Rolf Hochhuth
Dubo
(el „Antaŭstudoj pri la etologio de la historio)
Kio la superkonvinka Hegel kapablis kaŭzi en siaj lernantoj kaj lernanto-lernantoj, tion dokumentas – tute sendedepende de la politikaj sekvoj – la denaske tiom klarpensa verkisto Gottfried Keller, kiu en siaj jaroj en Berlino sentis sin tentata, laŭ la fincela optimismo de Hegel estanta la spirita atmosfero de la prusa ĉefurbo, verki tute serioze la sekvan kabaredan babiladon en sian unuan romanon „La verda Henriko“: „Temas ja en la historio kaj politiko pri tio, kion la astmecaj herooj kaj retoroj neniam akceptos; ne pri tragedio, sed pri bona celo kaj fino, kiam la rafinita senkondiĉa kompreno ĉiujn pacigos en granda gaja komedio, kiam neniu plu sangos kaj neniu ploros. Lante, sed tute certe, la mondo iras renkonte al tiu celo.“
Tion opiniis ja ankaŭ Herbert Marcuse: „Socio sen milito, sen krueleco, sen brutaleco, sen – kaj tiel plu.“ Nur: Keller estis studento, kiam li opiniis tion. Marcuse estis maljuna viro kaj tempkunulo de Aŭŝvic kaj Hiroŝimo, kiam li aldonis: „Ke tia socio eblas, pri tio mi tute ne dubas.“
Filozofo, kiu eĉ ne dubas! Se tio ne estas desperiga! Ankaŭ Voltaire estis jam sepdeksesjara, kiam li skribis al princo Vilhelmo de Prusujo, ke certas nur tio, ke oni faru nenion kontraŭ sia konscio – kaj li aldonis: „La dubo ne estas agrabla stato. Sed certeco estas ridinda stato.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
https://cezartradukoj.blogspot.com
Sign-in to write a comment.