la 20an de oktobro 2009
La 'Silento' estas juna virino
La silento
de - fr - en - es - it - cn/eo - rus - jap - kor - Bg
Arbaro aperiĝis al mi
sur malgranda vojeto
Subite - mallaŭte
iras iu ĉe mia flanko.
« Kiu vi estas kaj de kie vi venas?»
mi demandas surprizite.
« Mi estas 'La Silento ’»
ŝi diras ridetante.
« Mi venas el alia lando,
ege malproksima de via lando. »
« Kaj kien vi volas iri »
mi demandas mallaŭte.
« Mi volas iri al vi - aŭ -
se plaĉas al vi pli bone
mi ŝatas iri al vi »
« Kaj kial nepre al mi? »
« Tion mi povas facile diri al vi »
ŝi respondas milde.
« Vi loĝas en laŭtega lando
la homoj krias laŭte
la maŝinoj krias laŭte
eĉ la bildoj krias laŭte. »
« Vi pravas - estas vere tiel »
mi diras mallaŭte.
« Nu vidu - pro tio mi venas al vi. »
Iom da tempo
estas kvieta inter ni ambaŭ.
- Ŝia kunsento kortuŝas min -
« Multe da homoj ankaŭ sentas tiel.
Ili suferas pro la bruego
Ili ne plu komprenas unu la alian.
Se vi volas veni al mi »
mi demandas heziteme
« Kiel okazos tio -
Ĉu vi venos en min? »
« Ne eblas tio » ŝi respondas
« Mi estas tro granda por vi. »
« Do - ĉio estas vana. »
Mi diras malĝoje.
« Ne - ne - nenio estas vana
- ĉar -
Mi malfermas min por vi »
Kaj korpo kaj animo kaj spirito
unuiĝas
en la varmiga kovraĵo
de
La silento
Teksto kaj fotoj de Albert Jäger
Traduko per helpo de Manfredo
Estu sana kaj feliĉa...kaj precipe riĉa kun espiroj!
Sign-in to write a comment.