Infanpaĝo de gazeto OVZ

Neĝoviro por Federica

Federica estas frandulino. La malgranda itala knabino el Gallipoli, jen pitoreska urbeto ĉe la Iona Maro, perfidus sian plej bonan kuzon Guiseppe por Panna cotta, Gelati della Cassata kaj Zabaglione. Sed tion ŝi ne faras. Aŭ nur por ŝerci. Ne – se Federica havas apetiton je kremo aŭ vinŝaumkremo aŭ glaciaĵbombo, ŝi eltiras sian sorĉokuleron kaj parolas: „Ciáralo-Barálo“. Kaj vidu: La „tablo-kovru-vin“ kovriĝas. La trukon ŝi lernis de sia onjo Paola. La homoj el Gallipoli onidiras pri ŝi supersencecajn fortojn. Paola onidire estas sorĉistino. Ido de la rusa sorĉistino Baba Jaga. Do de tiu arbara ino, kiu tute freneziĝis pro soleco kaj sorĉado. Sed Paola ne estas magra, malbela maljunulino kun feraj dentoj kaj ostecaj gamboj. Kaj ankaŭ ŝia dometo ne staras sur la kruroj de kokino. Paola havas nenion diablan je si – sed prefere ion dian. Kiu donas al knabinetoj kiel al Federica la ŝlosilon al la ŝlaraflando en formo de sorĉokulero, ne povas esti hombestaĉo. Pli verŝajne feino. Aŭ pli bone dirate: la bona spirito de la familio. Ankaŭ, se la dentkuracisto pensas alie pri tio...

Kapvorto dentkuracisto. Tiu ĉi d-ro Endrizzi havas sian praktikejon en la strato Via Bartolomeo Ravenna, rekte ĉe la kajo de Gallipoli. De ĉi tie li ofte vidas sidi tie la knabinon Federica. Ŝi postrigardas la boatojn kaj havas nur unu deziron: Ke ili foje anstataŭ fiŝoj alportu neĝon. Ok vintrojn Federica jam travivis, sed ankoraŭ neniam vidis neĝon! La vintroj en Gallipoli estas tiom mildaj, ke kreskas migdaloj, olivoj, vino kaj tomatoj la tutan jaron. Sledoveturado, glacikurado, neĝvirkonstruado, neĝbula batalo – ĉio ĉi neimageblas por Federica.

Kion fari? La fortoj de Paola estis tro feblaj por sorĉi neĝon. Doktoro Endrizzi ekhavis la ideon meti kelkajn antikvajn gipskopiojn en la pistujon kaj fridigi la blankajn kugletojn en la fridujo.

Sed Federica ja antaŭflaris la tiklan de la afero. Ŝi legis de la fratoj Grimm la fabelon „Maljunulino Holle“ kaj memoris, ke neĝeroj estas etaj glacikristaloj, kiuj fandiĝas pro varmo. Sed la bulo de doktoro Endrizzi estis plu bulo, kaj komika krome: La eroj ne formeblis. Kaj krome la konsisto kaj la koloro... Eble aldona vizito de la katedralo St. Agata alportus bonan rezulton, pripensis Federica. Sed la kara Dio ne aŭskultis ŝiajn preĝojn.

Jen nur baptonklo Olof Johnson ankoraŭ povus helpi. La maljuna svedo loĝas en Stroemsund ĉe la rivero Vattudal kaj ne povas savi sin envintre de neĝo. Federica sendis leteron al li kaj rakontis, kiel malĝoja ŝi estas pri tio, ke ŝi ne povas esti ĉe li en la frida nordo de Eŭropo proksime de la polusa cirklo, en la neĝo, ĉe la alkoj kaj la rangiferoj. La respondo ne longe atendendis: „Kara Federica, kiom strange tio estas. Kiom ofte mi deziras min en la sudon al vi, al la sunsubiroj ĉemare, al nudaj piedoj sur varmaj stratpavumoj, al sablostrandoj senfinaj. Mi revas pri Suno tiel, kiel vi pri neĝo. Kiel volonte ni lasas envii nin, pruvas ĉiu poŝtkarto, kiun ni skribas al ni.“

Kun la letero Olof Johnson sendis paketon. En ĝi estis kristalkuglo. En la kuglo staras neĝoviro. Se Federica skuis la kuglon, falis ŝvebantaj flokoj sur la neĝvireton kun la ruĝa nazo kaj la nigraj rondaj okuloj. Neĝblovado en la sudo de Italio! Federica estis tuj entuziasmigita! „Vi estas la plej bona onklo en la mondo!“ ŝi skribis al Stroemsund kaj metis ŝian sorĉkuleron en la kovrilon: Nun vi povas sorĉi en Svedio certajn Panna cotta, Gelati della Cassata kaj zabajonon kaj tiel senti spireton de Italio.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la infanpaĝo de gazeto OVZ

lingve kontrolis Vladimir Türk

Glosoj:
Panna cotta -
deserto el dolĉa kremo, sukero kaj vanilo
Gelati della Cassata -
glaciaĵbombo el tavoligita glacio
Zabaglione (zabajono) =
vinŝaŭmkremoa glacio
Zabaglione (zabajono) =
vinŝaŭmkremo


https://cezartradukoj.blogspot.com/