur dialektike, la propran opinion kun la propra lingvo esprimi. La aliulon kompreni, devas esti komprenata ankau la alia lingvo.
Se iu lernis la lingvon de aliulo, tio donas al shi-li sciaj avantaghoj, sed demokratie postrestas en dialektika konkurado. Demokratia rilato postulas ankau justecon, che lingva kompreno, kio en tiu kazo ne estas plenumita.
Justa solvo por inter-nacia demokratio, estas iu lingvo, kiu estas komprenata de chiu partoprenanto, sed por neniu donas denaskan avantaghon. Tiel estus nur unu lingvo, kiu superpashis la klasik-naciajn lingvojn.
Sub la influo, de spirita evoluo de la europa klasiko, atingis la superpashon de si mem. Komencante en la arto, tra la scienco kaj tekniko, atingis la evoluo siajn klasikajn limojn. Konfirmita kun la kvantummekaniko de la estanteco.
Per tiu ekestis iu situacio, de historia epoko, kun la neceseco de superpasho de klasiko, per la „nova pensado“. Se la homo volas ankau pluekzisti sur tiu planedo tero.
Demokratio ghenerale , kiel ankau la inter-nacia demokratio, venis el la historio. Kie inter la du ekzistas esencaj tempo diferencoj. Ghis la demokratio, ekde la antikveco ghis en nia estanteco, principe evoluighis.La inter-nacia demokratio evoluighas nur, ekde nacioj ekzistas.
En historiaj tempo dimensioj, tio ech ne estas logtempe ghis nun. Char la ghenerala demokratio povis al homa socio ankau nur dumil kaj kelkcent jaroj en periodoj, en kelkajn areojn efektivighi. La nesuficheco dauras ghis nun, ankau kun plena manko de demokratio.
Demokratio ekzistas nur en la historio kaj en la socio. Komencas en la plejmalgranda unueco de la socio, de du personoj kun dialogoj. Che la senpera sperto de interdependeco de du homoj, tute je la komenco, inter virina kaj vira.
Tie kie la unuflanka dialektika fremdigho, de majstreco en la historio finighas, estu tiu matriarkeco au patriarkeco, montrighas la konscio de interdependeco. Povas denove ekshajni, por la homa ekzistado necesa dialogo.
Tiu neceseco ekshajnis plene en la nuna epoko de historio, sur la fino de dialektika persvadarto. Kies realigo estas ebla, nur en socia demokratio. Por kiu ekzemplodone proponighis la Europa historio, sur la fino de la dialektika evoluo.
Ne nur teorie, ideologie, sed denove (bedaurinde) ankau per reala milito ene de Europo. Perinte ghis la rando de neniigha abismo p, por demonstri la dangeron de milito. Kun plu cent mil mortintoj. De la shtatoj al murdo pelitaj junuloj. Ankorau antau la lasta neniigho sur la tero?
Kiel ni povus pli bone kompreni tiun nunan situacion kiu nunempe koncernas la tutan homan mondon? Eble la historia evoluo povus doni kelkajn respondojn. Unu klare rekonebla fadeno gvidas al Europo. Paralele kun la disvolvigho de scienco kaj tekniko, per kiuj nun ankau la fino raportighis.
Char militoj nuntempe ne plu povas tute serioze okazi, se la homaro volas pluresti sur la tero. Tio estighis evidenta fakto. Minimume por racie pensantaj homoj.
Pli granda problemo por la estonteco estas, la longtempa detruo la chirkaumedion tra poluo kaj ekspluatado de rimedoj. Precipe por ankorau subevoluintaj areoj de la mondo. Ili volas (prave) ankau partopreni, sur la gheneralan prosperon de la mondo. Sed aktivan media protektadon, ili ankorau ne povas pagi.
Ambau tutmonda problemo estas nuntempe, nur inter-naci-tutece solvebla. Kie la unua, milito au paco, estas relative facile solvebla. Se ne ekzistus kelkaj idiotoj, kiuj volas la proprajn interesojn trabatali. Kun tiujn ech ne plu restas tempo por okupighi. Tiuj devas esti politik-demokrati-internacie malshaltitaj kaj haltigitaj.
Oni bezonas nur pritrakti, en la pasinteco dialektike interpretitan historion kaj povas ekkoni, la nuntempe ne plu uzeblajn soslvojn. En Eurpo, en la plej juna pasinteco, estis plenbushe kriita : Neniam plu milito!!! Kaj kio nun okazas?
