Herbert W.Franke
Armilkomerco
Neniu estaĵo estas tiel aĉa kiel la homo. Jam malbelas la nestreĉita pala haŭto, la misformita vizaĝo kaj la molaj manoj. Sed eĉ pli terure estas ties emisiado – la fio, la malico, la agresiveco, kiu el ĝi haladzas kiel tre aĉe odoranta narkotigilo... Aliaj diris tion al li – Grom ankoraŭ ne vidis homon, ĉiukaze ne el proksimo. Li ankaŭ ne deziris vidi homon. Kaj nun la komisio...
Li staris en kratera kampo de la tera luno, en la koordinata kruco 63° de latitudoj kaj 6° de longitudoj, precize laŭ interkonsento. Li staris senmove kaj atendis. Sed liaj pensoj laboris. Interne li preparis sin je la terura afero – la renkontiĝo kun homo. Super li pendis la blue verda kuglo de la planedo Tero. Ties malkovro estis frapnovaĵo por la scienco – kaj poste ŝoko. Planedo kun tiom riĉa vivo, planedo, kies vivkondiĉoj ne tiom multe diferencis de tiu de lia mizera hejma planedo. Mondo kun superfluo da akvo – ĝi troviĝis en la tero, en la aero, sed antaŭ ĉio surface en grandaj amasiĝoj. Mondo kun riĉa enhavo da oksigeno, hidrogeno kaj nitrogeno. Tia mondo devus esti paradizo.
Kaj en tia paradizo vivas estaĵo tia, kia la homo! En la tuta universo ili ne trovis iun inteligentan vivoformon, kiu estis eĉ nur simile tiom malica, tiom hipokrita, tiom insida kaj tiel detruema – tute agordita pri la neniigo de aliaj estaĵoj. Ĝia murda volupto eĉ ne haltis kontraŭ la sama speco – homoj kapablis mortigi aliajn homojn, ili eĉ uzis teknikajn rimedojn por fari tion en grandskalaj agadoj. Surtere, surakve kaj en la aero ili atakis aliajn, elmetis ilin al hajlo da pafitaĵoj, ili priŝprucis ilin per kaŭstikaj kemiaĵoj, pluvigis bakteriojn sur ilin, kaj ekbruligis radioaktivajn fajrojn, en kiuj la atakitoj mortis – kaj ĉeokaze eĉ la atakintoj mem.
Grom rimarkis, kiel la teruriĝo disvastiĝis en li. Sed ĝuste al li oni konfidis tiun teruran mision! Li timis ne kapabli alfronti ĝin. Ĉu li eltenos la proksimon de homo? Li ne posedis gardokirason, ĉar li ne bezonis ĝin, kaj li ne havis armilon. En lia mondo ne ekzistis armiloj. Lia tuta ekipaĵo servis por paca celo: Li portis kesteton kun tradukaŭtomato fiksita per magneto sur sia brusto – la interkompreneblo do estas sekurigita.
El la malhelo de la nigra ĉielo solviĝis hela punkto – li vidis ĝin per sia dorsokulo kaj eĉ je tiu distanco li supozis senti spireton de la malbono, kiun la homoj disvastigis ĉirkaŭ si...
Dum jaroj ili observis la teron. Kiam ili ekkonis la teruran veron, ili nur malofte plu surteriĝis – sur kaŝitaj lokoj por preni provaĵojn de mineraloj aŭ plantoj. La unua provo de kontakto kun la homoj kostis al ili spacoŝipon – kaj teamon da sciencistoj. Oni elektis grandan liberan lokon enmeze de unu el la urboj por surteriĝo. La spacoŝipo ankoraŭ ne surteriĝis, kiam oni jam kovris ĝin per fajrohajlo, tiom longe, ĝis ĝi iĝis bulo el kurbigita metalo.
