cezarkulturo.blogspot.de/2012/11/10-spegulo-de-esperantaj-stiloj.html


SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ

10. Ferenc Szilágyi


Poeto kaj, pli amplekse, prozisto, kiu verkis fabelojn, felietonojn, kaj tri novelarojn. La vivon li observas per simpatia okulo kaj sen rozvualaj iluzioj. Tragikon li registras klare kun kvieta potenco, sed pli ofte li sin turnas al la intimaj eventoj en la ĉiutaga vivo, kiel en ĉi tiu komenca parto de „Nila“. Lia lingvaĵo portas riĉan rikolton de semantikaj trovoj.



Nila estas bluokula, blondbukla knabineto, eta, gracia, plej ofte bonkonduta, kvarjara. Norda tipo, kvankam pli malalta ol la samaĝaj nordaj knabinoj. Ŝi estas serioza, gravmiena, aŭ turte ridanta, precize kiel la situacio postulas. Ŝi aperas ĉe ni plej ofte eleganta kiel eta princino, sed kelkfoje ŝi estas malpura, ĉar nia silenta interkonsento estas, ke inter ni ne ekzistas konvenciaj baroj. Kiel akrokula detektivo ŝi rimarkas ĉiun novan detalon en nia loĝejo kaj respondigas nin pri ĉiu ŝanĝo, kiu okazis inter ŝiaj du vizitoj. Kiam ŝi havas emon entrepreni la grimpadon al nia alte situanta nesto, ŝi frapas sur la pordon, parte ĉar tion ŝi lernis antaŭ nelonge kaj sekve la ago ankoraŭ interesas ŝin, parte, ĉar la pordo estas ofte ŝlosita kaj ŝi ne povus enveni.

Sed ŝi enmarŝas sen saluto. Per tio ŝi supozeble substrekas certan senceremoniecon: oni evitas per tio, ke la alia partio sentu sin instigita paradi per sia pli alta aĝo (kvankam tion la alia partio ververe ne emas fari), parte per tio ŝi povas demonstri, ke nin ŝi akceptas kiel egalulojn kaj pri tio mi estas efektive fiera.

El "Nila" en la rakontaro „Koko krias jam"

PS laŭ PIV:
*turt/o ♉ Sp. de streptopelio (Streptopelia turtur), birdo el la fam. de kolombedoj, kun ruĝeta brusto k blanka vostopinto. ➞
kveri.

PSS:
Ferenc SZILÁGYI en Vikipedio