SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ
11. Ivo Lapenna
Potenca oratoro kun senmanka elokvento, kies verkojn markas tiu sama voĉkvalito, kiu regas liajn paroladojn. Li do zorgas, ke la silaboj, portu plene kaj klare la sencon kaj tial li prefere diras praveco, justeco, libereco, ktp. Anstataŭ pravo, justo, libero. Necesas aldoni, ke por la aparta celo de Lapenna liaj rimedoj estas perfektaj. Al tio apartenas ankaŭ la ritmo de liaj frazoj, kiu dependas de iia regula, emfaza pulso. Tial li diras ĉiam: „tiu ĉi“ kaj neniam „ĉi tio“, kaj metas la konjunkciojn „do“ kaj „tamen“ ofte ekster la plej kutiman lokon – ekzemple „Tio ne influis, tamen, la rezulton“, „La neŭtraleco ne signifas, do, senideecon aŭ uniformigon de la penso“, anstataŭ (sen komoj) „Tio tamen ne influis...“ kaj „La neŭtraleco do ne signifas...“ Ambaŭ vortordoj estas kompreneble egale bonaj.
La jena specimeno venas de parolado farita en Sorbono dum la 35-a U.K.
Giganta estas tiu lukto inter la putriĝantaj restaĵoj de la pasinteco kaj la brilantaj perspektivoj de la estonteco, lukto, en kiu estas mobilizitaj ĉiuj fizikaj kaj moralaj fortoj kaj kies atestantoj kaj partoprenantoj estas ankaŭ ni!
Malfacile kaj peze la universalismo tralaboras al si la vojon tra marĉoj, nebuloj kaj tempestoj, inter fajro kaj glacio, sub insidoj kaj obstakloj al la ore sunumitaj pintoj de ekonomia bonstato al la lazuraj serenoj de socia justeco kaj libereco! Sed nehaltigeble venke ĝi marŝas antaŭen.
Estis Kant, kiu diris, ke ekzistas postuloj de la racio kaj postuloj de la historio. Estu al mi permesite iom ŝanĝi la penson de Kant kaj diri: La universalismo estas postulo racia, ĉar ĝi estas postulo de la historia evoluo de la homaro, kiu – kondiĉite de la teknika progresado – iras de diverseco kaj pluraleco al konkordo kaj unueco. (…)
Ne estas hazardo, geamikoj, ke ĉiuj tiranecaj kaj despotecaj reĝimoj levis sin kontraŭ Esperanto, malpermesis la lingvon, persekutis la esperantistojn! Se Esperanto estus infanludilo, se pere ĝi oni ne povus interkompreniĝi, se ĝi havus nenian idean signifon, kredu al mi, ke ili grandskale propagandus ĝin. Sed ĉar la Internacia Lingvo havas grandegan spiritan forton, ĉar ĝi troviĝas ĉepinte de universalismo kaj tuthomeco, ĝi estis kaj estas atakata de ĉiaspecaj ŝovinistoj. Tiuj atakoj ne devas nin timigi nek senkuraĝigi. Kontraŭe, ni fieru pri ili! Ni fieru, se tiraneco nin kontraŭstaras, ĉar tiraneco ĉiam kontraŭstaras noblecon kaj veran progreson. Tiuj atakoj konvinku nin ankoraŭ pli firme pri la praveco, vereco kaj grandeco de nia afero. Ni konsciu, ke la spirito estas nevenkebla, krom se ĝi mem rezignas pri defendo kaj rezisto! La ideon oni povas nek enkatenigi, nek aresti, nek mortigi!
el Retoriko
Ivo lapenna en Vikipedio
Sign-in to write a comment.