BRAZILO
La mastroj de l' domo
Viroperforto estas ĉiutaga en la brazila provinco Ceará. Serio de murdoj al inoj, realigitaj de profesiaj murdistoj, turnas nun la rigardon al tiu regiono.
Ok horojn bezonas buso por la ĉirkaŭ 500 kilometrojn, kiuj troviĝas inter la ĉefurbo Fortaleza kaj la regiono en la sudo de la federacia ŝtato Ceará. La tri urboj Brabalha, Crato kaj Juazeiro do Norte , tre proksimaj inter si, formas la centron de la regiono.
Crato estas universitata urbo kun preskaŭ 100 mil da enloĝantoj. Kiel en la plej multaj pli malgrandaj urboj en la nordo de Brazilo oni trovas tie je ĉiuj centraj placoj grupetojn de viroj kun motorcikloj:Mototaxistas. La trankvila ritmo de la ĉiutaga vivo, tiel, kiel la fakto, ke la temo sekureco male al la brazilaj grandurboj ne ludas troan rolon, donas al tiuj urboj ege pacan aspekton.
Sed por la oficisto, kiu en Crato en precipa komisariato respondecas por la kazoj de perforto al inoj, ĝi estas unu el la plej teruraj regionoj. Precipe perforto, kiu estas entreprenita de edzoj, estas enorme disvastigita, li rakontas. Ekde la mezo de 2001 la „União das Mulheres Cearenses“ (UMC – Unuiĝo de la inoj de Ceará registris pli ol kvindek murdojn en la regiono.La plimulto faritaj de la iamaj aŭ aktualaj vivpartneroj de la viktimoj.
Cileide Araújo estas ina juroprofesoro en Crato. Kune kun studentoj kaj studentinoj, tiel, kiel kun kelkaj advokatinoj ili ofertas senkostan juran konsiladon. Inter 20 kaj 30 homoj ĉiutage tie petas konsilon. En la plej multaj kazoj temas pri divorcoj. Adulto kaj perforto fare de viroj apartenas al la plej oftaj kialoj. Araúja rakontas tipan kazon el sia konsila praktikado: La viro drinkas kaj regule batas sian edzinon. Li minacas ŝin, ke li murdos ŝin, se ŝi denuncas lin ĉe la polico.Pro la komunaj infanoj kaj la mankanta perspektivo ŝi provas kiom eble plej longe elteni tion. Ĉar iuj institucioj, kiuj povus doni protekton, simple ne ekzistas, vidas multaj edzinoj neniun alian eblon ol plu vivi kun siaj perfortaj edzoj. La kazoj registritaj de la polico ne plu estas esplorataj, ĉar la inoj nuligas la denuncojn post kelkaj tagoj.
Sed tio, kio frapis la atenton de la amaskomunikiloj kaj turnis ilin al la perforto al inoj en Ceará tamen ne estis tiuj preskaŭ ĉiutagaj kazoj.Por tio necesis serio da murdoj, realigitaj- tiom certas – de profesiaj murdistoj. Evidente ordonita almenaŭ parte de anoj de la supra socia tavolo. La murdoj je la ĵurnalisto Luíza Alexandra de Alencar kaj la universitata dungito Maria Eliane Gonçalves da Silva zorgis eĉ trans la limojn de la regiono por furoro. Decida kialo por tio estas la fakto, ke la policaj esploradoj kondukis ne nur al la konjekteblaj murdistoj, sed ankaŭ malkaŝis la nomon de la konjektebla mendinto: Alfredo Couto, rekonata advokato el Fortaleza.
En la monatoj antaŭ sia morto la 22-jara Alexandra de Alencar havis amrilaton kun Couto, kiu havas preskaŭ 40 jarojn pli ol ŝi. Ĉar ŝi ne plu eltenis lian ekstreman ĵaluzon kaj lian eternan spionadon pri ŝi, ŝi volis fini la rilaton, rakontas la patrino.Kiam ŝi eksciis la murdon al sia filino, ŝi estis tuj certa, ke Couto estas post tio. Ke la advokato ĝuste en tiu momento malaperis el la publiko anstataŭ peni pri la klarigo de la krimo, laŭ ŝi diras pli ol ĉio.
