Nasredino
Malnova vinagro
Iutage venis amiko al Hoĝao kaj diris al li: „Mi aŭdis, ke vi havas vinagron, kiu estas kvardekjara. Ĉu mi povas ricevi iom de la vinagro?“
„Tute certe ne“, respondis Hoĝao, „se mi ĉiam estus fordoninta iom de ĝi, ĝi nun ne havus kvardek jarojn.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.