http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/10/9-spegulo-de-esperantaj-stiloj-m-ljubin.html


SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ

9.M. Ljubin




Proleto, verkisto, novelisto, poeto, tradukisto, kaj redaktoro. Facila lingvorego kun sprite simplaj parolturnoj. Interese, ke en 1931 li registras la ĝis nun solan uzon de 'konversi' por konversacii per la formo 'konversado': mallongigo, kiun la Akademio per blinda koincido aprobis nur en 1973. Li verkas kun pulsanta seriozo, kiu ampleksas tute nature la amikan bonhumoron de Kamarado Bojko, kies komencon mi donas, kaj kiu cetere finiĝas per alia tono.

Li estis nomata Bojko.

Ke li estis kamarado de bona kvalito – jen pri kio mi volas vin certigi, kvankam lia pensmaniero ne iris la vojon de ordinara, sana homo.

Li ofte havis fiksideojn.

Li ankaŭ estis bona esperantisto – nur la akuzativon li kelkfoje misuzis.

„Nur tiun ĉi vorton ne plaĉas al mi“ li diris.

La vorto, kiu malplaĉis al li, estis „disreviĝo“.

„Kial 'disreviĝon'?“ ripetadis li. „Pli ĝusta estus 'malreviĝon'!“

Mi ĝojis, ke Bojko estas pensema esperantisto. Li volas perfektigi sin. Sed poste mi konstatis, ke ne estis tiel; tio estis lia fiksideo. Li entute kondutis strange. Por mi tiu punkto de lia pensado estis ĉiam malklara. Dum la interparolo li kelkfoje denove revenis al la sama vorto. Evidente estis, ke ĝi tro okupis lian cerbon.

„Disreviĝon eĉ ne bonsonas“, li ripetis tute ne ĝustaloke, rompante la linion de la konversado. „Kaj jen en la vortaro ĝi sidas.“

Li ne trankviliĝis antaŭ ol montris al mi la vorton en ia malnova vortaro.

„Vere“, mi jesis, „vi pravas. Diru elreviĝo. Elreviĝu, tio signifas eliĝu el viaj revoj.“

Momente li ŝajnis esti kompreninta, sed poste ripetadis insiste: „Al mi ne plaĉas disreviĝon!“

Insistema homo. Ĉu eble io mankas al li?

(El „Kamarado Bojko“ en „La himno“)

PS:
La rakonto Kamarado Bojko de Marin Ljubin (Grigorov, Asen Georgiev) troviĝas ankaŭ en la libro "Trezoro Novelarto" de UEA.

PSS:
Asen Grigorov, bulgaro, oficisto, loĝis en Sofio. Aŭtoro de E-versaĵaro "Garbo" kaj de du vortaretoj, kunred. B.E., agis inter laboristoj (laŭ ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO)