Invititaj kaj sekretaj gastoj


Twain super la kameno lasis pendigi latunan devizoplaton kun vortoj de Ralph Waldo Emerson: „La ornamaĵo de domo estas la amikoj, kiuj vizitas ĝin.“ „Dum la deksep jaroj, kiujn la familio tie vivis, la domo sekve havis gastaman, grandanime kondukatan dommastrumadon. Twain ofte kaj volonte invitis amikojn kaj flegis ankaŭ viglan najbaran komunikadon. „La pordoj“, li memoris, „dum bela vetero ĉiam estis malfermitaj en la tuta loĝkolonio.“

Harriet Beecher-Stowe – la malgranda ino, kiu skribis la libron („La kabano de onklo Tom“), kiu eksplodigis tiun grandiozan militon“, kiel iam diris Lincoln – estis intertempe jam maljuna kaj iom konfuzita damo, kiu promenis hejmpantofle en la regiono. Kelkfoje ŝi ŝteliris en la domon de la familio Clemens, sidiĝis en la salono antaŭ la flugilita piano kaj kantis melankoliajn kantojn. La verkiston, kiu verkis en la tria etaĝo siajn beletraĵojn, tio ne ĝeni
s.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/