Irene Khan - ĝenerala sekretario de Amnestio Internacia
Irene Khan estas decidema. Ŝi estas 46-jara, la ĉefino de „Amnestio Internacia“ kaj firme decidita mondvaste pribatali , ne nur la ŝtatan, sed ankaŭ la privatan perforton al inoj.
Ŝi scias, pri kio ŝi parolas. „La homoj en muzulmana lando ofte rigardas de supre al vi, se vi produktas nur knabinojn“, ŝi diras serioza kaj tute sen iu konvencia rideto. „Sed mia patrino ĉiam kredis, ke ne ekzistas de la naturo donita diferenco en la potencialo de knabinoj kaj knaboj, se ambaŭ ricevas la saman ŝancon.“
Irene Zubaida Khan, la meza de tri filinoj de kuracisto kaj de ino el Bangladeŝo, kiu estis devige edzinigita, kiam ŝi havis 15 jarojn, ricevis sian bonŝancon. Oni ne sendis ŝin 16-jara en edzecon, sed kun la fratino for el la lando skuata de milito inter civitanoj, en lernejo-pensionon al Irlando. Pli poste ŝi studis juron en Harvard, kie ŝi frue specialigis sin je homrajtoj kaj internacia juro.
Ekde la jaro 2001 la ĝenerala sekretariino de amnesty international, edziniĝinta al germano, enkorpigas per unu fojo tuj tri novaĵojn: Ŝi estas la unua ino, la unua azianino, kaj la unua muzulmano. Al ŝi neniu povas imputi „eŭrocentrismon“ aŭ nekomprenon por „fremdaj kulturoj“.
Kiam Khan je la 28-a de majo paŝas en la londona centra oficejo en la fulmlumojn de la internacia gazetaro por prezenti je dua fojo la jaran raporton, ŝi ne parolas pri si mem, sed pri la memoroj pri la ses-jara Claudine, kiun ŝi iam renkontis en Burundo. La knabino kiel ununura transvivis masakron kaj rakontis al ŝi, kiel ŝi, vundite, inter la kruroj de la soldatoj trarampis kaj fuĝis.
Tiaspecajn spertojn dolorigajn kaj instruajn, la homrajtino en sia dudekjara laboro en la UNO-organizo por fuĝintoj povis fari amase. Sed ĉe amnesty la eblecoj de sinjorino Khan povi helpi ne nur al individuoj, sed strukture, estas pli grandaj. Ĉar la organizo fondita antaŭ kvardek jaroj, kun siaj 1,5 milionoj da kunlaborantoj kaj membroj en 170 landoj jam delonge povas ĝoji pri rekono.
Tuj kiam ŝi enposteniĝis en somero de 2001 Khan montris sian veran pensmanieron: ŝi diris, ke sub ŝia respondeco estu fine fino kun politika komprenemo, al kiu ankaŭ ai multe tro longe sentis sin devigita, kiu kiel „persekutatojn“ akceptis nur ŝtate persekutitajn. Por la azianino kaj muzulmano estis klara, ke ankaŭ la viktimoj de la pliiĝantaj intercivitanaj militoj kaj tiuj de la kreskanta privata perforto, urĝe bezonas la protekton kaj la subtenon de amnestio. „Por inoj ne estos sekureco tiom longe, kiom la registaroj rifuzas al la inoj la protekton kontraŭ perforto en la hejmo kaj en la vivomedio“, ŝi skribas en la enkonduko al la ai-raporto de 2003 kaj akuzas: „ Kie restas la politika volo ordoni la ĉesigon de perforto kontraŭ inoj?“
Por Khan estas memkompreneble, ke la tutmonda perforto fare de viroj estas parto de la backlash kontraŭ la emancipiĝo de l' inoj, kaj ke povas esti en neniu kulturo aŭ religio senkulpigo por tio: „Perforto al inoj oni neniam povas senkulpigi“, ŝi diras kaj demandas: „ Kial ni ne estas pli koleraj pri la perforto al inoj?“
Irene Khan planas nun kun amnestio kampanjon kontraŭ perforto al inoj. Sed antaŭe, ŝi diras, ni devas fari specialajn kursojn interne de ai, ĉar: „Alie ol ĉe la tradiciaj viktimoj de torturoj, ĉe la hejma perforto kaj viktimoj kaj kulpantoj engaĝas sin ĉe amnestio.“ Tio kaŭzos problemojn.
Kaj ĉe hejma perforto la homrajtino tute ne pensas nur pri bruligitaj vidvinoj en Barato aŭ la devige vualitajn inojn en Afganio. Ŝi pensas ankaŭ pri la 14 mil inoj, kiuj sole en Rusio jaron post jaro inter siaj hejmaj vandoj estas mortbatataj, de la propraj edzoj, fratoj kaj patroj. Kahn persone komisiis la studon, kiu eltrovis la skandalan nombron. Nun ai postulas urĝe leĝon, kiu pribatalas la perforton fare de viroj al panjo Rusio.
Sinjorino Khan, kiu jam ĉe la UNO en la organizo por fuĝintoj frapis la atenton „pro sia kuraĝa kaj senkompromisa engaĝo“ ŝajne ne konas timon pro tabuoj. En ŝia antaŭvorto al la ai-raporto ŝi plendas ankaŭ pri la viktimoj de la plej juna krizo kaj la provoj „en la nomo de sekureco“ limigi la homrajtojn kaj la juran protekton fare de la ŝtato. „La rezulto, plendas Khan, „estas kreskanta timigo kaj malsekurigo de vastaj partoj de la mondo.“
La ĉapitroj pri la unuopaj landoj etendiĝantaj je 600 paĝoj estas plenaj de deprimigaj ekzemploj por tio, kiel la homrajtoj nun sur la tuta mondo estas tretataj per piedoj, en fronto de ĉiuj la konataj diktaturoj, postmilitaj kaosaj strukturoj kaj la landoj kun intercvitanaj militoj -kiuj laŭdire okazas plej ofte pro religiaj motivoj.
Sed ankaŭ Germanio estas prezentata kun kvar paĝoj: kun la mortigaj ekscesoj en policia oficejo en Kolonjo tiel kiel kun transpasoj de kompetentoj ĉe azilantoj kaj prizonuloj. Usono estas akuzata en ok paĝoj, en kiuj temas pri polica perforto kaj la mortopuno tiel kiel pri misuzoj fare de armeanoj en okupitaj landoj.
Cetere: Kun sia germana edzo, ekonomia esploristo, Irene Khan havas dekkvin-jaran filinon Soraya. Ankaŭ ŝi sendube ricevos sian bonŝancon.
Tradukis Donjo & Cez
Vidu: www.amnesty.de kaj aliajn hejmpaĝojn de amnestio en aliaj landoj.
Sign-in to write a comment.