http://donjokuirreceptoj.blogspot.de/2012/04/la-sacher-torto-artikolo.html






Dolĉa, glata kaj tro ŝatata

Aŭstrio festis la 175-an jartagon de la Sacher-torto


Vieno. Softe ŝoviĝas la kukoforko en la tri milimetrojn dikan tavolon de la ĉokolada glazuro. Oni apenaŭ sentas reziston. Nur malgrandaj harfendetoj sur la glata tegmento anoncas, ke la artaĵo baldaŭ estos detruita. Plu la forko eniĝas tra mola mikskolora pastaĵo. En la mezo la forko iom haltas: Marmelada tavolo estas trapikenda. Nun ankoraŭ gluiĝas iom de la dolĉa kremo al la forko, kiu oportune apogas sin blanka kaj brila sur la flanko de la profunde brune nigra tortoroko.

Iom tro dolĉa la produkto ja estas – tiel kiel la rideto de la servistinaj damoj en la kafejo Sacher, kiuj ankoraŭ nun priservas siajn gastojn pli prefere laŭ vestoj kaj konduto ol laŭ vico. La „certe plej fama torto de la mondo“, kiel la entrepreno, kiu produktas ĝin, tre modeste notis, festis sian 175-an naskiĝtagon. Sed en vero la simpla malhela kuko estas varbomiraklo el la 20-a jarcento. Laŭ enketo en Germanio Sacher estas post Red Bull la plej konata marko el Aŭstrio kaj – male al tiu eĉ ankoraŭ pli dolĉa energitrinkaĵo – ankaŭ asociigita kun Aŭstrio, kiel asertas merkatesploristoj.

Efektive la markoj Sacher kaj Aŭstrio estas lerte kunplektitaj: kiel aliaj nacioj honoras sian himnon kaj sian flagon, tiel la aŭstroj akceptu kune kun la opereja balo ankaŭ dolĉan manĝaĵon kiel nacian sanktaĵon. Kun sia troo da sukero, kun la senmanka supraĵo kaj la iom tro bona famo, la Sacher-torto efektive estas akceptata kiel adekvata simbolo de la lando kaj de enloĝantoj kaj de turistoj. Unufoje po jaro ambaŭ simboloj eĉ kvazaŭ nuptofestas: Antaŭ ol la balopubliko ekpromenas al la operejo, kiu malproksimas nur tortoĵeton, la balpubliko akceptas kutime manĝeton en la restoracio de la hotelo – jen nacia konsekrejo, kiu fariĝis la spektaklejo de kelkaj anekdotoj kaj eĉ de romano.

Honorigan stelon la kafejo Sacher en la „ruĝa“ hotelo- kaj vojaĝgvidlibro Michelin tamen ne atingis. Ankaŭ rilate al la torto pli la varbistoj reklamaj ol la tortobakistoj kreis sian majstroverkon. La recepto , flustras al ni la firmao, estas severe gardata sekreto de la entrepreno. Genia estas jam la legendo pri la fondado: Kanceliero Metternich laŭdire en la jaro 1832 por la nupto de pentristo laŭdire foje mendis ion „tute precipan“. Ĉar la tortobakistoj kaj ĉefkuiristoj timis la verdikton de la severa princo, la laboro fine farendis de deksesjara metilernanto – sperto, kiun ĉiu vienano povas kompreni en la malrespondecema Vieno.

La lernoknabo Franz Sacher tiam laŭdire simple iom provadis, ege malordeme, sed genie. Tiel, kiel Aŭstrio volonte rigardas sin. Kun sukceso: Kiel rekonata flatulo de la princa palato, la juna kuiristo komencis karieron, kiu kondukis lin tra Bratislavo kaj Budapeŝto ĝis reen al Vieno. La heredintino de Sacher, la viandista filino Anna Fuchs, estis tute el la ŝtofo, el kiu Aŭstrio tajloras siajn heroojn: Ruza, hipokrite modesta, sed dum tio gvidema kaj sukcesa.

La turistoj el Germanio, Italio, Usono kaj Japanio ŝatas la originalon. En la antaŭa jaro la Sacher-manufakturo produktis 360 mil da Sacher-tortoj. Triono de ili estas dissendataj, la alia parto estas prezentata en hoteloj de Vieno, Salcburgo kaj Seefeld aŭ en kafejoj de Insbruko kaj Graz, kun taseto da kafo sur bidermajraj pletoj.

Trad. Donjo & Cezar
en la jaro 2007
kaj poluris ĝin
en la jaro 2014

Ligo:
http://www.sacher.com/ein-echtes-stueck-wien/