Cezar
Ni kaj niaj antaŭuloj


Dum du viroj, generalo Sebert
kaj la okulkuracisto Zamenhof
sur la foto eble interparolas
pri la esto aŭ neesto de ĉapelitaj literoj
kaj la du inoj eventuale pri la zorgoj de inoj,
kiuj sindediĉe kunvivas
kun esperantistaj idealistoj,
kaj la prezidanto eble pensas pri tio,
ke ĉio iru glate kaj senĝene,

dum enfone sur la foto la mondo
voras sur soklo sangosoife homojn,

havas mi subite la deziron
voli partropreni en tiu rondo
kaj sciigi al ili, ke la homaro
ilin ne forgesis, ke la batalo
inter bono kaj malbono
iras plu.

Admirinda geo Zamenhof,
kaj vi, batalema generalo Sebert,
kaj vi, sekretariino,
kaj vi, kongresprezidanto,
vi certe nur ridetus pri mi.

Vi ĉiuj ja scias, ke lingvo por ĉiuj
ne estas konstruebla en nur unu tago,
ke la muroj inter la homoj
estas tre dikaj.

Vi ne tre mirus,
ke ni staras plu
antaŭ la samaj
problemoj kiel vi.

Kaj eble Zamenhof kun rideto
mallaŭte kaj ĝentile dirus:
"Tamen eltenu, ne perdu la kuraĝon,
hodiaŭ kaj morgaŭ kaj ĉiam.
La homoj nin iam komprenos."