Alice Schwarzer
Moderna vualigo
(el la feminisma gazeto "Emma")
Kiel ĉe la batalo kontraŭ la emancipiĝo de la ino la korpo fariĝas denove batalkampo "mi konstatis je mi mem, plenuminte ĉiutage ĉiujn atendojn metitajn al mi, tiel, ke komplete lacigas min tiu alstrebata perfekteco, kaj, ke ĝi postlasas en mi profundan vakuon kaj egan malĝojon." La damo, kiu skribis tion al mi en junio de 2001 post tv-elsendaĵo kun Veronika Feldbusch, nomiĝas Jasmin, havas 31 jarojn kaj scias kio estas tio: kariero, infanoj, kosmetiko. Pli bone dirate, la moderna belecindustrio ja jam delonge ne plu kontentiĝas pri la kosmetiko; ŝi ne plu restas sur la haŭto, sed penetras sub ĝin: per tranĉiloj, veneninjektiloj kaj forsuĉaj kanuloj.
La produkto estas la perfekta ino, kiu, egale kiu ŝi estas kaj kie ŝi vivas, aspektas tiel: rondaj okuloj, glata haŭto, ĝiskreve plenigitaj mamoj kaj longaj gamboj. Jes ja, kaj svelta ŝi estas krome: ja tiom svelta, ke ŝi pli bone povas malaperi el la okuloj. Sed tiun ĉapitron - la malsanecan manĝoperturbon (anoreksion) kaj la vivdanĝeran forsuĉadon de graso, la plej ofta el ĉiuj "belecoperacioj" - mi volas ĉifoje preteriri, kvankam ambaŭ apartenas al la temo, ĉar ni jam okupiĝis pri tio en granda temo (...)
Ni parolu do pri beleco - aŭ pri tio, kion oni ĝuste komprenas pri tio momente por inoj. En la nuna tempotrudiĝas la beleca idealo de la glata senaĝeco. Ili estas ja ankaŭ praktikaj: inoj, kiuj ne oldiĝu kaj ne pli spertiĝu, sed estu eterene junaj kaj naivaj. Tiun uniforman belecan idealon lastatempe submetiĝas ne nur profesiaj belulinoj kiel modelinoj aŭ aktorinoj antaŭ la karakterroloj, sed ankaŭ ĵurnalistinoj, manaĝerinoj aŭ dentkuracistaj asistantinoj. Dume la viraj kolegoj hisas la flagon de forto kaj karaktero signalas la inoj malfortecon kaj konformecon; dum la viroj, la gambojn metante unu sur la alian, sulkovizaĝe cerbumas pri io, ripozas kaj pozas, demonstrante tiel superecon; la inoj ridetas sub siaj sensulkaj Botox-betono-fruntoj, balancigas siajn oblikve metitajn gambojn en sentenilaj ŝtrumpoj kaj demonstras nudecon. Tute kiel en la kvindekaj jaroj en la danclernejoj. Kaj tio komence de la tria jarmilo!
Inoj malkovras sian mutflankecon kaj personecon- sed lasas sin denove devigi sub la maskon de la ineco. Inoj malkovras la forton kaj la avidon de la propra korpo- sed malsatigas sin denove ĝis malforteco aŭ lasas sin kripligi ĝis senvolupto. Tio tute ne estas hazardo, ke post la ribelo de la ino inundas nin la ondo de la nova belecofrenezo.
La akcepto de tiu diktaĵo de beleco denove transdonus nin al la difino fare de la alia genro. Anstataŭ finfine mem lerni fidi la sumon de niaj spertoj kaj kapabloj, ni denove fariĝu dependaj de la opinio de la viro. Tiel facila tio estas. Kaj tamen forloga.
Tio ja ne koncernu nin, ke la forsuĉitaj abdomenoj fariĝas obtuze suferantaj, ĉar la nervoj estas interrompitaj. Tio ne koncernu nin, ke la mamoj ŝveligitaj per injektoj fariĝas sensentaj, ĉar silikono ne konas volupton. Tio ne koncernu nin, ke rigidiĝas la senhaŭtigitaj aŭ flikitaj vizaĝoj injektitaj per veneno. Lastfine estas ja sufiĉe da inoj, kiuj spite ĉion ĉi poste sentas sin "pli bone" ol antaŭe. Ilia valoro estas ja ne mezurata laŭ ilia vigla vivo, sed laŭ la artefarita produkto. Inoj ne sciu, kia ili estas, sed demandu pri tio. Oni jam diros al ili.
Estas sciencaj esploroj, kiuj pruvas ion, kion ĉiu en memeksperimento povas elprovi. Ni artikulacias nin ne nur per la buŝo, sed ankaŭ per la korpo kaj la vizaĝo, kaj tiu fizika esprimo reefikas al la psika stato. Kiu ridetas, tuj havas pli bonan humoron.
Sed tiuj ĝisglate injektitaj kaj streĉitaj vizaĝoj kaj korpoj estas senesprimaj. Ili fariĝis mutaj, vualigitaj vizaĝoj. Malantaŭ la nova okcidenta beleca idealo kaŝiĝas nenio alia krom speco de moderna maskado. Kaj neatingebla promeso de nedifinita graco. Ĉiam la digitalaj belulinoj estos pli perfektaj ol vivanta ino povus esti iam ajn. La neebla plenumiĝo de tiaj novaj sopiroj embarasigas la inojn kaj paralizas ilin. Ili restadas en la privata sfero kaj ŝakmataj por la mondo.
Dume profitas la mastroj (kaj kelkaj damoj) el ĉi tiu nia mondo je tiu nova inofrenezo. Sole en Germanio oni kalkulis en la jaro 2001 pli ol kvincent mil da belecoperacioj. La tendenco kreskas. Ĉirkaŭ 5000 da germanaj kuracist(in)oj kaj nenombreblaj fuŝkuracul(in)oj enspezas monon por tio, ke ili malsankuracas inojn. En tempoj de sinkantaj vendosumoj en la sanitara servo tio ne estas malbona por la branĉo. La profitoj kreskas en la belecoservo.
Sed kial? Kial ni inoj ĉion tion libervole faras? Finfine ni havas ja la unuan fojon en la moderna historio de la homo efektive la samajn rajtojn, almenaŭ formale, ni havas liberan aliron al la edukado kaj staras antaŭ duonmalfermaj pordoj al profesio kaj en la mondon. Kial ni ĝuste nun denove libervole metas tiujn internajn katenojn sur nin? Ĉar ni estas embarasitaj. Ĉar ni ne plu estas la malnovaj inoj- sed ankaŭ ne jam la novaj. Ĉar ni ĉiutage denove devas lerni, ke nia memkonscio kaj nia dezirateco ne devige devas ekskludi sin reciproke. Ĉar estas "multe pli malfacile murdi ion fantoman ol ion realan", tion sciis jam Virginia Woolf. Sed nun la fantomo "ineco" ekkaptas la modernajn inojn denove. Ĉu kelkaj el ni nun malsukcesos post la venko kontraŭ la eksteraj baroj pro la internaj?
elektis kaj tradukis Donjo & Cezar
Sign-in to write a comment.