De tiam ili observis la homojn el malproksimo – dum jardekoj. Ili observis la ondojn de la detruo inundanta ĉion de tempo al tempo, la regulan ekflamadon de la agresoj, kiu ne haltigeblis antaŭ ol estis detruitaj pliaj terenoj de la tero. Ili konstatis, ke la armiloj fariĝis pli kaj efikoplenaj, ke ili boligis marojn kaj detruis kontinentojn. Kaj ili rimarkis, kiel la homoj lernis konstrui spacŝipojn, kaj ke ili komencis forlasi la teron kaj la ceteran galaksion kun ties nepriloĝeblaj planedoj por transmeti la spacon de sia agado en la kosmon...
La plumpa ŝipo de la homoj surluniĝis ne malproksime de Grom. La fenestroj estis iluminataj. Li vidis ombron, salutantan manon. Vando malfermiĝis – trairejo – eskalo disfaldiĝis malsupren.
Grom batalis kontraŭ paniko kaj devigis sin resaluti permane. Li ekmoviĝis kaj grimpis supren sur la eskalo. Li enpaŝis la trairejon kaj atendis. Post kelkaj sekundoj malfermiĝis la interna pordo kaj li enpaŝis.
Ĝi estis ankoraŭ pli terura ol li timis. Ne ĝenis lin la aspekto– pri tiu li estis preparita – sed la superfortiga emisio de perversaj pensoj. Sed nun li estis trankvila. Li sciis, ke ĉiumomente eksplodopafiloj povus bati en lian propran korpon, sed li jam venkis sian panikon. Li pensis nur plu pri sia tasko kaj pri tio, kiel eble plej rapide plenumi ĝin.
„Halo“, diris Snider. „Proksimiĝu pli! Ĉu vi volas sidiĝi? Mi povus oferti al vi viskion, sed mi supozas, ke vi ne trinkus ĝin. Nu, do, je via sano!“ Li plenverŝis glason kaj engorĝigis grandan gluton.
„Ĉu ni povus komenci nian negocadon?“ demandis Grom. Li restis senmove staranta en la mezo de la ĉambro. La interkompreniĝo estis bona, li konstatis. La tradukaŭtomato laŭorde funkciis.
„Vi urĝas min, ĉu?“ demandis Snider. „Mi komprenas tion, mi ne prokrastos tion. Pri kio vi pensis? Ĉu pri H-bomboj, pri bakteriologiaj armiloj, L-ĵetigiloj, virusvenenoj? Mi havas kelkajn uzeblajn aĵojn.“ Li etendis brakon. Post butonpremo movebla pordo ŝoviĝis flanken. Oni vidis, vicigitaj en bretaroj kaj volvitaj en plastikaj ingoj, krome zorgeme fiksitaj per firmteniloj, ĉiajn formitaĵojn , kies funkciojn Grom ne povis klarigi al si – spindelecaj kompaktaj aĵoj grandaj kiel kapoj, metron longaj metalaj cilindroj, etaj fioloj kun travideblaj likvaĵoj...
Grom pli proksimiĝis. Li signis per sia dekdufingra prenmano al kelkaj pecoj.“Kio estas tio?“
„Tio estas pistoloj“ diris Snider fiere. „Kiaj ajn tipoj kaj kalibroj. Ĉu vi bezonas pistolojn? Mi havas ankoraŭ grandan stokon da ili...“
„Kion oni faras per tio?“ demandis Grom.
Snider ridis. „Vi devus spekti kelkajn kriminalfilmojn!“ Li resobriĝis rapide, kiam li ekvidis la skvaman kapon de Grom. „Estas armilo por la batalo en proksima distanco. Oni povas per tio unuopan personon tre efike... nu, ni diru foje: transmondigi. Ĉu vi intencas ion tian? Rigardu, mi montros tion al vi!“
Li prenis revolveron de la bretaro, funkciigis baskulŝaltilon. Sur la vando ekvideblis celtabulo – la konturo de homo. Snider pafis – oni vidis la paftruojn sur la kapo, kolo kaj abdomeno. Grom rimarkis la plezuron, kiun Snider sentis dum tio.
„Ne“, diris Grom. „Mi bezonas pli efikan ilon, ion por granda agado.“
Li proksimiĝis al la bretaro kaj rigardis la perfekte faritajn bombojn, grenadojn kaj torpedojn.
