Ne estas filozofie silenti. (Nije filozofski chutati.) Estas skribita super la eniro de la Belgrada filozofia fakultato. Antau 60-65 jaroj mi studis konstruteknikon en la Belgrada Universitato. Kelkfoje mi audis ankau tie filozofian prelegon, kiam tie mankis tiu supera slogano. Poste en Munkeno, kiel ingeniero mi studis sur la „Ludwig Maximilians Universsität“ filozofion.

Nun mi estis antau kelkaj tagoj, post 60 jaroj denove en Beogrado sur Esperanto kongreso de „Serba Esperantoligo“. Che la promenado tra la urbo mi parolis kun Duncan Cartes (pres. de UEA). Post mia traduko la superan sloganon, ni komencis iomete filozofii.

Mi menciis mian nunan labortemon pri la superpasho de la klasiko. Kio estas precipe por Esperantistoj tre grava. Li opiniis, ke li ne konsentas kun tiu superpasho. Mi respondis, ke mi konas kaj komprenas la opinon de klasike shtat-universitataj profesoroj.

Sed la scienco ne komencas kaj ne finighas che shtataj universitatoj.Kiel ankau esperanto ne. Sed scienco mem bezonas la inspiron, ankau ekstere de la klasike limigitaj kadroj, ekz. kun arta libereco de la lingvoj. Kaj en la arto komencighis (denove) jam antau kelkaj jarcentoj tiu liberigho, kiu poste influis ankau la sciencon, ghis en hodiauaj tagoj.

Esperanto estas unu ekzemplo de tiu artefaritajho, kiu nun pli ol zent tridek jaroj ne estis akceptita, kaj evidente ankau ne komprenita. La superpasho de la klasiko en diversaj artoj jam vole-nevole devis esti akceptita. Zamenhof siatempe, komprenis la epohofarindan pashon de la pensado, el la klasika filozofio, al nova dialogika pensado. Li aplikis tiun spiritan malkovron kaj iniciadis la dialogikan lingvon esperanto.

En la scienco dauris pli longe, la komprenado kaj akcepto, ol en la arto. Ili restis che ekzaktaj kriterioj kaj deklaris la dialogikon malcertan, science ne uzeblan metodon. Vole resti plie, che la dialektika konvinko la trabatalon de la vero. Ghis en nia tempo shanghighis la situacio, kiam ne plu eblas perforte trabatali la veron (char per tiu estas la ghenerala ekzisto minacata).

Nuntempe restis ebleco nur por dialogoj, tamen ke la scienco deklaris dialogikon necerta. En la propra kredo, ke la scienco mem, estas eterne certe akurata. Sed samtempe la tempon ne prenante serioze kaj akurate. Tiu estis la esenca kritiko, de la nova pensado, al idealisma eterneco de la klasiko. Samtempe kiam la klasiko ne volis akcepti la dialogikon, montrighis science la relativeco de sia kredo al eterna tempo.

Pli ol cent jaroj dauris la evoluo, ghis la scienca pruvo, ke neniun observon eblas fiksi longdaure. Char chiu estas (kun ni homoj) tempo. Ni ne havas la tempon, ni nur ricevis (kiel donacon) kaj estas tempo. Tamen ech tio, kion ni observas (ankau science) dependas ielmaniere (kial kaj kiel, ni ne scias) ankaude la observanto. Tio signifas, ke ne estas stabila en si mem, sed shanghante movighas, ankau de ni mem.

Tiun ekkonon atingis la scienco, en la kvantuma mekaniko, kiel rezulto post pli ol zent jara evoluo de la kvantuma teorio. Post la atingo de kapablecon che observado, de longe antaue kredinta, plej malgrada firma materio, de atomo. Superpashinte tiun oldan klasikan kredon (nur ekde c.a. 30 jaroj) post la ekkono, ke la materio ech ne estas materio (sed energio) kaj pro tio la kerno ne estas ekzakte difinebla, sed ankau movighas nedifineble.

