Nasredino
En la policejo

Iutage iu ŝtelis la azenon de Hoĝao. Li iris tuj al la policejo kaj registrigis la ŝteladon. Tie diris la polica ĉefo: „Nu, Hoĝao, tio estas serioza afero. Ni faros ĉion, kion ni kapablas por rericevi vian azenon. Krome vi estas ja sufiĉe konata. Nun bonvolu komenci per la komenco kaj rakontu ĉion, kio okazis.“

Hoĝao respondis: „Nu, mi ja ne ĉeestis, kiam tio okazis, kiel mi sciu ion pri tio?“



tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/