Catalhöyük, Konya (Turkio) kaj Tabor (Ĉeĥio) – jen urboj, kie iam vivis feliĉaj komunistoj
Unu el la plej fascinaj elfosigaj terenoj de la arkeologoj troviĝas proksime de la turka urbo Konya (ĝi estas ankaŭ centro de la derviŝoj) en Anatolio. De la jaroj 7400 ĝis 6000 a.Kr. vivis tie la unua vere komunisma socio de la historio. Okmil homoj tie kunvivis en idente konstruitaj argilbrikaj domoj, vandon ĉe vando, sen fenestroj kaj pordoj, atingeblaj pere de eskaloj tra tegmentaj lukoj. Ekzistis nek hierarkioj, nek subigo, nek miltoj, neniu perforto, inoj kaj viroj estis samrajtaj kaj vivis de grenkultivado kaj bestbredado. La plej multan tempon ili laŭ sciencistoj kune pasigis en dancplezuroj kaj festoj. Siajn familajn mortintojn ili entombigis sub siaj loĝoĉambroj, por ke ili plu apartenu al ili. Catalhöyük neniam estis detruita aŭ predo de iu armeo. Kial la loĝantoj tamen antaŭ okmil jaroj subite malaperis, estas unu el la plej grandaj enigmoj de la nuna arkeologio.
La loĝejoj de la prakristanoj ĉe Konya
Donjo kaj mi estis iam turistoj en tiu regiono kaj jam tiam miris kaj ĝojis pri tio, ke tie vivis iam kristanaj prakomunistoj, kiuj certe decide influis la eksterordinare klarpensan poeton Rumi, kiu estis kunfondinto de la derviŝa monaĥejo en Konya. Lia plej fama diraĵo etsas, ke multaj eskaloj kondukas en la ĉielon. Mi skribis tiam la sekvan poemon sen eĉ diveni, ke tiuj prakomunistoj en la impresaj kavernoj ĉe Konya havis tiujn antaŭulojn el Catalhöyük. Ankaŭ ĉe tiuj prakristanaj komunistoj enireblis la kavernaj loĝejoj parte nur per eskaloj, kiel oni vidas tion sur la supra foto.
Cezar
Lasu danci la derviŝon en vi
Ek al la fora ĝuoplena lando,
kie ĉiam brilas Suno,
kie neniuj fanatikuloj, psikopatiuloj kaj paranojuloj
malheligos Sunon por vi.
Tie, kie multaj eskaloj kondukas en la ĉielon,
kaj kie vi fine trovos la serĉatan pacon.
Moviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi.
Ne lasu vin plu deteni.
Serĉu la valon,
kie la paradizobirdoj kantos al vi
sian tute personan kanton,
kie papilioj dancos por vi.
Ek al la nekonataj florantaj pejzaĝoj,
kiuj jam delonge atendas vin
kaj volas ekflori en vi.
Lasu danci la derviŝon en vi,
ne lasu vin plu deteni.
Faru vin preta por ĉiuj eblaj sensoplezuroj.
Ne ignoru plu vian internan voĉon.
Ankaŭ vi estas grava!
Ankaŭ via amo volas grimpi en la ĉielon,
volas kapti fajron
en la eterna rondodanco de l' kosmo.
Ankaŭ via karesemo estas bezonata!
Ankaŭ vi estas respondeca por tio,
kio okazas al vi kaj al viaj kunhomoj
sur nia blua planedo.
Ek do, ekkuraĝiĝu.
Estu preta por la eterna batalo.
Demetu viajn plumbajn pezaĵojn kaj ekmoviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi
kaj ekkonu vin mem.
Retrovu vin mem kiel grandaniman donanton.
Plugu vian spuron en la mondon.
Fariĝu vivartisto.
Dancu laŭ via propra melodio
kaj unuigu vin kun la eternaj ondoformaj cirkloj!
Kantu vian stormbirdokanton.
Malkovru kiel packolombo novajn horizontojn.
Miksiĝu inter la liberigantojn de l' homaro.
Lasu danci la derviŝon en vi!
Kaj ne nur por turistoj!
PS: Derviŝoj estas kulturoheredajo de Unesco
Catalhöyük ne estas la ununura loko, kie ekzistis vera komunismo. Ankaŭ Tabor estis tia urbo.
Antaŭ kelkaj jaroj Donjo kaj mi vizitis la urbon en Ĉeĥio, kiu nomiĝas laŭ biblia loko. Tabor estis la fama centro de la husitoj. La husitoj en Tabor vivis dum cent jaroj kiel komunistoj sen mono, antaŭ ol tiu komunismo estis detruita, antaŭ ĉio pro eternaj militaj atakoj al Tabor. Tio kondukis al nova hierarkio de la taboranoj, kiu prezentiĝis unue kiel militista gvidantaro. Kaj tiuj kompreneble bezonis soldatojn.
Jen husita soldato. La kaliko estas religia simbolo de la husitoj.
Jan Hus, la spirita vojpretiganto de la husitoj, kies naskiĝdomon en la vilaĝo Husinec Donjo kaj mi tiam vizitis, donis al ni ĉiuj la sekvan faman instruon sur la vojon:
Jan Hus
Vero
Vero
Tial, kara kristano,
serĉu la veron,
aŭskultu la veron,
lernu la veron,
amu la veron,
parolu la veron
firmtenu la veron,
defendu la veron
serĉu la veron,
aŭskultu la veron,
lernu la veron,
amu la veron,
parolu la veron
firmtenu la veron,
defendu la veron
ĝis la morto,
ĉar ĝi liberigos vin
de la peko,
de la diablo,
ĉar ĝi liberigos vin
de la peko,
de la diablo,
de la morto de l' animo
kaj finfine de la eterna morto
kaj finfine de la eterna morto
PS:
La teksto de Hus taŭgas por ĉiu, ankaŭ por nekristanoj. Eble eĉ pli por nekredanoj. Mi metis la tekston por vi en prozpoeman formon kaj donis al ĝi la supran titolon. (cez)
Sign-in to write a comment.