Cezar
Insultvorto idioto
Ĉe la malnovaj grekoj idioto estis ankoraŭ privata persono kompare al publika persono. Laŭe granda estis la idiotaro en la malnova greka socio. Ĉiuj, kiuj vivtenis sin per kuirado aŭ lavado kaj purigado aŭ iel alie perlaboris sian ĉiutagan panon, ekz. metiistoj, komercistoj kaj artistoj, estis laŭ tio idiotoj. La malo estis en la malnova Greklando la libera civitano, la „polites“, kiu rajtis partopreni je la politika vivo. Ankaŭ tiam, kiam reaperis en la mezepoko la vorto, eliris de ĝi unue ne io ofenda. En la anglaj kortumoj oni tiel nomis ekzemple personojn, kiuj ne estis puneblaj pro la aĝo aŭ alia kaŭzo. Sed pli poste kuracistoj uzis la vorton por homoj kun ekstreme malalta grado de intelegenteco. Tio oficiale ŝanĝiĝis. Anstataŭ pri idioteco oni parolas nun en medicinistaj fakrondoj prefere pri gravega inteligenteca manko aŭ ion tian. Sed restas la negativa uzado de la vorto. Insultvortoj mem estas neniam tre logikaj, sed ĉiam ofendaj. Ĉu oni nomas iun idioto ĉu bastardo ĉu kanajlo aŭ fihundido, estas tute egale, tamen estas ĉiam superflua kaj nedeca ofendo. Tial por kultivita homo estas dezirinda, ke oni tute ne uzu insultvortojn.Ĉiu insulto insultas dufoje, unue la celatan, due la misuzatan.
Laŭ informoj el la popularscienca gazeto PM
Sign-in to write a comment.