Ekstremsporto: Spektakla batman-maniera flugo tra malvasta rokopordego en Hispanio
Video faras el la ekstremsportisto Aleksander Polli interretan elstarulon.
Montserato (gk.) Per kuraĝa, riskoplena flugo fariĝis la ekstremsportisto Aleksander Polli (27 jarojn aĝa ) interreta elstarulo. La itala-norvega wingsuit jumper (flugilvesta saltisto) flugis kun rapideco ĝis 250 km/h tra malvasta rokopordego en la hispana Montserato. La spektaklan flugon oni filmis – ankaŭ Polli mem havis kameraon fiksitan al la korpo ĉe si – kaj publikis la filmon en jutubo en la interreto. Interne de mallonga tempo kelkaj milionoj de homoj vidis la videon.
Por la sensacia salto Polli faligis sin el helikoptero kaj flugis poste kun sia ventkostumo, kiu tenis lin kiel ŝvebantan birdon en la aero, al la ete aspektanta, nur kvin metrojn larĝa rokofendo kaj poste tra ĝi. „Oni mezuru la vivon ne laŭ la longo de la spirtiroj, kiujn oni faras, sed laŭ la momentoj, kiuj forprenas la spiron“, komentis Polli sian flugon.
Aleksander Polli jam kun pluraj spektaklaj saltoj zorgis por ekscitiĝo. Inter la ekstremsportoj la spektakla saltado estas ankoraŭ sufiĉe nova, kaj Alexander Polli inter siaj kamaradoj estas rigardata kiel avangardulo. La rokopordego en la Roca-Foradada-montoj li mem trovis por sia salto kaj nomis ĝin „Batman-kaverno“.
Sign-in to write a comment.