Mi publikigis ĉe Ipernity je la
18.02.2008
de - en - es - fr - it - hu
ĉz - ĉn - nl - jap - kur - bg
Raporto pri moderna kreado
pri niaj planedoj por Jan kaj Janina
En malgranda lando vivas saĝa viro
kaj en granda lando vivas saĝa virino.
Ambaŭ vivas dise unu de la alia.
Sed profunde en la koroj ligite je mirinda maniero.
Ili havas scion de aparta speco
ne lernejan scion.
Nome - ili scias - de kie ili venas
kien ili iros
kaj antaŭ ĉio ili scias
kial kaj por kiu celo ili vivas.
En la malgranda lando vivas ankaŭ Jan kaj Janina.
Ambaŭ tre inklinas unu al la alia.
ili amas unu la alian multege.
Ofte ili diras:
« Kiom bele estas
ke ni konas unu la alian
kaj ke ni trovis nin.
Sed de kie venas nia amo
de kie venas nia vivo
kaj ĉiuj belaĵoj ĉirkaŭ ni. »
Kaj ili demandas jen ĉi tiun
jen tiun pri respondo.
Sed neniu respondas al ili kontentige:
» Ankaŭ ni ne scias
Sed kial vi volas tion scii tiel precize
Simple vivu »
Pri tio la du tristiĝas.
Je senkulpigo de siaj amikoj ili diras:
« Ili estas ankoraŭ junaj
tial ilin eble ne interesas tio »
Tiel restadas ilia sopiro
pri la deveno de ilia amo
kaj kreskas pli kaj pli.
Tiu sopiro atingas la saĝan viron
kaj li decidas ilin helpi.
Li ja vivas - ne hazarde sed pro saĝa decido
- tute proksime al la juna paro.
Tiel la saĝulo iun tagon ekiras al eta promeno
Post iom da tempo li eksidas sur benko
prenas sian panon kaj sian trinkaĵon
kaj refortigas kaj refreŝigas sin.
Je la sama tempo Jan kaj Janina
kiuj tiel amis sin kaj kiuj tiel vole scius pli
pri sia vivo kaj pri la mondo
same ekiras al matena promeno.
Post iom ili venas al la loko
kie sidas la viro dormetante.
Ili ne volas lin ĝeni kaj ĵus decidas pluiri....
kiam la viro malfermis la okulojn
- palpebrumis al ili - ridetas -
kaj per leĝera mansigno ilin invitas eksidi
« Vi ne ĝenas min - eĉ male -
mi vin atendis » diras li.
Pri tio ambaŭ tre miras.
Sed ili ekhavas fidon al la afabla sinjoro
kaj sidiĝas apud li.
Silente ili elpakas siajn panojn kaj manĝas.
Tiam Janina malfermas kolaon
kaj ili trinkas.
« Nu » diras la saĝa viro - silente observinte ilin
« kolao ja estas ne la plej saniga trinkaĵo. »
« Jen vi pravas » respondas la juna virino
« sed oni ja ne ĉiam manĝas kaj trinkas
absolute nur la plej sanigan. »
Kaj ŝi iom suspiras.
La saĝulo jam delonge sentas sin korligita al ambaŭ
kaj li vere ĝojas, ke ili sidas apud li.
Li rigardas ŝin amoplena.
Kaj tamen lia rigardo estas
direktita ankaŭ internen.
Delonge pasintaj tempoj vekiĝas al nova vivo.
Kaj dum li parolas
ili kreskas en li al nekutime freŝigaj
klareco kaj vigleco.
« Jes » tiel li ekparolas
« vi miras ke mi diras - ke mi atendis vin.
Sed via sopiro trapenetris ĝis mi
do mi ekiris kaj atendis vin ĉi tie
Vi volas scii
De kie venas via vivo
de kie via amo
kaj de kie la mondo ĉirkaŭ vi.
Mi rakontu al vi - ĉar mi scias
ke tio vere interesas vin.
