http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/11/cezar-dio-cu-prozpoemo.html




Cezar
Dio, ĉu?


Mi pensas, ke Dio estas
nur solvo embarasa,
malforta hipotezo en nebulo.
Ne pli bone ol ĜI.
Dio ligita al persono
estas nur la respegulo de sociaj faktoj
en hierarkiaj socioj.
Tial afrikaj dioj havas nigrajn nazojn
kaj eŭropaj blankajn.

Por mi la mondo estas naturmiraklo.
Kiel ne miri pri sonarsistemoj
ĉe vespertoj ktp.
Kaj tamen ĉio estas NATURA,
kaj tute ne DIA.

Mi malamegas subigon,
ankaŭ tiun de di-adorantoj.
Religioj ekzistas, ĉar ili
havas sociajn kauzojn.
Sed la floro floras
sen iu ajn egoismo.
Jen la diferenco
inter Dio kaj mondo.

Mi preferas florantajn ĉerizarbojn
al enuaj dioj aŭ dubema vivo
en la transmondo.
Mi estas infano de l' kosmo,
ne dia bastardo,
kiu helpu tondri,
se li estos morta.

Mi ne volas vivi eterne,
kiel eterna sklavo
de ĥimeroj.