Venis plej alta tempo, por racie dialogika kompreno de la historio! Alikaze kio jam, ekde pli ol dumil jaroj apude okazas. Sed ne povis estighi rimarkebla, char la dialektiko konstante sufokis kaj subprenis ghin.
Sed post kiam la klasika dialektiko, en la pasinta tempoepoko, atingis sian limon, estighis nova kompreno neesa. Nun alvenis la tempo, en la nov komencanta epoko, serchi la perditan dialogikan historion. Tion movi en la rimarko, kio ghis nun estis sekretemita kaj de la dialektiko subpremita.
Kaj tio estas: Dialogika influo diversaj popoloj unu al alian. Ne tio kio apartigas unu de alio, sed tio, kion ili unu de lia alprenis kaj unu kun alia konektas. Kie povis, io tio en la mondo, unue inter-nacie okazi? La respondo estas evidenta. Tie, kie la popoloj kiel nacio, konsciighante pri si mem, en demokratio povis atingi. Kaj tio estas historia procezo, kiu komencis en Europo.
La klasikaj nacioj formighis en Europo, post la historia renovigo de la Franca Revolucio, tra la demokratio. Post la dialektika superpasho de la monarhio. Sed la internacieco ne povis chi tie plu evoluighi, char blokighis en naciismoj. Ekspluatita de povoj, kiuj volis restarigi la monarkion.
Ekzemple tie, kie en la tiama tempo, en mezeuropo, en „Orient- Europa imperio“, Austrio, la plej forta monarhio, ne volis akcepti la politikan shanghon de la tempo. Kun sangaj revolucoj estis la evoluo, de la jhus komencitaj demokratioj, kun naciismoj interrompitaj.
Sekve la internacieco kun demokratio, pro la nekapableco de Europo, pluevoluigi al internacia demokratio, forlasis sian originon. Multe de intelekta elito, sciencistoj, teknikistoj, artistoj, elmigris. La plejmulto al Ameriko. Tiel estis Usono tiu tempe plu evoluinta, kun la helpo de homoj sen shanco el Europo. Kontraste la olda Europo, provokis du „mondmiliton“, malgajnis kaj ruinighis.
Kvankam en Austrio jam komencis la unuflanka absolutismo solvighi, sed ne estis konsekvence daurigita, char restis staranta che iu maldiligenta kompromiso, che kiu, la pluraleco de multpopola shtato estis faligita, pro la kompenso kun la plej forta popolo en la monarhio. Kontraste la aliaj, precipe la plimulto de slavaj popoloj, demokratie restis malfavoritaj
La sekvoj estis, la unu kontrau alia turnighintaj naciismaj individuismoj. Kiuj la antaue absolutiste kunhaltitan unuecon de multpopola shtato, malfortigis ghis disfalo. Subtenite de eksteraj fortoj, kiuj volonte estis vidinta, la disfalon de antaue grandpovan konkuranton.
Tio kion la europanoj, en konsekvenca evoluo ne povis atingi, transprenis la Usonaoj. La privilegioj de la nobelaro estis aboliciitaj. La agado farighis decida. Estis enkondukita unu (sed ankorau chiam nur nacia) lingvo por komuna komprenado. Europa siavice per siaj multaj lingvoj, en la tiama tempo malfortighis. Kiu ech povas esti citita kiel la plej grava kialo de la kolapso de Austrio.
La Europan spiriton, malantau demandi havus la sencon: Kiel atingis la scienco kaj telniko tiun altecon (kaj ankau tragedion)? Kio povus esti malantau ghi, kion ni ankorau povus determini en la nuntempo? Kio estis tie, kio povis, en certa maniero, krei kaj kunligi la europajn popolojn, ech se nur por mallonga tempo, sed ankorau en paco unu kun alia?
Bedaurinde, tie maniera kompreno de la historio estas ankorau tre malofta en Europo (au eble ghi ech ne ekzistas?). Tio kio ghis nun en dialektike historiaj subsriboj, ekde arkaikaj tempoj legeblas, estas nur militoj, katastrofoj kaj kontrauajhoj de diversaj regantoj.
Kvankam en malantaueco jam chiam, ankau en la pasinta dialektika historio, post militoj kaj okupadoj, diversaj popoloj miksighis, estu per amo, au seksperforto. Post kiam ili devis tamen sorte kunvivi.
Ke la evoluo dela historio, malproksimighis de la europa spirito, servas kiel pruvo, ke mem la superpasho, de dialektika al dialogika historio, ne estis de historiistoj el Europo perceptata, sed de junaj sciencistoj el Usono.