Mi volas klarigi tion al vi per rakonto
tiel estas pli facile.
....................................
« En tempo tre malproksima de vi
vivis multaj inoj kaj viroj
en nemezureble grandaj kaj belaj mondoj.
Nenio al ili mankis. Ili estis feliĉaj.
Sed ne estis tiel kiel vi imagas
ke ili senzorge vegetadis.
Ili havis la deziron
fari siajn mondojn ankoraŭ
pli belaj kaj multfacetaj.
Kaj tiel ekestis mondo post mondo.
Iun tagon paro diris al si:
« Ni havu infanojn
kaj donu al ili unu el niaj multaj mondoj.
Sur ĝi ili estu feliĉaj
- kiel ni -
kaj ili aranĝu ĝin same bela - kiel ni »
Kaj okazis tiel
Ili havis infanojn kaj donacis al ili mondon.
Iliaj filinoj kaj filoj estis feliĉaj
kaj tre ĝojis pri la donaco.
Ĝojplene ili rakontis
al siaj gepatroj pri siaj faroj kaj sukcesoj.
Kaj disvastiĝis sur tiu mondo.
Ili fortiĝis pli kaj pli
ekkonis iom post iom
la sekretojn de la mondo.
Kaj tiel konsciiĝis pri sia forto.
Tio daŭris tre - tre longan tempon
por vi neimageble longan tempon.
Tiuj estaĵoj estis same
tre eksperimentemaj kaj kreemaj.
Same kiel siaj gepatroj ili havis la talenton
kaj trovis ĝojon krei novajn mondojn
Kaj tiam ili decidis
denove krei mondon
Tiel ili kreis plenaj de ĝojo kaj agemo
vian mondon en kiu vi vivas.
Alta - malalta - en monto kaj val'
Varma - malvarma - en fajro kaj neĝ'
Seka - malseka - en tero kaj mar'
Planto kaj besto - birdo kaj fiŝ
Viro kaj virino
bela - forta kaj sana »
....Dum ioma tempo estas mallaŭte....
Tiam la saĝulo rompas la silenton kaj diras:
« Mi nun montras al vi
la bazajn trajtojn de via origino.
Vi scias nun
De kie
venas via mondo - via vivo kaj via amo »
Atenteme kaj kun kreskanta miro
la du aŭskultadas la viron.
En ilia interno vastiĝas granda trankvilo
« Ni dankas al vi
pro tiuj ĉi novaj kaj neantenditaj ekkonoj
Unue ni devas tion digesti. »
Kaj iom hezite ili aldonis:
« Ĉu ni povas ankaŭ kontakti tiujn estaĵojn »
« Ja - certe »
respondas la saĝa viro malrapide
« Kion vi opinias
de kie mi havas mian scion.
Ĉiu homo havas siajn internajn sensojn.
Per la interna orelo vi povas aŭdi tiujn estaĵojn.
La demando nur estas
- ĉu vi volas aŭskulti ilin.
Sed pri tio ni povas paroli alian fojon »
Jan kaj Janina ekstaras
La saĝa homo al ili ridetas
kaj postrigardas ilin ĝis ili
en vojkurbo malaperas el liaj okuloj.
Tiam li ankaŭ ekstaras.
Kaj ankaŭ li sentas malpeziĝon
ĉar la unuan fojon li tiel klarigis
la originon de ĉi tiu mondo
al homoj de ĉi tiu tempo.
....Kaj profunde en sia interno....
li sentas la rideton de tiu saĝa virino
kun kiu li plej interne estas ligita -
saĝa viro eĉ dum li vivas
en ĉi tiu malgranda lando
kaj ŝi en tiu malproksima granda lando....
Text und Fotos de Albert Jäger
Traduko kun afabla permeso de Lars Sözüer. 2008
kara Elbertinum!
Elbertinum club has replied to CaroleDanilo
Sign-in to write a comment.