„Ho“, diris Snider kaj remetis la revolveron en la bretaron. „Tiukaze vi estas ĉe mi je la ĝusta loko. De mi vi ricevos neniujn ludilojn. Ĉi tiu ilo, L-ĵetigilo – tre sencoplena aparato de lasera principo. Per tiu maniero vi povas ĵeti grandajn energiojn sen prokrasto malproksimen kaj dum tio celi tre precize. Kaj jen aŭtomata raketo – ĝi stiras al sia celo mem. En ĝian kapon vi povas meti atombombon, sed ankaŭ organikajn venenojn, kemiajn batalmaterialojn ktp...Kaj jen, tiu likvaĵo transdonata per trinkakvo, forbruligas ĉiun vivestaĵon de interne. En tiu ujo estas Transurano 113. Antaŭ la aplikado ĝi estas aktivigita per neŭtronoj. Kelkaj milionaj onoj de gramo metitaj sur la haŭton kondukas al disfalproceso, kiu dum sekundoj disvastigas sin sur la tuta korpa surfaco. Ni havas ankaŭ lante funkciantajn radioaktivajn preparaĵojn por celita efiko – Oni povas diserigi kaj putrigi la pulmojn, la hepaton, la lienon kaj la cerbon. Ankaŭ por la grandspaca agado ekzistas provizo. Rigardu, tiu aĵo estas disradiiga katalizilo. Ĝi detruas ĉiun kompleksan organikan strukturon. La efiko disvastiĝas fulmrapide en distancoj de miloj da kilometroj. Per tio vi povas detrui la vivon de tuta planedo.“ Li kapjesis konfirmige. „Jen bonega armilo – kun selektiva efiko. La tuta teknika inventaro restas netuŝita.“
„Jes ja, tio eble estus uzebla“, diris Grom pripensante. „Sed kiu povus garantii, ke la armilo faros tion, kion vi promesas pri ĝi?“
Snider denove ridis. Lia ridado estis akrasona. Kaj Grom perceptis pensemision, en kiu tute malkaŝiĝis la emocia stato de tiu homo – estis la enkorpigo de krueleco, de dekadenco, de frenezo. Mi devas fini tiun aferon, li pensis.
„Venu al mi“, postulis Snider de li. Li paŝis al la okulario de teleskopo, kiu estis turnita al la tero. „Ĉi tie vi povas spekti ĉiun detalon. La armilo estis uzata nur hieraŭ, ĉu vi ne sciis tion?“ Liaj vortoj fariĝis flustrado. Denove rimarkis Grom terurigite la fortan mensan emision. „La tuta vivo sur la tero estas neniigita. Konvinku vin mem! Pli taŭga pruvo ne ekzistas. Alĝustigu la pligrandigon laŭ via plaĉo!“
Li liberigis lokon al Grom, kiu provis meti kuglookulon al la okulario. Kaj poste Grom vidis la mortan teron – la dezertigitajn urbojn, la forbruligitajn plantojn, la kalvigitajn pejzaĝojn, li vidis detalojn, spurojn de polvigitaj homoj, malplenajn vestaĵojn, ŝuojn, tufojn de hararo, kaj apud ili ĉiam denove la montetojn da polvo.
„Jes“, diris Snider. „Tio estas la fino. Mi postrestis. Sola. Kaj tio estas tute logika, ke ĝuste mi postrestis – mi, kiu liveris la armilojn.“ Li turniĝis al Grom, kiu retropaŝis de la teleskopo kaj denove staris apud la bretaro.
„Mi ĝojas“, diris Snider, ke ni ekkontaktiĝis. Mi devos nun serĉi novajn merkatojn. Ĉu vi jam decidiĝis? Ĉu vi prenos tiun armilon?“
Grom proksimiĝis pli al la bretaro.Li etendis manon. „Pro tiuj cirkonstancoj“, li diris, „sufiĉas tio al mi!“ Li levis la pistolon kaj rektigis ĝin al Snider. Nun li ne plu hezitis. Li faris tion, kion li devis fari.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la rakontaro „Hereduloj de Ejnŝtono“
lingve kontrolis Vladimir Türk
https://eo.wikipedia.org/wiki/Little_Boy
cezartradukoj.blogspot.de
Sign-in to write a comment.