ROBERT LOUIS STEVENSON
LA BOTELODIABLO




PRI LA TRADUKO


La rakonton tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla laŭ la angla originalo el vikifonto.

Lingve kontrolis Vladimir Türk.

Aranĝis Hans-Georg Kaiser.

Ligo:PDF


La komenco de la rakonto

Estis iam viro sur la insulo Havajo, kiun mi volas nomi Keave, ĉar li ankoraŭ vivas, tial ni devas prisilenti lian nomon; sed lia naskiĝloko estas malproksime de Honaunau, kie la ostaro de Keave la Granda kuŝas kaŝita en kaverno. Tiu viro estis povra, sen timo kaj diligenta; li povis legi kaj skribi kiel instrumastro, krome li estis bonega maristo, veturis sur la insulaj vaporŝipoj kaj stiris balenkaptistan ŝipon ĝis la bordo de Hamakua. Fine li ekhavis la ideon rigardi foje la vastan mondon kaj eksterlandajn urbojn. Tial li dungiĝis kiel maristo sur ŝipo, kiu velis al San-Francisko.

Tio estas rava urbo kun rava haveno kaj nenombreble multaj riĉaj homoj kaj tute eksterordinara monteto kovrata de palacoj. Tie Keave iutage promenis, kun monujo plena de mono kaj rigardis plezurigite la grandajn domojn je ambaŭ flankoj. „Kiaj ravaj domoj tie estas, kaj kiom feliĉaj devas esti la homoj, kiuj loĝas en ili kaj ne devas okupiĝi pri la sekva tago“, Keave pensis, kiam li venis al domo, kiu estis pli malgranda ol kelkaj aliaj sed mirinde bela kaj pura kiel ludilo; la ŝtupoj de la domo brilis kiel arĝento kaj la randobedoj de la ĝardeno floris kiel girlandoj kaj la fenestroj estis helaj kiel juveloj. Keave haltis kaj estis ravita de la tuta pompo, kiun li vidis; kaj dum li estis kaptita de la vidaĵo, li rimarkis viron, kiu rigardis lin rekte post fenestro tra vitrotabulo tia blanka, ke Keave vidis lin tute precize, tiel, kiel oni vidas fiŝon en flaka truo super rifoj. La viro ne estis plu juna, li estis kalva kaj havis nigran barbon, kaj lia vizaĝo estis zorgoplena kaj li ekĝemis kun acida humoro. La vero estas, ke tiam, kiam Keave rigardis internen al la viro kaj la viro eksteren al Keave, ili reciproke enviis sin.

Sed subite ridetis la viro, kapjesis al Keave, mansigne vokis lin al si kaj salutis lin je la sojlo de la domo.

„Mi havas ĉi tie belan domon“, parolis la viro kaj ĝemis ve-spire. „Ĉu vi eble foje volus rigardi la ĉambrojn?!“

Li montris la tutan domon al Keave, de la kelo ĝis la subtegmento, kaj troviĝis nenio, kio ne estis perfekta laŭ sia speco, kaj Keave miris.

„Efektive“, diris Keave, „tio estas mirinde bela domo. Se mi povus vivi en simila, mi ridus dum la tuta tago kaj ĝojus. Kiel tio povas esti, ke vi ĝemas en tiu kazo?“

...

REDAKTOFINO DE LA TRADUKO

je la 25-a de marto en la jaro 2019


https://cezartradukoj.blogspot.com/