Hans-Georg Kaiser
Ĉar mi amas vin
Mi estas la fumo
en via domet',
mi estas la arboj
kaj lago kun pret'.
Mi estas dum frido
la neĝo sur l' haŭt,
tegmente konfido
en via mallaŭt'.
PS: Mia poemo estas inspirita kaj de poemo de Bertolt Brecht: La fumo kaj de la supra foto mia: "Fumo en vintro".
Bertolt Breĥt
LA FUMO
La malgranda domo sub arboj ĉe lago
De la tegmento leviĝas fumo
Se ĝi mankus
Kiom tristaj estus
domo, arboj kaj lago.
tradukis Hans-Georg Kaiser
Bertolt Brecht
DER RAUCH
Das kleine Haus unter Bäumen am See
Vom Dach steigt Rauch
Fehlte er
Wie trostlos dann wären
Haus, Bäume und See.
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/
www.ipernity.com/blog/cezar/480325
Sign-in to write a comment.