Nasredino
Estas pli bone rajdi kun la rigardo malantaŭen

Iutage, kiam Hoĝao estis kun kelkaj amikoj survoje al Aksehiro, li rajdis sian azenon kun la rigardo malantaŭen. Liaj amikoj trovis tion tre komika kaj demandis lin pri tio: „Hoĝao, kial vi rajdas vian azenon kun la rigardo malantaŭen?“

Li respondis: „Se mi rajdus mian azenon en la ĝusta direkto kaj rajdus antaŭ vi, vi estus ofenditaj. Se rajdus vi antaŭ mi, tio ankaŭ al mi ne plaĉus. Tial estas plej bone rajdi la azenon kun la rigardo malantaŭen kaj observi vin.“



tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/