http://karapacopanoramo.blogspot.de/2013/05/la-krizomato-humurajo.html
La krizomato
Kiel kontroli eksperimente ampleksajn kaj kompleksajn okazaĵojn, ekzemple la kuron de l' mondo aŭ la kuron de l' ekonomia monda krizo? Ĝis nun tio ne eblis, sed ekde nun tamen: sciencistoj de la klubo „La sep mondsaĝuloj“ konstruis grandiozan maŝinon je tute nekonata loko, per kiu tuta vico de mondaj enigmoj klarigeblas. Antaŭ ĉio pri la temo „Subitaj ŝanĝoj kaj similaj katastrofoj“, sed ankaŭ pri la konata demando de Goeto, kio kuntenas la mondon plej interne.
La tielnomata krizomato, speco de spirita partiklo-akcelilo, kiu staras kamuflite kiel monto-valo-trakejo ĉe la bordo de maro, servas unuavice por esplori la ciklan superproduktadan krizon de l' kapitalismo. Sed la maŝino kapablas eĉ al pliaj aferoj. Momente oni simulas la altan flugon de l' DAX (germana akcia indekso). Ĝia aktuala nivelo estas markita per usona flago. Se oni rigardas atente la supran foton, oni jam povas ekkoni la pluan evoluon de l' DAX. Pliaj kutime neesploreblaj procesoj kiel la enketaj rezultoj de la partioj FDP (Liberala Partio) aŭ Pirata Partio, la tv-kvotoj de la tre ŝatata popolmuzika elsendo „Printempo de la popolmuziko“ ks. oni povas stiri de tie. Kaj eĉ la benzinprezoj, unu el la plej grandaj misteroj de nia epoko helpe de la krizomato estas generataj.
Libere laŭ teksto de Wolfgang Hübner, gazeto ND, dekunua de majo 2013
Sign-in to write a comment.