Adorno

Rolf Hochhuth
Humaneco


El „La klasbatalo ne finiĝis“

Humaneco estas ĉiam nur tie, kie homo ankoraŭ estas rigardata kiel unuopulo, ne kiel grupano. Al amaso oni apartenas per si mem, aŭ la amaso ne ekzistas. Estas amaso da mono, sed ne la homamaso kaj neniuj amashomoj. La kongresanoj dum kulturkongresoj arogante rigardas la „amason“ de ekstere, anstataŭ vidi sin mem kiel unuopulojn en „amaso“, tiel, kiel aliaj unuopuloj – ĉar ankaŭ la supermarketvendistino, kiu neniam legis libron, havas vizaĝon kaj personecon kaj eble pli da „sorto“ ol tiuj, kiuj fordormetas sian vivon dum tiaj kongresoj. – Nur de tia vidpunkto desaltas la morala nivelo, kiu donis al la mastroj de la armeo kaj de la ekonomio, al murdistoj, potenculoj kaj al ties spiritaj prostituigistoj el universitatoj kaj felietonrubrikoj la „pensan armilaron“, kiu kondukas al tiaj frapaj malhumanaj ekkonoj kiel la sekva: „Ĉe multaj homoj estas jam impertinenteco, se ili diras 'mi'“. Jen brila vortigo, kiu ne devenas de H.Himmler, kiu nur agis laŭ ĝi, sed de Adorno.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

https://cezartradukoj.blogspot.com/