Hans-Georg Kaiser
La cirkartistoj de l' cirko Ĉindrara


Je la unua de majo je la 20-a horo,
malfermiĝos apud la vagonaro
ĉe la malnova stacidomo
je plia fojo la tendo
de l' Cirko Ĉindrara.

Komenciĝos kurioza
cirkospektaklo tiel ankoraŭ
neniam vidita en la tuta mondo.

En la arenon paŝos
Sinjorino Vernon Lenor,
Elinjo Muelista,
Igor Mondovasta,
Blua Rivero-Ensemblo plus
Realalergiaj Reagoj je Dua Fojo.

Krome la bolŝoja solodancistino Diamanta,
Botelorgeno Ŝrik,
aŭguristino Madame de Liberec,
Fabeloj el Sako,
Ek +Tuj + la tri fratoj Nigra Blanka.

Plue "Transtraten Kapitan' Blusvir"
kun sia dancamikaro "Blinda Konfido",
la nekutima grimacpentristo Maskoŝranko,
la Figura Teatro Konkordo,
Dancurso Esperanto,
la muzikema ĉevalo Hujn
kaj klaŭno Ŝrapneli.

Bonvolu enveni,
kun kaj sen infanoj, kun kaj sen geavoj
kaj kun kaj sen bopatrino!

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/