Nasredino
Bovo konscias pri sia kulpo
Iutage bovo rompŝtele iris en la legoman ĝardenon de Hoĝao kaj komencis formanĝi ĉiujn plantojn. Vidante tion, Hoĝao fariĝis tre kolera kaj pro tio volis bati la bovon. Sed la bovo forkuris kaj li ne povis kapti lin.
Kelkajn tagojn poste Hoĝao vidis stari la saman bovon ligitan al latbarilo. Kaj li tuj komencis forte batadi la bovon. Tial alkuris la posedanto de la besto kaj ekfurioziĝis: „Ĉu vi estas freneza? Kial vi tiom batas la kompatindan bovon? Kion malbonan ĝi faris al vi?“
Sed Hoĝao nur flankenpuŝis la viron kaj diris: „Ne interrompu min! La bovo konscias pri tio, ke li estas kulpa!“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.