Restas ech scienca tragedio en Europo, precipe che la intelekta elito el iama Austrio, ke ili ankorau chiam ne estas pretaj, ( che tio mi opinias precipe, la nunaj austrianoj kaj la nunaj hungaroj, char finfine iliaj antauuloj estis tiuj, kiuj tiutempe malhelpis la internacian plu evoluon) ke ili nun komencus el la eraroj de Pasinteco, minimume el la dialogikaj post esploroj lerni.
Shajnas ke, la usonanaj historistoj estas multe pli evoluintaj en la esploro la europan historion, kiam ili volas scii pri la propraj radikoj, ol la europanoj mem. Kiam ofte altrudighas ke, europanoj la propran veron, ech prisilentas kaj ne volas scii.
La ironio de la tempo estas, ke ni ankorau nun, de Usono devas esti atentigitaj, kiel ni devas la demokration korigi, por ne refali denove en kontrauajhoj. Kiu sin en la Europa Parlamento, jam parte montrighis minacanta.
Chiukaze, por esti preta antauvidi, kio okazos en la historio, estas necesa liberighi por neutraleco, esti sendependa de chiu politika limigho, shtata kaj ekonomia intereso, en plena suvereneco por scienco kaj demokratio.
En la historio kushas sufiche evidente, ke la internacieco komencis en Europo, en la iama Habsburga Monarhio. Sed ili ne ekkonis ghustatempe la necesan turnighon, dialogike al demokratio (kiel aliaj pli malgrandaj monarhioj). Tiel ili iris kun dialektika konvinko, pafante en la falo.
Se havas ion sencon okupighi kun historio, tiam tio, ke ni devas lerni el la eraroj. Tio en la pasinteco ne estis chiam memkomprenebla. Estis ankau filozofiaj opinioj, ke sufichas nur el la scienco de estanteco apriore lerni. Char chiukaze ni malkapablas precize historian scion.
Jes, estas vera, ke ni chion ne povas kompreni, sed al homa scio apartenas ankau la nescio, ech en senfina maso. Rekte nuntempe pruvis la scieco, ke al la scio ankau dialoike apartenas la nescio. Char nur tiel povas okazi evoluo kaj novaj homaj ekkonoj. Se ni scias, ke ni nur malmulte scias. Tiu modesteco estas ech necesa por pluekzistado sur la tero.
Pro tio, nesufichas nur fermite en klasika scienco pluesplori, kie la scienco jam mem ekkonis la proprajn limojn. Por malfermi la imagite klasikajn altecojn, kaj enpashi en la realeco, helpas la historio.
Tie konkrete montrighas la multflankeco de realeco. Kio chio ekzistas, pri kiu ni ghis nun nenion sciis, sed povus sperti, se ni malfermighus. Kiun senfinan eblecon kashas, ankau la nekonata realeco, de kie ni povas novajn ekkonoj gajni.
En tiu areo apartenas tute ghenelale la internaciaj rilatoj. Tutkonkrete la politikaj rilatoj en la Europa Unio. Al kio nun alvenas iu speciala, kiu ghis nun en la historio antaue neniam egzistis. Ghis nun neniam okazis, ke suverenaj shtatoj, memvole al iu demokratia Unio sin alighis.
Sed, char simile pozitivaj spertoj en la historio ghis nun neniam okazis, de kiu eblus preni ekzemplojn, chio tio devas funkcii, kiel iu novspertita eksperimento. Tiel ghis nun ni havas nur la sperton, kiel io ne funkcias (bedaurinde), sed jam tio estas io, kiu devus esti korigita.
Evidente pri oldaj klasikaj reguloj, en demokratio, la plejmulto ne fonkcias. Ekz. ke la fortuloj subprenas la malfortulojn. Ech la klasika hierarhio ne plu uzeblas che liberaj subjektoj, t.e. memkonsciaj civitanoj. Same en internacia demokratio, ne plu eblas centraliste regi, la diversajn shtatojn de la unio. Chiu membroshtato postulas propran suverenecon.
Do, ni bezonas ion Novan. Tamen ion kio jam en la historio cheestis kaj ion kio laste ankau tra la scienco estis konfirmita: La „nova pensado“ . Kiu ankau signifas, ke la olda klasiko estis de la evoluo, trans-pashite, superpashita.
Por resti che konkreta ekzemplo de Europa Unio. Kiu povas estonte nur funkcii, kiel dialogike Inter-nacia demokratio . T.e. la olda dialektika persvadarto devas esti superpashita, ke la shtatoj povus unu kun alia en suverenaj rilatoj komuniki. Char tiel kiel nun okazas, klasik-dialektike, disfalas la Europa Unio.

Mi dankas por Via atento.