Lundo
de Mosekund

de Lupiro Hübner

De l' vento forblovita


Oni petis sinjoron Mosekund, ke li transprenu la paroladon en funebra ceremonio. Li tre ŝatis la intiman konaton kiel parolpartneron, kvankam tiu jam delonge estis forgesema kaj sufiĉe kaprica, sed alikaze li legis tre multe, kio ne estas miraklo, ĉar, li pasigis kiel profesoro multajn jarojn en universitato. Kiam la funebrantaro marŝis al la tombejo leviĝis morna ŝtorma vetero. Mallonge antaŭ la celo stumbletis la urnoportisto; la kovrilo de la urno falis malsupren kaj forta ventoblovo forportis grandan cindroparton de la mortinto. Ĉar nun ankaŭ forta pluvo kvazaŭ vipis la ĉeestantaron, la parolisto Mosekund limigis sian parolon al ununura frazo: „Li estis ja ĉiam distrita profesoro.“


tradukis Hans-Georg Kaiser
el feliotona paĝo
de la germana gazeto
„Die Zeit“ (La tempo“


https://cezartradukoj.blogspot.com/