La evoluo de la kvantuma teorio lastatempe estas sekvebla, se oni nur rigardas, por kio kaj kiuj ricevis la pruntodonitajn Nobelpremiojn de lastaj jardekoj. Samtempe estas ankau ekkonebla la senpera pruvo, de dialogika evoluo , tra la superpasho dela klasika individualeco. La plejmultaj premioj estis donitaj por kunlaboro de kelkaj sciencistoj, por la sama malkovro.

La neceseco de dialogiko montrighis ankau en diversaj fakoj. En socia kunvivado, jam senpere, post la dua mondmilito, la dialektika konvinko per milito, ne plu eblas (se la homo volas plu resti sur la tero). La rega rilato de la homo al la naturo, ankau devas esti shanghita, en dialogika protektado, por vivorestado sur la tero.

La plej alta scienca pruvo por necesa dialogiko, estas elprenebla el la kvantumfizika ekkono, ke la neutronoj kaj protonoj, che ilia movigho, ne estas ekzakte sekveblaj. Char ili parte en la tempo malaperas kaj denove aperas. Sed science ne estas sekvebla, kie ili restis en la tempo de la malapero.

Tio signifas, ke chiam denove, en chiu nova tempo-situacio devas esti, novaj respondoj serchataj. Char ni ne scias, ne konas la finan staton. Aplikante tiun observon al sociaj konfliktsituacioj, ankau tie chiam denove devas esti serchata nova solvo,. Char la vero ankau tie shanghighas. T.e.: Ne ekzistas eternaj leghoj por la vero. Sed chiam denove devas esti dialogike serchata, la kompromiso por komuna solvo.

Tio ankau ne signifas, ke ni nun forghetu chiun nian, ghis nunan klasikan atingajhon. Char superpashi eblas ion nur, se jam ekzitas iu superpashenda. Pro tio unue oni devas lerni kaj ekkoni la klassikajn valorojn, por povi poste superpashi la limigitajn kadrojn. Nuntempe ghis la universo.

Ghis la klasiko atingis sian plenumon, bezonis multe da strechan laboron. Milionoj da ingenieroj en la mondo pensis en kvantumaj kategorioj kaj konstruis teknike la helpilojn por pli komforta vivo. Mi kalkulis ankau kvantume pensante, kioma sharghon povas statike elteni iu ponto. Sed nur tiu pensmaniero limigis mian mondkoncepton en klasikaj kadroj, de nur kalkulebla maniero. Sekve mi ricevis la emon, libere malfermighi ankau al universalaj spertoj kaj valoroj.

La arto de la lingvoj estas la unua pasho al liberigho de la kalkulpensado. Char chiu lingvo havas sian ankau propran manieron kaj liberecon kompreni la saman fenomenon. Evidente estas ekkonebla che la tradukado el origina lingvo de iu arta literaturo, kiam restas la senso de esenco, traplektita ankau kun la spirito de traduke nova lingvo. Ali dirite, tie efikas la dialogiko de komprenado, au solvo kaj plivastigo de antau unuflanke fiksita mondkompreno.

Tiusence esperanto ech komparacias tiun efikon. La traduko de iu nacia lingvo, okazas la unua pasho jam en la traduko. La komparo plialtighas tra la dialogika lingvo esperanto mem. Escepte montrighas che esperanto la dialogika superpasho de la klasiko, kiel plej alte kvalita ekzemplo apud la multe aliaj superpashoj ( div. artajhoj, socio , politiko, ktp). Kio jam antaue historie longe okazis, sed de la povhavantoj chiam neakceptite estis forshovita.

Char esperanto jam per sia karaktero superpashis la klasikon. Pro tio estas tute erare, voli ghin difini kaj kompreni per klasiklingvistikaj kategorioj. Tiu devas resti nur por neadekvata kritiko, de klasikaj lingvistoj. Sed esperantologio, simple superpashis la klasike limigitan kapablon de tradicia lingvistiko. La lingvo Esperanto, estas lingva ekzemplo, por superpasho de la klasiko, apud la multaj aliaj fakoj de la superpasho.