Hans-Georg Kaiser
Naskiĝtago, naskiĝtago!


Kara mia, kia plago,
ĝis naskiĝtag' nur plu tago.
Mi cerbumas ĝis agac',
kio estus do donac'?

Ĉu ĉifoje blanka rozo,
aŭ hotel- kaj plaĝripozo?
Ĉu krom tio skribpapero?
Aŭ testuda id' el fero?

Ĉu skatolo kun pralinoj,
konsilaro nur por inoj?
Ĉu ĉapelo por la kapo?
Aŭ papago kun vortfrapo?

Elefant' el verda jado,
au ĉu, kara, marmelado?
Naskiĝtago via venas,
mi pro streĉo preskaŭ svenas.

Moke diras mia kapo:
"Ne sufiĉus verda sapo."
Ĉu por ambaŭ filmbileto
aŭ semajn' sen interreto?

Ne tro kostus min amoro,
kisoj multaj kun fervoro.
Sed ĉar gi ne sensacias,
vi supozus, ke mi fias.

Kion fari, mia kara?
Sama plago ĉiujara.
Kiu pagu ĉion tion?
Kiel doni ne nur ion?

PS: Bonvolu aŭskulti la rimpoemon kiel mp3-dokumento-n. Legas Vladimir Viĉerĵanin.


https://cezaroriginaloj.blogspot.com/