En Zuriko oni ree ŝatas supojn, kiuj nuntempe ofte estas kulinaraj
Dum longa tempo supoj estis la manĝo de malriĉuloj. Sed intertempe la opinio pri supoj en Svisio forte ŝanĝiĝis. En la lastaj jaroj en la urbo Zuriko ekestis multaj suporestoracioj.
Kvankam neniu plu devas morti en Zuriko, kiu ne volas manĝi supon, ĉar ekzistas multaj alternativoj, ekz. picoj, hamburgeroj kaj varmegaj kolbasetoj, tuta kulinara mondo restus nekonata, se la manĝantoj rezignus pri la bongustaj supoj. Pli ol mil diversaj supoj ekzistas, salaj, dolĉaj, varmaj, fridaj, klaraj kaj malklaraj. En ĉiuj kontinentoj oni sorbas, ŝmacas kaj ĝuas supojn, kun specialaj ingrediencoj kaj receptoj.
De kiam oni eltrovis la poton en la 7-a jarcento a.K., la supo estas ĉiutaga manĝo. Pro supokuirejoj, kiuj nutris malriĉulojn ekde la 18-a jarcento, la supo fifamiĝis. Tiu, kiu havis la necesan monon por tio, preferis aliajn manĝojn. Kontraŭ la fia famo la supoŝatatantoj ankoraŭ nun devas lukti.
Nur malofte oni konsciiĝas, ke supoj estas plenvalora manĝo. Multaj pensas, ke temas nur pri antaŭmanĝo. Tiel forte kiel la manĝokutimoj ŝanĝiĝas momente, ŝanĝiĝas ankaŭ la famo de supoj. Modernaj bierejoj, restoracioj kaj hejmservoj faris programon el ili. La celgrupo estas la juna enurba oficeja homo, kiu ne volas tagmanĝi tutan menuon. Tion raportis Natalja Minder de la magazeneto „Limmat-Lädeli“ kaj Rolando Fusko[Rolando Fusco] de la „Zuppamundial“. La devizo estas: rapida nutrado por sanec-konsciuloj. Kio rapide estas konsumata, tamen estas longtempe preparata. „Supo bezonas bonajn ingrediencojn kaj multe da tempo. ĝi devas boleti dum longa tempo, por povi evoluigi sian bonan guston“, klarigas sinjorino Minder.
Japanajn nudelsupojn oni povas manĝi en la restoracio „Talacker“, kie negocistoj kaj libertempuloj miksiĝas. Laŭ la persona gusto oni elektas al si buljonon kaj la altkvalitajn aldonaĵojn. Mirinde freŝe gustanta nudelsupo kun fritita viandosimila tofuo ( koaguliĝo el la ovoblanko de sojofaba lakto) kaj kreso riceveblas en la restoracio „Nooba“. En la ege simpatia eta kafejo oni vendas ĉiutage dum la tagmanĝa tempo malmultekostan supon. La legomsupoj estas simplaj, sed bongustaj. Efektivan fiŝsupon oni ricevas nur en la restoracio „Brasserie Lipp“. La enhavo de la supujo estas riĉa, sed multe da fiŝopecoj ne enestas.
La plej bonajn supojn oni ricevas ne en iu restoracio en Zuriko, sed sur la Josefo-herbejo. En la magazeneto „Limmat-Lädeli“ oni ne povas manĝi kulere la supon, sed nur kunpreni ĝin. Ĉiutage kvin diversaj supoj estas je dispono, kun pano kaj fruktoj. Bonege gustas la maronsupo kun tutaj kaŝtanoj en la supo mem, jen ekzotika frandaĵo.
La plej konata suporestoracio de Zuriko estas la „Zuppamundial“ de Kurt Eŝbaĥer [Kurt Aeschbacher]. Kiel jam la nomo aludas, oni povas elprovi tie supojn kaj unupotajn manĝaĵojn el la tuta mondo, egale ĉu estas klasika kukurbosupo, batatosupo aŭ sicilia tinusosupo.
de ĝangalo-redakcio, laŭ la germana korespondanto Dorotea Kaiser [Dorothea Kaiser]
PS
La artikolo aperis antaŭ kelkaj jaroj en la tv-elsendejo „ĝangalo“, kiu bedaŭrinde jam delonge ne plu ekzistas. (donjo)
PSS
La artikolo estas ĵus polurita de Donjo & Cezar. Ĝi troviĝas ankaŭ en KUIRARTO-DONJO. (cez)
Sign-in to write a comment.