Herbert W. Franke
Pupo


Pri la fortoj, kiuj kuntenas la atomojn kaj disigas, ni scias kelkon, sed ne ĉion. La fortoj, kiuj devigas agi homojn, estas ankoraŭ grandparte nekonataj. Kelkajn tute neimageblajn aferojn, kiuj okazas ĉiterene, eble kaŭzas natursciencaĵoj. Kelkaj okazaĵoj eble devenas nur de imagoj. Sed ankaŭ por imagoj devas ekzisti kaŭzoj.


Pri la fortoj, kiuj kuntenas la atomojn kaj disigas, ni scias kelkon, sed ne ĉion. La fortoj, kiuj devigas agi homojn, estas ankoraŭ grandparte nekonataj. Kelkajn tute neimageblajn aferojn, kiuj okazas ĉiterene, eble kaŭzas natursciencaĵoj. Kelkaj okazaĵoj eble devenas nur de imagoj. Sed ankaŭ por imagoj devas ekzisti kaŭzoj.

Je iu posttagmezo mi trovis ĝin inter fatrasaj brokantaĵoj supre de la stokejo. Ĝi estis griza kaj malbela – eksmoda ŝtofpupo, kiel oni povis trovi ĝin je la jarcentoŝanĝo sur kanapoj kaj lulseĝoj. Sed forviŝinte la polvon per maniko, mi vidis, ke ŝi ankoraŭ perfekte estis konservita. Sen hezito mi prenis ŝin kun mi kaj donis la pupon al mia filino por ke ŝi ludu per ĝi.

Je la sekva posttagmezo mi observis la malgrandulinon de la fenestro – ŝi staris ĉe la ponto, kiu ebligas transiri post nia domo la riveron Izaro. En unu mano ŝi tenis sian grandan buntan pilkon. En la alia la pupon. Kaj subite ŝi levis la brakon kun la pilko kaj vastarke ĵetis ĝin en la riveron. Poste ŝi turniĝis kaj kuris haste al nia domo. Kiam mi pli malfrue postulis klarigon de ŝi, ŝi ne povis doni iun.

Tri aŭ kvar tagojn poste mi venis hazarde en ŝian ludoĉambron. La infano aspektis pala kaj laca kaj havis ombretojn sub la okuloj. Sed ankoraŭ plia afero frapis mian atenton, malagrabla fiodoro kvazaŭ de forbruligitaj ĉifonoj flareblis. Tiu evidente disvastiĝis de la forno. Kiam mi malfermis la kamenpordon, nubo da akra fumo kvazaŭ atakis min. Ĝi venis de aĉa, glimanta fasketo – mi ankoraŭ lastmomente povis ekkoni, ke tio estis la restaĵo de la lana urso, kiun mi supozis la plej kara ludilo de mia filino. Ĉe la ekvido la infano despere eklarmis. Spite al mia insista pridemandado ŝi nur balbutis: „La pupo, la pupo!“ Ĝi sidis en angulo sur la infanotabureto kaj rigardis ŝajne kvazaŭ malice al ni.

Mi kunprenis la pupon, kiu la infanon evidente iel timigis, kaj sidigis ŝin – sekvante subitan ideon – en la ĉambron de mia bopatrino.

Vi eble memoras pri tio, ke ŝi finis en marto subite sian viziton ĉe ni kaj forvojaĝis kun ĉiuj signoj de konfuziteco. Nur hodiaŭ frapas mian atenton, ke tio ankaŭ estas la tempo, de kiam ŝi ne plu surmetas sian rubenan kolĉenon.

Tiam ĉio tio ankoraŭ estis kvazaŭ ŝercaĵo por mi. Mi nun ne volas detaligi laŭvice, kiujn eksperimentojn mi krome entreprenis kun la pupo – gravajn sekvojn havis nur la lasta.

Hieraŭ mi donis la pupon al la knabo de la vojzorgisto. Mi volis vidi, ĉu la bubaĉo povos alfronti la pupon, kies plej ŝatata okupo ja estis vagadi en la arbaro post la urbo kaj kapti birdojn.

Hodiaŭ ekbrulis la fajro. Spite al ĉiuj estingoprovoj la arbaro tute forbrulis. Ankaŭ mi partoprenis je la laboro de la fajrobrigado – ĝis mi vidis stari la knabon de la vojzorgisto ĉe la rando de la fajro. Li staris ĉe rokvico kaj fikse rigardis al la flamoj. Proksime de li kuŝis la pupo...

Nun mi havas ĝin antaŭ mi ĉe la skribtablo. Jen ĝi apogas sin je stako da libroj kaj ŝiaj vitraj okuloj rigardas min strange. Deviga estas tiu brilado en la rigidaj pupiloj, neklarigeble lamiga potenco eliras de ili. Mi ne plu estas la mastro de mi mem. Miaj pensoj kuras alie ol mi celas. Hororaj deziroj en mi leviĝas – kaj mi devas cedi ilin.

Mi ankoraŭ ne scias, kion mi faros.

Sed certe tio estos io tre stranga.



tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la rakontaro "Verda kometo"

lingve kontrolis Vladimir Türk


cezartradukoj.blogspot.de/