Simile estas la versio de la prokuroreco: la 60-jara advokato sentis sin ofendita en sia vanteco, ĉar lia juna amatino volis forlasi lin. Li decidas murdigi Alexandran. Pere de lia kuzo Aníbal Couto, entreprenisto el la regiono, li kontaktiĝas al tri pistolistoj (pistoleros). Vespere de la oka de junio en 2001 tiuj kaptas ŝin. Oni katenas kaj bruligas ŝin vivanta. Sekvamatene oni trovas ŝian brulnigrigitan kadavron en Juazeiro. Ĉar Eliane, la kunloĝantino de Alexandra scias tro multe pri la afero oni ankaŭ ŝin murdas. Ŝian kadavron oni trovas post kelkaj tagoj en Paraíba. Antaŭ ol oni pafmortis ŝin, la murdistoj ŝin torturis. Pluraj fingroj kaj ambaŭ piedoj mankis. 30.000 realojn, ĉirkaŭ 8 mil eŭrojn la pistolistoj laŭdire ricevis por tio.
Menditaj murdoj en diversaj partoj de Brazilio ne estas nekutimaj.Nur por la tempospaco de januaro ĝis komenco de novembro en 2003 la sekretariejo por homrajtoj de la laborista partio (PT) de Ceará nombris 70 viktimojn sole en tiu federacia ŝtato. Sed eksterordinare estas, ke ne nur la murdistoj, sed ankaŭ la viroj post ili estas akuzitaj. Tio kompreneble ne signifas, ke tiuj ankaŭ troviĝas en prizono. 27 tagojn Alfredo Couto tie ĝis nun devis pasigi, tiam juĝista decido efikigis, ke li povas observi la proceson kiel libera viro.
La juristo Germano Guimarães, kiu komence laboris pri la kazo, tamen rigardas ĝin kiel eksterordinara, ke ne sukcsis al Alfredo Couto kun sia tuta influo deturni la formalan akuzon.Sed Guimarães devis pravigi sin en instancointerna disciplin-proceduro por lia agado en tiu kazo. Kvankam tio ne sekvigis sankcion kontraŭ li, li fordonis la kazon je propra deziro. Krom tio estis avertoj, ke estus pli bone por li deteni sin de la proceso. Ĉu oni iam kondamnos Couto estas malferma.
Almenaŭ la klarigo de la kazo kompare al aliaj progresis. Tute alie statas pri la murdokazo Telma Souza Lima. Je la 25-a de majo en 2001 oni forrabis la juvelvendistinon el Crato. Unue ŝiaj torturantoj seksperfortis ŝin kelkajn tagojn, poste murdis ŝin. La fratino de Telma forte riproĉas la policon kaj la justicon: La esploradoj estu entreprenitaj absolute fuŝe, kun la rezulto, ke ĝis nun ne estas malfermata proceso.
La juĝistino - kiu verŝajne estos respondeca por la proceso - klarigas, ke la prokuroro trovis tre grandajn mankojn en la esplorado de la polico, pro kiu li ordonis pliajn esploradojn. Sed la prokuro laŭdas tiam eksplicite la laboron de la polico. Je la demando pri eventualaj kaŝaj instigantoj li rediras koncize, ke por tio la esploradoj ne alportis iujn atentigojn.
La finfina prilaboro de la priskribitaj kazoj estas komplika. Organizoj kiel „União das Mulheres Cearenses“ provas subteni la familiojn de la viktimoj per tio, ke ili observas la procesojn kaj per manifestacioj antaŭ la juĝejoj tenas en la publika konscio la krimojn kaj la minacantan senpunecon.
Íris Tavares, delegito en la federacia parlamento por la partio PT, provas kontaktigi la familianojn de la viktimoj. Laŭ ŝia opinio la profunde enradikiĝinta maĉismo en la regiono kondukas al tio, ke perforto kontraŭ inoj de multaj estas romarkata kiel maksimume apuda problemo. La perforto laŭ ŝi estas la rezulto de la herediĝintaj potencaj strukturoj. Kvankam la tempoj, en kiuj la grandbienuloj en la Sertão de la nordokcidento estis la nekontestata regantoj pri bruto kaj homoj en sia malgrandaj regnoj, ankoraŭ nun kelkaj tradiciaj familioj disponas pri politika potenco, kiun la justico de la ŝtato apenaŭ povas endanĝerigi.
Sigurd Jennerjahn
PS:
La aŭtoro estas instruisto kaj vivas en Fortaleza, Brazilio
ai-Journal August 2004
tradukis Donjo & Cez
Sign-in to write a comment.