Ĉu fendo glutas Atlantikon?


Post ducent milionoj da jaroj ne plu kraŝos aviadilo super la Atlantiko. Ĝis tiam la okeano delonge foriĝis. Laŭ plej novaj esplorrezultoj Tero glutos Atlantikon, pli precize dirate, tion plenumos tricent kilometrojn longa fendo en la eŭrazia plato, kiu troviĝas antaŭ la bordo de Portugalo. La kaŭzo estas la tielnomata subdukcio: ĉe tio kunpuŝigas tektonikaj platoj kaj kunfandiĝas en ŝanĝita formo ree kun la termantelo. Se la eŭrazia plato disrompiĝos, kunkreskos Eŭropo kaj Ameriko en unu kontinenton. Ĝi similos al la prakontinento Pangeo, kiu ekzistis antaŭ 150 milionoj da jaroj.


Tradukis Cezar el la popularscienca gazeto „Mondo de mirakloj“, 9/13