Ili sinkas en la profundan maron, apartenas al la plej timataj ĉasistoj en la oceanoj. La gigantoj havas la plej grandan cerbon surtere – kaj ili disponas pri scioj el longe pasintaj tempoj...
15 minutoj el 24 horoj
Senmovaj kiel skemoj drivas la gigantoj en la marakvo, ekzemple en la Atlantiko, kiam ili dormas. Estas unu el la maloftaj momentoj, kiam ili permesas al si ripozon. Iliaj cerboj dum tio tute senaktivas. Eĉ la spiradon ili tiam haltigas. Dum duono de horo, kaj poste ili sinkas profunden. Nur la balenopteroj kaj la bluaj balenoj estas ankoraŭ pli grandaj ol ili, kaj tamen la dormbezono de la kaĉalotoj estas plej malgranda.
Ĉasistoj en profundo de trimil metroj
En siaj mallongaj profunddormaj fazoj la kaĉalotoj kolektas fortojn por la ĉasado en la plej komplikaj terenoj de la oceanoj. Tia subakviĝo profunden daŭras naŭdek minutojn kaj kondukas la kaĉalotojn ĝis trimil metrojn sub la mara surfaco meze de la Atlantiko en la Atlantidomasivon, kiu estas giganta submara montaro. En ties malvastaj ravinoj ĉasas la kaĉalotoj en tuta malhelo, kondukata de propra sonradarsistemo, sian plej preferatan predon, la koloskalmarojn, kiuj povas atingi longojn ĝis 14 metroj.
La dentoj de la New Bedford Muzeo por balenoj en Usono havas longon de tridek centrimetroj. Ili apartenas al unu el la plej grandaj rabobestoj kiuj surtere ekzistis, la kaĉaloto estis 25 metrojn longa. Pri tiaj titanoj raportis balenĉasistoj el la 19-a jarcento. La kaĉalotoj, kiuj nun vivas en la oceanoj, atingas longojn ĝis 18 metroj. Sepioj de ĉiu grando estas ilia ĉefa manĝo. Sed en okazo de bezono ankaŭ ŝarko povas sufiĉi. En la stomako de surbordiĝinta kaĉaloto oni trovis ŝarkon, kiu longis 2,5 metrojn – glutitan entute.
Sign-in to write a comment.